Terézváros




Terézváros [terEzvAroŝ] estas la 6-a distrikto de Budapeŝto. La loknomo signifas: Tereza-urbo.




Blazono de la 6-a distrikto




Loko de la 6-a distrikto




Preĝejo de Terézváros




Operdomo en Terézváros




Enhavo






  • 1 Bazaj informoj


  • 2 Situo


  • 3 Historio


  • 4 Trafiko


  • 5 Famuloj


  • 6 Vidindaĵoj





Bazaj informoj |




  • poŝtkodoj: 1061-1068


  • areo: 2 km²


  • loĝantaro: 41 700


  • koordinatoj: 47°30′N 19°04′O  /  47.5°N, 19.067°O / 47.5; 19.067 (Terézváros)Koordinatoj: 47°30′N 19°04′O  /  47.5°N, 19.067°O / 47.5; 19.067 (Terézváros)



Situo |


Distrikto Terézváros situas centre en la ĉefurbo sur ebenaĵo.



Historio |


Ekde la 18-a jarcento urbomuro de Pest ne sufiĉis por la loĝantaro, komence ekster la muroj bienocentroj, poste sporadaj domoj formiĝis. En 1768 estis tie 366, en 1790 jam pli ol 500 domoj konstruiĝis. En 1751 Maria Terezia vizitis Peŝton kaj Buda-on. Memore al la vizito tiuj freŝaj domoj nomiĝis Terezia-urbo ekde 1777. En 1783 tie fondiĝis uzino pri teksaĵoj. Ekde 1846 fervojo trafikas al Vác. En 1870 oni komencis plani aleon nun nomata Andrássy kaj bulvardojn, kiu praktike ligis la domojn al Pest (ekde 1873 al Budapeŝto). Ekde 1887 tramoj trafikas laŭ Granda Bulvardo, en 1884 Budapeŝta Ŝtata Operejo ekfunkciis.



Trafiko |



  • metrooj, aŭtobusoj, tramoj


Famuloj |


  • tie naskiĝis László Bíró, inventisto de la globkrajono


Vidindaĵoj |




  • Budapeŝta Ŝtata Operejo, pri kio estas historio: la hungaroj petis permeson de Francisko Jozefo la 1-a (Aŭstrio) por la konstruaĵo. Li jesis, se la domo ne estos pli granda, ol tiu en Vieno. La imperiestro partoprenis la solenan malfermon, poste li diris: fakte la operdomo estas malpli granda, ol en Vieno, tamen ĝi estas pli bela.

  • aliaj teatroj

  • Muzikakademio Franz Liszt

  • Preĝejo de Tereza el Avila (Terézváros)

  • Palaco Anker




Popular posts from this blog

Wolfgang Unzicker

Unua mondmilito

Schloss Hohenburg (Lenggries)