Velfoj



































Velfoj
Dinastio


Fino
1918 [#]

Lando

Germana Regno [#]
Dinastiaj rilatoj

Fondinto
Welf I, Duke of Bavaria [#]

Branĉo de

Dinastio Este [#]

Branĉoj

Hanovra dinastio • Rodolphiens [#]

[#]

Fonto: Vikidatumoj







v  d  r


Information icon.svg



La Velfoj, germane Welfen, origine frankona nobela dinastio konata ekde la 9-a jarcento, estis grava en la mezepoka eŭropa historio.


La origina dinastio, nomata "la pli maljunaj Velfoj", formortis 1055 per la morto de Welf la 3-a. Lia fratino Kunigunde edziniĝis en la italan nobelan familion d'Este kaj fariĝis la prapatrino de ĉiuj postaj dinastianoj, nomataj la "Pli junaj Velfoj".


La potenco de la Velfoj kulminis en la Sankta Romia Imperio en la 12-a jarcento kiel kontraŭuloj de la Ŝtaŭfoj, kaj plian fojon en la 18-a kaj 19-a jarcentoj kiel reĝoj de Britio (dinastio Hanovro).


La 6-an de februaro 1981 mortis la tiam 63 jarojn aĝa reĝino Frederika de Grekio (el la velfa familio, edzino de reĝo Paŭlo de Grekio), la ĝis nun lasta Velfo sur monarĥia trono. Ŝia nevo Ernst August von Hannover (n. 1954), edzo de princino Karolina de Monako, estas nuna dinastiestro de la Velfoj.




Enhavo






  • 1 Kelkaj konataj Velfoj


    • 1.1 Dum la tempo de la Sankta Romia Imperio


    • 1.2 Reganto de la lando Hanovro kaj de Britio en persona unio


    • 1.3 Britio post persona unio


    • 1.4 Lando Hanovro post la persona unio




  • 2 Gelfoj


  • 3 Vidu ankaŭ


  • 4 Eksteraj ligiloj





Kelkaj konataj Velfoj |



Dum la tempo de la Sankta Romia Imperio |




  • Henriko la Leono, 1142-1180 duko de Saksio, 1156-1180 duko de Bavario


  • Otto la 4-a, 1198-1218 germana reĝo, ekde 1209 imperiestro



Reganto de la lando Hanovro kaj de Britio en persona unio |


La hanovra dinastio ekde 1714 regis Brition post la Stuartoj. La unuaj britaj reĝoj el la hanovra dinastio regis en persona unio ankaŭ super la lando Hanovro, unue kiel princoj-elektistoj, poste kiel reĝoj.


En 1714 la princo-elektisto de Hanovro heredas la britan tronon kiel reĝo Georgo la 1-a.
Hanovro kaj Britio havis komunan monarĥon de 1714 ĝis 1837 (en Hanovro unue kiel princo-elektisto, ekde 1815 kiel reĝo):



  • 1714-1727 Georgo la 1-a

  • 1727-1760 Georgo la 2-a

  • 1760-1820 Georgo la 3-a, "la Freneza Reĝo Georgo"

  • 1820-1830 Georgo la 4-a

  • 1830-1837 Vilhelmo la 4-a



Britio post persona unio |


En 1837, Viktoria heredis la britan tronon.


  • 1837-1901 Viktoria


Lando Hanovro post la persona unio |


En la lando Hanovro, laŭ la salfranka leĝo nur viro rajtis heredi la tronon. Tiel la persona unio inter la du reĝlandoj finiĝis.



  • 1837-1851 Ernesto Aŭgusto la 1-a de Hanovro

  • 1851-1866 Georgo la 5-a de Hanovro


En 1866 la reĝlando estis konkerita kaj aneksita de Prusio kaj ĉesis ekzisti kiel memstara lando.













Gelfoj |


En la mezepoka Italio laŭ la Velfoj estis nomataj la "gelfoj", kontraŭuloj de la "gibelinoj", de la Ŝtaŭfoj kaj de la germana imperiestro.



Vidu ankaŭ |




  • Gelfoj kaj Gibelinoj


  • Guelph, urbo en Kanado, nomita laŭ la Velfoj

  • Hanovro (dinastio)



Eksteraj ligiloj |




  • Velfoj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Velfoj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)





  • Retejo de la Velfoj (germane)

  • Moneroj de la Velfoj




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg