Krefeld



























































































Krefeld





Blazono

Krefeld (Germanio)

DMS

Red pog.svg





Flago

Krefeld-nrw.png

Federacia lando

Nordrejn-Vestfalio

Distriktaro

Distriktaro Duseldorfo

Distrikto

eksterdistrikta urbo

Urborajtoj
Urbo (Stadt)

Koordinatoj

51°20′N 6°34′O  /  51.333°N, 6.567°O / 51.333; 6.567 (Krefeld)Koordinatoj: 51°20′N 6°34′O  /  51.333°N, 6.567°O / 51.333; 6.567 (Krefeld)

Alto super la marnivelo

39 m

Areo
137,68 km²

Loĝantaro
226699 (stato 2017-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]

Telefona antaŭkodo
02151

Poŝtkodo
47701–47839

Aŭtomobila kodo
KR

Oficiala Municipokodo
05114000

NUTS
DEA14

LOCODE
DE KRE

Subdivido
9 urbodistriktoj (Stadtbezirke) kun 19 urbopartoj

Komunumestro
Gregor Kathstede

Titolo de komunumestro
Oberbürgermeister

Partio de komunumestro
CDU

Adreso de la administrejo
Von-der-Leyen-Platz 1
47798 Krefeld

Oficiala retejo

https://www.krefeld.de/







v  d  r


Information icon.svg



Krefeld estas eksterdistrikta urbo en Germanio. Ĝi apartenas al Nordrejn-Vestfalio. Fine de decembro 2006 la komunumo havis 242.103 loĝantojn.




Enhavo






  • 1 Geografio


    • 1.1 Geografia situo


    • 1.2 Klimato


    • 1.3 Najbarkomunumoj


    • 1.4 Demografio


    • 1.5 Urbopartoj




  • 2 Historio


  • 3 Hodiaŭa vivo en Krefeld


    • 3.1 Religioj




  • 4 Politiko


  • 5 Esperanto en Krefeld kaj en la najbareco


    • 5.1 Krefeld


    • 5.2 Najbareco


    • 5.3 Dialekto




  • 6 Notoj kaj referencoj


  • 7 Eksteraj ligiloj





Geografio |



Geografia situo |


Krefeld situas ĉe la okcidenta bordo de la Rejno, ĉe la „Krefeld-Kempener Platte" (plataĵo Krefeld-Kempen) je la meza ebenaĵo de la malsupra Rejno. La urbocentro situas ĉirkaŭ sep kilometroj for de la Rejnbordo, tamen la urboteritorio atingas la riveron ekde la enkomunumigo de Linn. La bordo sur la teritorio de Krefeld estas 6,2 kilometrojn longa. La riverlarĝeco oscilas inter 320 kaj 400 metroj. La plej granda etendiĝo de la urboteritorio sumiĝas nordsuden 12 km kaj okcident-orienten 13,1 km. La urbocentro situas 39 metrojn super marnivelo. La plej alta natura altaĵo sur la urboteritorio estas kun 63 m la Hülser Berg, la plej alta monteto entute estas kun alteco de 87 m la Inrather Berg, malnova ŝutmonto el ruinaĵoj de la Dua Mondmilito. Plua altaĵo, ekde 2004 alirebla ankaŭ por la publiko, estas la Kapuzinerberg (77 m), iama hejmrubomonto.



Klimato |




Klimadiagramo Krefeld


En Krefeld falas dum la tuta jaro averaĝe 762 mm da precipitaĵo. Per tio Krefeld situas super la germana mezumo de 700 mm. La temperaturo situas averaĝe je 10,3 °C. Januare la mezumo situas je 2,5 °C.



Najbarkomunumoj |


La urbo Krefeld limas norde kun la urboj Neukirchen-Vluyn kaj Moers en la distrikto Wesel, oriente kaj nordoriente kun la eksterdistrikta urbo Duisburg, sude kun la urbo Meerbusch en la Rhein-Kreis Neuss samkiel la urboj Willich, Tönisvorst kaj Kempen en Distrikto Viersen.



Demografio |




Loĝantarevoluo


De sia maksimumo dum la mezaj 1990-aj jaroj la loĝantaro de Krefeld konstante malkreskis al aktuale ĉirkaŭ 235 mil (minuso de 6%):



  • 1993: 249.565 loĝ.

  • 2006: 242.103 loĝ.

  • 2008: 236.333 loĝ.

  • 2009: 235.414 loĝ.



Urbopartoj |



  • Bockum

  • Linn



Historio |


La unua setlejo sur la tereno de Krefeld estis en la unua jarcento p.K. la Romia kastrumo Gelduba. La unua atesto pri "Crefeld" okazis en urbario el Monaĥejo Werden en la jaro 1105. Same aĝaj estas dokumentoj pri burgo Linn kaj pri burgo Rath (Haus Rath). En 1361 la vilaĝo atingis la rajton havi semajnan bazaron kaj jaran foiron kaj en 1373 ĝi fariĝis urbo (urborajto).


Krefeld same kiel la tuta grafejo Moers konvertiĝis al la protestanta kredo, tamen katolikoj daŭre restis tolerataj loĝantoj en la urbeto. En 1584 la urbo komplete detruiĝis dum la Kolonja milito. La 4-an de julio 1598 Aŭstrio en interkonsento kun la nederlanda parlamento deklaris la tutan grafejon Moers neŭtrala, kio garantiis pacon por la grafejo dum la grandaj religiaj militoj de tiu epoko (la nederlanda batalo pri sendependiĝo en la Okdekjara milito kaj la Tridekjara milito).


Sekve multaj Menonanoj, persekutitaj en la najbaraj katolikaj landoj, trovis azilon en Krefeld. Multaj el ili montriĝis kapablaj metiistoj kaj baldaŭ fariĝis bonhavaj, la malriĉaj Krefeldanoj avidis kaj ĵaluzis kaj klopodis forsendigi ilin - plejparte sensukcese. Aparte sukcesa estis la menonano Adolf von der Leyen, kiu alvenigis la silkokomercadon la Krefeld kaj liaj filoj fondis silkteksejon , kiu alportis grandan profiton al la familio ("silkobaronoj") kaj al la urbo.





Galerio pri historiaj gravaĵoj





Krefeld dum 1856


Krefeld1856.png
Krefeld dum 1856



Hodiaŭa vivo en Krefeld |



Religioj |


Krefeld havas diversajn religiajn komunumojn: plurajn kristanajn kaj judan, islaman kaj budhisman.




Politiko |




Ĝemelurboj



Usono Charlotte, Usono



Esperanto en Krefeld kaj en la najbareco |



Flag of Esperanto.svg



Krefeld |


En Krefeld ekzistas la Esperanto-Gesellschaft Krefeld (Esperanto-Societo Krefeld), kiu renkontiĝas kutime ĉiun ĵaŭdon je la 18-a, en la Bürgerinitiative "Rund um St. Josef", Corneliusstr. 43, 47798 Krefeld. vd. hejmpaĝo



Najbareco |




  • Duisburg: Asocio por internacia kompreniĝo Duisburg renkontiĝas en Ludgerushaus, Heinrich-Bertmans-Str. 2 , stratangulo Klöcknerstraße Kontakto: hejmpaĝo en la paĝaro de www.esperanto.de


  • Duseldorfo: Esperanto-Societo Düsseldorf renkontiĝas unufojon monate je la ĵaudo sekvanta la 20-an de monato, ekde la 17-a en la restaŭracio Atrium, Berta-von-Suttner-Platz, Ostausgang Hbf Düsseldorf, vd. hejmpaĝo


  • Essen: Esperanto-Grupo Essen kunsidas ĉiun 2-an ĵaŭdon monate je la 19.30-a en Kulturdomo Grend, Westfalenstr. 311, 45276 Essen-Steele. La grupo flegas kontaktojn al partnergrupoj en Helmond kaj Eindhoven, ambaŭ Nederlando. Krome ĝi kune kunlaboras kun ReVELo kaj preparas la GEK 2008


  • Kontakto: paĝo en la retpaĝaro de EsperantoLand

  • Itinero al Grend



Dialekto |


En Krefeld kelkaj loĝantoj ankoraŭ regas la lokan dialekton. Tiun-ĉi ili nomas Krieewelsch aŭ Krieewelsch-Platt, kiu konkrete estas malsuprafranka dialekto.




Notoj kaj referencoj |





Eksteraj ligiloj |




  • Krefeld en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Krefeld en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
























flago de Nordrejn-Vestfalio

Administra divido de Nordrejn-Vestfalio

distriktaroj

distriktaro Arnsbergo |
distriktaro Detmoldo |
distriktaro Duseldorfo |
distriktaro Kolonjo |
distriktaro Monastero



distriktoj

urba regiono Aachen |
Borken |
Coesfeld |
Düren |
Ennepe-Ruhr |
Rhein-Erft |
Euskirchen |
Gütersloh |
Heinsberg |
Herford |
Hochsauerland |
Höxter |
Kleve |
Lippe |
Mark (Märkischer Kreis) |
Mettmann |
Minden-Lübbecke |
Neuss |
Oberberg (Oberbergischer Kreis) |
Olpe |
Paderborn |
Recklinghausen |
Rhein-Berg (Rheinisch-Bergischer Kreis) |
Rhein-Sieg |
Siegen-Wittgenstein |
Soest |
Steinfurt |
Unna |
Viersen |
Warendorf |
Wesel



eksterdistriktaj urboj

Bielefeld |
Bochum |
Bonno (Bonn) |
Bottrop |
Kolonjo (Köln) |
Dortmund |
Duisburg |
Duseldorfo (Düsseldorf) |
Essen |
Gelsenkirchen |
Hagen |
Hamm |
Herne |
Krefeld |
Leverkusen |
Mönchengladbach |
Mülheim |
Monastero (Münster) |
Oberhausen |
Remscheid |
Solingen |
Wuppertal




















Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg