Laŭzano













































Laŭzano

Blazono de Lausanne


Blazono de Laŭzano

Katedralo de Laŭzano


Katedralo de Laŭzano
Kantono
Vaŭdo
Distrikto
Laŭzano

Koordinatoj 

47°31′0″N 6°38′0″O  /  47.51667°N, 6.63333°O / 47.51667; 6.63333 (Laŭzano)Koordinatoj: 47°31′0″N 6°38′0″O  /  47.51667°N, 6.63333°O / 47.51667; 6.63333 (Laŭzano)
Nombro de enloĝantoj
119180
Areo
41,37 km²
Alteco
495 m super marnivelo
Poŝtkodo
1000-1008
Komunumkodo
5586

Mapo de Laŭzano


Situa mapo de Laŭzano







v  d  r


Information icon.svg



Laŭzano (france Lausanne, itale kaj romanĉe Losanna, arpitane Losena ) estas urbo situanta okcidente de Svislando sur la norda bordo de la lago Lemano. Ĉefurbo de la svisa kantono Vaŭdo kaj de la Distrikto Laŭzano, ĝi estas la kvara urbo de Svislando laŭ grandeco (post Zuriko, Ĝenevo kaj Bazelo) kun 136 514 loĝantoj en januaro 2012.


La ĉirkaŭlaŭzana regiono, kiu entenas la okcidentajn komunumojn Bussigny, Chavannes, Crissier, Ecublens, Prilly, Renens, Saint-Sulpice, Villars-Sainte-Croix, la nordajn, Boussens, Bretigny, Cheseaux, Cugy, Froideville, Jouxtens-Mézery, Le Mont-sur-Lausanne, Morrens, Romanel, Sullens), la orientajn (Lutry, Belmont, Paudex, Pully asociiĝis en 2007 kun la regiono de Morges) Chigny, Denges, Echandens, Echichens, Lonay, Lully, Morges, Préverenges, Saint-Prex, Tolochenaz, celante la Komunumaran Projekton Lausanne-Morges (Projet d’agglomération Lausanne-Morges, PALM) por realigi ĝis 2023 regionan disvolviĝon pli efikan.


Tiu ĉi komunumara regiono grupigis ĉirkaŭ 278 000 loĝantojn, tio estas 40% de la tutkantonaj loĝantoj kaj 60% de la laborlokoj en 2012.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Vidindaĵoj


  • 3 Urbo de Kulturo kaj scienco


  • 4 Trafiko


  • 5 Historio kaj politiko


  • 6 Gefiloj


  • 7 Esperanto en Laŭzano


  • 8 Notoj kaj referencoj


  • 9 Eksteraj ligiloj





Geografio |


La koordinatoj de la urbo estas 46°31'N; 6°38'E. Laŭzano situas norde de la Lago Lemano ĉe kruta deklivo, kaj etendiĝas en nordo ĝis al la altebenjaxo de Gros-de-Vaud. En nordo je la suda flanko de Gros-de-Vaud troviĝas la eksklavo Bel-Air, kiu apartenas al la urba teritorio.



Vidindaĵoj |


  • Katedralo de Laŭzano


Urbo de Kulturo kaj scienco |


Laŭzano estas grava centro de scienco kaj kulturo. En la urbo troviĝas la Universitato de Laŭzano kaj la Svisa Federacia Instituto pri Teknologio Laŭzano, la sidejo de la du institucioj tamen troviĝas ekster la urba teritorio en la komunumo Ecublens[1][2]
. En Laŭzano ankaŭ troviĝas la sidejo de la Internacia Olimpika Komitato.



Trafiko |


Pro ĝis kruta dekliveco la ĉefa linio de la metroo de Laŭzano funkcias en formo de funikularo, nome subtera kablotramo. Krome la urbo disponas pri densa bus- kaj trolejbusreto kaj tramlinio al la universitatoj en Ecublens.[3][4] La ĉefstacidomo de Laŭzano estas grava fervojlinio kun de la ĉefaj trajnlinioj al Ĝenevo, Valezo, Friburgo kaj Berno. Al Laŭzano kondukas pluraj kantonaj ĉefvojoj inter kiuj la kantona ĉefvojo n-ro 1, 5 kaj 9 kaj la svisa aŭtovojo A1, la svisa aŭtovojo A9 kaj la laŭzana urboaŭtovojo, kiu estas branĉo de la svisa aŭtovojo A1.



Historio kaj politiko |


En la urbo estis subskribita la Traktato de Lausanne, en kiuj post la Unua mondmilito estis fiksitaj la landlimo de Turkio.



Gefiloj |




  • Albert-Louis Chappuis, verkisto kaj eldonisto

  • En la urbo mortis hungara pentristo Ferenc Hatvany.



Esperanto en Laŭzano |


En 1923 reprezentanton sendis IAES al la Internacia Kongreso de Stenografio en Laŭzano. En Laŭzano ekzistas aktiva Esperanto-klubo, nome la Laŭzana Esperanto-Societo (reta ligilo sube).



Notoj kaj referencoj |





  1. Radio-prelego de d-ro Arthur Baur pri la du najbaraj universitatoj en Laŭzano (pdf)


  2. Radio-prelego de d-ro Arthur Baur pri la du najbaraj universitatoj en Laŭzano (mp3)


  3. Nova transportilo en Laŭzano, radio prelego de Arthur Baur (pdf)


  4. Nova transportilo en Laŭzano, radio prelego de Arthur Baur (mp3)




Eksteraj ligiloj |




  • Laŭzano en retgazeto Nia Mondo


  • Oficiala retejo de la urbo Laŭzano (france, germane kaj angle)


  • paĝaro de la Laŭzana Esperanto-Societo en la retejo Facebook (esperante)


  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Laŭzano – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)






Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg