Uniformoj laŭ ofica hierarkio estas ĉe forstistoj en tiu ĉi formo nuntempe nur malofte kutimaj. La bildo montras forstinĝenieron de la Malsupra-Saksa Forsta Administracio.
Forstista (Ugando).
Forstisto estas persono kiu praktikas forstadon, la sciencon, arton, kaj profesion de administrado de arbaroj. Forstistoj okupiĝas pri larĝa vico da agadoj inkluzive de arbarekspluatado, ekologia restarigo kaj administrado de naturprotektejoj. Forstistoj administras arbarojn por disponigi gamon da celoj inkluzive de rekta gajnado de krudaĵo, subĉiela distro, naturprotekto, ĉasado kaj estetiko. Novaj nuntempaj mastrumadaj okupoj rilatas al biodiverseco, karbonokapto kaj stokado, kaj aerkvalito.
Forstisto estas ĝenerala aŭ populara termino por indiki forstinĝenieron, arbaristik-scienciston aŭ arbargardiston.
Enhavo
1Historio
2Rolo
3Vidu ankaŭ
4Referencoj
5Eksteraj ligiloj
Historio |
Forstisto ankaŭ estas titolo vaste uzita dum mezepokaj tempoj. La forstisto kutime tenis pozicion egala al tiu de ŝerifo aŭ loka magistrato. Li respondecis pri patrolado de la duonarbaroj sur posedaĵoj de nobeloj kaj de terbienuloj. Liaj devoj inkludis negocadon por interkonsentoj pri la vendo de ligno kaj maldaŭrigadon de ŝtelĉasistoj kiuj kontraŭleĝe ĉasis. Multajn fojojn serĉitaj krimuloj kaŝiĝis en arbaro. Kiam tio okazis, la forstisto devis organizi armitajn bandojn por kapti la krimulon. Ofte forstistoj tenis titolojn de eminenteco en siaj lokaj komunumoj, kaj funkciis kiel advokatoj kaj arbitraciantoj. Ilia salajro estis kutime pli-ol-averaĝa kaj ili dece gajnis sian porvivon.
Rolo |
Multaj homoj konfuzas la rolon de la forstisto kun tiu de la arbohakisto, sed la plej multaj forstistoj okupiĝas ne nur pri la rikolto de ligno, sed ankaŭ pri la daŭrigebla mastrumado de arbaroj por ( en la vortoj de Gifford Pinchot ) "provizi longdaŭre la plej bonege bona por la plej bonega nombro da homoj". Alia fama forstisto, Jack Westoby, rimarkis ke "forstado rilatas ne kun arboj, sed kun kiel arboj povas servi homojn".
Vidu ankaŭ |
Fakaj Esperanto-asocioj
Foretinfo
Karl-Hermann Simon
Philippe Chavignon
Tutmonda varmiĝo
Referencoj |
Eksteraj ligiloj |
Kategorio Forstisto en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
Societo de Amerikaj Forstistoj ( SAF ) angle
the Center for International Forestry Research
the International Union of Forest Research Organizations
Die Liste der Baudenkmäler in Partschins (italienisch Parcines ) enthält die 18 als Baudenkmäler ausgewiesenen Objekte auf dem Gebiet der Gemeinde Partschins in Südtirol. Basis ist das im Internet einsehbare offizielle Verzeichnis der Baudenkmäler in Südtirol. Dabei kann es sich beispielsweise um Sakralbauten, Wohnhäuser, Bauernhöfe und Adelsansitze handeln. Die Reihenfolge in dieser Liste orientiert sich an der Bezeichnung, alternativ ist sie auch nach der Adresse oder dem Datum der Unterschutzstellung sortierbar. Siehe auch : Liste der geschützten Ensembles in Partschins Liste | Foto Bezeichnung Standort Eintragung Beschreibung Metadaten ja Gaudententurm ID: 16382 Gaudententurmstraße 7 46° 41′ 3″ N, 11° 4′ 28″ O 75477601225 0 9. Mai 1950 (MD) Auf das Mittelalter zurückgehender, im 17. Jahrhundert in heutige Form gebrachter Turm mitsamt Nebengebäude Höllhaus ; die links in der Spalte Standort stehenden Koordinaten beziehen sich auf de...
Sámuel Mokry [ŝAmuel mokri], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Mokry Sámuel estis hungara pastro, agronomo, instruisto. Lia frato estis Endre Mokry. Sámuel Mokry [1] naskiĝis la 8-an de majo 1832 en Hungara reĝlando en Monostorszeg (nuntempa Baĉki Monoŝtor en Serbio), li mortis la 10-an de junio 1909 en Budapeŝto, sed li estis entombigita en Orosháza. Enhavo 1 Biografio 2 Elektitaj kontribuoj 3 Memorigiloj 4 Fontoj Biografio | Sámuel Mokry akiris diplomojn en Halle kaj en Georgikon. Inter 1854 kaj 1858 li estis luterana pastro en Orosháza, poste li instruis en mezlernejo en Békéscsaba, eĉ gimnaziestro en 1860. Inter 1860-1864 li estis predikisto en la loka preĝejo, poste li faris agrikulturadon en Gerendás. Li okupiĝis pri selektado de tritikoj, li estis la unua hungara tritikoselektisto kun tutlanda konateco. En 1900 li retiriĝis kaj vivis en Budapeŝto. Li edziĝis en 1858, li vidviĝis en 1894. Elektitaj kontribuoj | Beszélgetések a búza...
Parko Thabor Vido al la oranĝerio de la parko Thabor. Situo Geografia lokigo sur la mapo : Bretonio Geografia lokigo sur la mapo : Francio Plano de la parko Thabor. Geografia situo 48° 6′ 51″ N , 1° 40′ 12″ U 48.11416667 -1.67 Koordinatoj: 48° 6′ 51″ N , 1° 40′ 12″ U Lando(j) Francio Urbo Rennes Urboparto Thabor - Saint Hélier Geografio Alteco 56 m Areo 10 ha Trajtoj Kreo 18 a jarcento Tipo Botanika ĝardeno, angla ĝardeno kaj franca ĝardeno. Specioj Pli ol 3 000 malsamaj specioj. Interreta ligilo Parkoj kaj ĝardenoj de Rennes v • d • r La parko Thabor aŭ Thabor , situanta en Rennes proksime de la urbocentro, estas publika parko organizita sur pli ol dek hektaroj, kies aparteco estas la miksado de francastila ĝardeno, anglastila ĝardeno kaj grava botanika ĝardeno. Ĝia nomo referencas al monto superanta la Maron Kineret (fr: lac de Tibériade) en...