Majenco









































































































































Majenco

germane Mainz

france Mayence

latine Mongotiacum
Ĉefurbo de federacia lando

Mainz altstadt.jpg

Malnova urbo [+]

Mainz Flagge quer.svg
Coat of arms of Mainz-2008 new.svg
Flago Blazono


Oficiala nomo: Mainz

Regno Flago-de-Germanio.svg Germanio
federacia lando Rejnlando-Palatinato
Distriktoj

Rivero Rejno

Supermara alteco 89 m [+]
Koordinatoj
50° 0′ 0″ N, 8° 16′ 0″ O508.2666666666667Koordinatoj: 50° 0′ 0″ N, 8° 16′ 0″ O [+]
Areo 97,73 km² (9 773 ha) [+]

Loĝantaro 213 528 [+] (31-a de decembro 2016)
Denseco 2 184,88 loĝ./km² [+] [+]

Fondo 13 antaŭ Kristo
Urbestro Michael Ebling (SPD)

Horzono
UTC+01:00, UTC+02:00 [+]
- somera tempo UTC+02:00
Poŝtkodo 55001–55131 [+]
Tel. prefikso 06131, 06136 (Ebersheim)
Oficiala kodo 07315000
Aŭtokodo MZ






Geografia lokigo sur la mapo : Rejnland-Palatinato



Vidu situon de Majenco kadre de Rejnlando-Palatinato

DEC

Majenco

Majenco





Geografia lokigo sur la mapo : Germanio



Vidu situon de Majenco kadre de Germanio

DEC

Majenco

Majenco









Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Mainz [+]

Retpaĝaro: https://www.mainz.de/ [+]






v  d  r


Information icon.svg



Majenco (germane: Mainz [majnc]) estas la ĉefurbo de la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato, situas apud la kunfluejo de la riveroj Rejno kaj Majno. La urbo apartenas al la ekonomia regiono Rejno-Majno. Ĝi estiĝis el romia setlejo nomata Mogontiacum, fondita en la jaro 38 antaŭ Kristo.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Okazoj


  • 3 Ekonomio


  • 4 Historio


  • 5 Vidindaĵoj


  • 6 Famuloj


  • 7 Vidu ankaŭ


  • 8 Partneraj urboj


  • 9 Esperanto en Majenco


    • 9.1 Esperantistoj el Majenco




  • 10 Eksteraj ligiloj





Geografio |


Majenco etendiĝas sur 97,73 kilometroj alt du kaj havis 213 528 loĝantojn laŭ la lasta oficiala nombro de 2016, tiel ke la loka loĝdenso estas po 2 184,880 homoj laŭ kvadrata kilometro.


La Majenca baseno esta fosila sedimentbaseno en germana regiono Rheinhessen, kies sedimentoj grandparte estas el la terciaro, ĉirkaŭ 31 ĝis 19 milionoj da jaroj. Paleografie la Majenca baseno estis tiam golfo de maro, kiu ligis mallongtempe en la oligoceno la tiama norda maro kun la okcidenta paratetiso.



Okazoj |


Majenco estas inter la germanaj urboj fama pro sia karnavala tradicio.



Ekonomio |


La urbo estas konata kiel sidejo de la televidstacio Zweites Deutsches Fernsehen (ZDF), kaj estas sidejo de konata universitato.



Historio |


Druso fondis Majenco sub la nomo Mogontiacum en 13 antaŭ Kristo.


Majenco estas de 1797 ĝis 1814 la ĉefurbo de la franca departemento Mont-Tonnerre.


Majenco iĝis en 1946 ĉefurbo de la lando Rejnlando-Palatinato per la decido de la franca generalo Pierre Koenig.



Vidindaĵoj |




Katedralo de Majenco


La ĉefa vidindaĵo de Majenco estas la katedralo, kiu iam estis la plej granda preĝejo de Eŭropo. La plej multe vizitata muzeo estas la Muzeo de Gutenberg.


Krome ekzistas en Majenco ankoraŭ kelkaj restaĵoj el la romia epoko:



  • La monumento de Drusus (Drususstein)

  • Restaĵoj de akvedukto (nomataj "Römersteine", t.e. "romiaj ŝtonoj")

  • Restaĵoj de romia teatrejo (apud la suda stacidomo)

  • Restaĵoj de antikvaj ŝipoj (restaŭritaj kaj ekspoziciataj en la Muzeo pri antikva ŝipveturado en Majenco)

  • Restaĵoj de romia Sanktejo (Mater- und Isis-Heiligtum)

  • Restaĵoj de romia pordego



Famuloj |


En Majenco mortis hungara komponisto Endre Bartay.



Vidu ankaŭ |



  • la artikolon pri la universitato de Majenco.

  • la artikolon pri la Open Ohr Festival.




  • Kategorio Majenco en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




Partneraj urboj |




  • Francio Dijon, 1958 en Francio


  • Francio Longchamp (Côte-d'Or), 1966 en Francio (kun la kvartalo Laubenheim)



Esperanto en Majenco |





la e-lingva urbogvidilo de 1962


Inter la 27-a de decembro 1957 kaj la 3-a de januaro 1958 la 1-a Internacia Seminario de Germana Esperanto-Junularo okazis en Majenco kaj pritraktis la temon "Kulturaj, politikaj kaj ekonomiaj demandoj de la unuiĝo de Eŭropo".


En 1962 aperis la libreto Aurea Moguntia - profilo de urbo ("Aurea Moguntia" latine signifas "ora Majenco"), literatura skizo pri la urbo, verkita fare de W. Theodor Elwert origine itale, okaze de la 4-a Internacia Kongreso de Italistoj en la urbo, sekve tradukita al Esperanto fare de Willi Böhm, kaj en Esperanto eldonita fare de la presoficejo de la urbo Majenco.


La urba esperanta grupo proksime kunlaboras kun la najbara grupo el Wiesbaden.



Esperantistoj el Majenco |



  • Rudolf Büsche

  • Gernot Ritterspach

  • Wolfgang Schwanzer

  • Franz Stein



Eksteraj ligiloj |



  • oficiala paĝoj de la urbo

  • paĝoj de la dua nacia televida kanalo ZDF, kies sidejo estas en Majenco

  • paĝoj de la majenca universitato




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg