Kievo
| Kievo | |||
ukraine: Київ, ruse: Киев | |||
| urbo kun aparta statuso | |||
Placo de Sendependeco | |||
| |||
Oficiala nomo: Київ | |||
| Lando | |||
|---|---|---|---|
| Provinco | Kieva provinco | ||
| Historiaj regionoj | 4 - Kieva Regno - Granda litova duklando - Lublina Unio - USSR | ||
| Metroo | Metroo de Kievo | ||
| Memorindaĵoj | 5 - Monaĥejo de Grotoj - Katedralo de Sankta Sofia - Preĝejo Sankta Andreo - Monaĥejo de la Orumitaj Kupoloj - Domo kun ĥimeroj | ||
| Rivero | Dnepro | ||
| Situo | Kievo | ||
| - alteco | 179 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 50°27′00″N 30°31′25″E / 50.45°N, 30.52361°O / 50.45; 30.52361 (Kievo) | ||
| Areo | 839,00 km² (83 900 ha) | ||
| Loĝantaro | 2 718 100 (2006) | ||
| Denseco | 3 239,69 loĝ./km² | ||
| Ravino | Babij Jar | ||
| Unua skribmencio | 882 | ||
| Primatoro | Vitalij Klitĉko | ||
| Horzono | OET (UTC+2) | ||
| - somera tempo | OEST (UTC+3) | ||
| Poŝtkodo | 01000—06999 | ||
| Telefona antaŭkodo | +380-44 | ||
| KOATUU | 8000000000 | ||
| Honorigo | Urbo-Heroo | ||
Situo enkadre de Ukrainio | |||
Situo enkadre de Eŭropo | |||
Retpaĝo: www.kmv.gov.ua | |||
Kievo aŭ Kijivo[1] (ukraine Київ/Kijiv) estas la ĉefurbo kaj plej granda urbo de Ukrainio. Ĝi plej verŝajne havas ĉirkaŭ 4 milionojn da loĝantoj, kvankam la popolnombrado en 2008 oficiale registris nur 2,8 milionojn da loĝantoj.
La urbo situas en la nordo de Ukrainio, sufiĉe proksime al la landlimo kun Belorusio (en la direkton de Homel). La urbon trairas la rivero Dnepro.
Enhavo
1 Historio
2 Geografio
2.1 Klimato
3 Ekonomio
4 Vidindaĵoj
5 Transportado
5.1 Urba transporto
5.1.1 Metroo
5.2 Trajna transporto
5.3 Flughaveno
6 Sporto
7 Famuloj
8 Partneraj rilatoj
9 Esperanto
10 Bildaro
11 E-kluboj en Kievo:
12 Referencoj
13 Eksteraj ligiloj
Historio |
Kievo estis fondita inter la 5-a kaj la 6-a jarcento.
Dum la Dua Mondmilito Kievo estis loko de du gravaj bataloj inter kiuj la urbo estis okupaciita de Nazia Germanio.
Geografio |
Kievo etendiĝas ĉe ambaŭ flankoj de la rivero Dnepro, kiu fluas suden tra la urbo, en la direkton de la Nigra Maro. La plej malnova urboparto situas en la dekstra flanko (okcidente de la rivero); dum la 20-a jarcento, la urbo plivastiĝis kaj oni ekloĝis ankaŭ la maldekstran flankon (oriente de la rivero). Parto el tiu lando estas protektita de digoj.
Klimato |
La averaĝa ĉiujara pluvokvanto sumiĝas je 621 mm. La averaĝa ĉiujara temperaturo estas 8 °C.
La urbo havas kontinentan klimaton. La plej varmaj monatoj estas junio, julio kaj aŭgusto, kiam la maksimumaj temperaturoj varias inter 13,8 kaj 24,8 °C; la plej malvarmaj monatoj estas decembro, januaro kaj februaro, kiam ili varias inter -4,6 kaj -1,1 °C. Kievo kaj la ĉirkaŭaj regionoj estas kovritaj de neĝo ĝenerale ekde la mezo de novembro ĝis la fino de marto.
Ekonomio |
Ĉirkaŭ 10% de ukraina ekonomio estas en Kievo.
Vidindaĵoj |
La plej fama strato en la urbo nomiĝas Ĥreŝĉatik.
En Kievo estas multe da preĝejoj, monumentoj kaj aliaj vidindaĵoj. La urbo aldone havas 27 muzeojn kaj 25 teatrojn.
- Katedralo de Sankta Sofia
- Monaĥejo de la Grotoj
- Preĝejo Sankta Andreo
- Monaĥejo Sankta Mikaelo de la Orumitaj Kupoloj
- Domo kun ĥimeroj
- Babij Jar
Transportado |
eta
Metroo en Kievo
Urba transporto |
En Kievo oni uzas krom metroo ankaŭ aŭtobusojn, tramojn kaj trolebusojn. Oftaj estas ankaŭ marŝrutkoj. Krome funkcias la Funikularo de Kievo.
Metroo |
La urbo posedas tri metroajn liniojn, karakterizitaj per la koloroj ruĝa, verda kaj blua. Kvara linio estas konstruata kaj kvina estas jam planita. La metrosistemo entute longas 54,8 kilometrojn, kaj ĝiaj stacioj estas rimarkinde profundaj. Vidu detalan artikolon pri metroo en Kievo.
Trajna transporto |
Ĉefa stacidomo Kyjiv-Pasažyrskyj (Київ-Пасажирський) estas la plej grava stacidomo en Kievo. De ĝi veturas trajnoj interalie al Moskvo kaj Krimeo. Ne mankas ankaŭ konekto al Berlino kaj Varsovio (unu direkta konekto) aŭ al Bratislavo.
Flughaveno |
La Internacia Flughaveno Borispilo (ukraine Міжнародний аеропорт "Бориспіль") estas la plej granda internacia flughaveno en Ukrainio.
Sporto |
La ĉefaj futbalaj teamoj estas Dinamo Kiev, kiu ludas en la stadiono Dinamo Lobanovskij, kaj Arsenal Kiev, origine konata kiel CSKA Kiev, kiu ludas en la stadiono Olimpijskij. Tiu ĉi lasta stadiono gastigis la finan matĉon kadre de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012, kiun kunorganizis Ukrainio kaj Pollando: la hispana teamo venkis tiun matĉon kontraŭ la itala.
Alia tre populara sporto en Kievo estas skermo.
Famuloj |
- En Kievo naskiĝis baletisto Alesja Popova
- Pola kinistino Maria Kaniewska
- pianistino Anna Fedorova
Partneraj rilatoj |
La urbo havas amikajn rilatojn inter alie kun
la urbodistrikto Reinickendorf de Berlino en Germanio
Krome la urboparto Peĥersk aparte havas partnerajn rilatojn kun
la urbodistrikto Charlottenburg-Wilmersdorf de Berlino
Esperanto |
En Kievo estas pluraj Esperantaj kluboj: Ek!, Ora Pordego, kaj la Klubo de Volodimir Soroka "Septima".
En Kievo loĝis, interalie, la esperantistoj Mikaelo Gabrielo kaj Vasilij Devjatnin.
Ekde la 14-a ĝis la 21-a de julio 2011 okazis en Kievo la 67-a IJK.
Bildaro |

Eŭromajdano, fotoj de manifestacioj en Kievo / Kievo, i.a. sur la foto n-ro 2 estas fama ukraina kantistino, kiu partoprenis la manifestaciojn Ruslana t.e. Ruslana Stepanivna Liĵiĉko, sur la lasta foto ni vidas la reston de la monumento de Lenino faligita la 8-an de decembro 2013

Panoramo de Kievo

Ĥreŝĉatik, la ĉefa strato en Kievo

Sankta Andreo Preĝejo

Katedralo de Sankta Mikaelo

Kievo-Peĉerska Laŭro kaj rivero Dnepro

Surstrate
E-kluboj en Kievo: |
Esperanto-klubo Ek! (ukraine)
Esperanto-klubo Ora Pordego (Esperante)
Esperanto-klubo en "KPI" (ukraine)
Referencoj |
↑ Володимир Пацюрко: Великий есперантсько-український словник
Eksteraj ligiloj |
- Mapo de Kieva metroo
| ||||||||||||
| ||||
| ||||||