Heinrich Heine















































































Heinrich Heine

Heinrich-heine 1.jpg


Persona informo

Naskonomo

Harry Heine [#]

Naskiĝo

13-an de decembro 1797 (1797-12-13)
en Duseldorfo, Banner of the Holy Roman Emperor with haloes (1400-1806).svg Sankta Romia Imperio

Morto

17-an de februaro 1856 (1856-02-17) (58-jara)
en Parizo, Flag of France.svg Dua Franca Imperio

Mortokialo

plumbovenenado [#]

Tombo

Tombejo de Montmartre [#]

Religio

judismo [#]

Lingvoj

germana lingvo [#]

Ŝtataneco

Germanio [#]

Alma mater

Bonna universitato • Frederiko-Vilhelmo-Universitato, Berlino • Universitato de Göttingen • Humboldt-Universitato en Berlino [#]


Subskribo Heinrich Heine
Familio

Dinastio

Q1529797 [#]

Patrino
Betty Heine [#]

Gefratoj
Charlotte Embden • Gustav Heine von Geldern [#]

Edz(in)o
Augustine Crescence Mirat [#]
Profesio

Profesio
poeto • verkisto • ĵurnalisto • literaturkritikisto • poeto-juristo • publicist • eseisto • aŭtoro [#]

Verkoj
Deutschland. Ein Wintermärchen
Atta Troll
Die Harzreise
Buch der Lieder [#]

[#]

Fonto: Vikidatumoj







v  d  r


Information icon.svg



Heinrich HEINE [hajnriĥ hajne], en Esperanto Henriko Hejno (naskiĝis la 13an de decembro 1797 en Düsseldorf, mortis la 17an de februaro 1856 en Parizo), estis juddevena germanlingva poeto kaj ĵurnalisto. La verkoj de Heinrich Heine estis malpermesitaj dum la "Tria Regno", kvankam lia kanto de Lorelej apartenas al unu el la plej famaj germanaj poeziaĵoj[1].




Enhavo






  • 1 Vivo


  • 2 Graveco


  • 3 Listo de verkoj (elekto)


    • 3.1 Poeziaĵoj


    • 3.2 Versepopeoj


    • 3.3 Prozaĵoj


    • 3.4 En Esperanto aperis




  • 4 Eksteraj ligiloj


  • 5 Referencoj





Vivo |


Heine konvertiĝis de judismo al kristanismo evangelia. Vojaĝoj kondukis lin al Anglio kaj Italio. Ekde 1831 li estis korespondanto de la augsburga Allgemeine Zeitung en Parizo. Tie li iĝis spirita peranto inter Francio kaj Germanio. En 1835 oni malpermesis liajn verkojn en Germanio. En 1841 li edziĝis al Eugénie Mirat, nomita Mathilde. Ekde 1848 li suferis pro mjelopatio, kio enlitigis lin daŭre. La lasta virino en kiun li enamiĝis estis Elise Krimitz, nomita Mouche.



Graveco |


Heine kombinis kaj miksis melankolion kun ŝercemuleco, romantikismajn aspektojn kun trajtoj de la realisma Juna Germanio. Li iĝis pioniro de moderna ĵurnalismo kaj de la felietono. La ege ŝatata verkisto ŝuldas parton de la famo ankaŭ al la Franz Schubert kaj Robert Schumann, kiuj prenis verketerojn de Heine por muzikaj komponaĵoj.



Listo de verkoj (elekto) |





Reisebilder, 1831



Poeziaĵoj |




  • Gedichte (1822), kio enkorpigitis en pli vastan kolekton nomitan Buch der Lieder (1827)


  • Romanzero (1851)



Versepopeoj |




  • Deutschland. Ein Wintermärchen (1844)


  • Atta Troll. Ein Sommernachtstraum (1847)



Prozaĵoj |




  • Reisebilder (1826-31, en 4 volumoj)


  • Die Harzreise (1826)


  • Zur Geschichte der Religion und Philosophie in Deutschland (1834)


  • Die romantische Schule (1836)


  • Der Rabbi von Bacherach (1840)


  • Der Doktor Faust (1851)


  • Vermischte Schriften (3 volumoj, 1854)



En Esperanto aperis |




La novelo La Rabeno de Baĥaraĥ en traduko de LLZ de 1909 estas klasikaĵo de la esperantlingva literaturo




  • Reisebilder: Pentraĵoj el vojaĝo en serio Biblioteko de la Lingvo Internacia, 1897


  • Lorelej / Trad. de L. L. Zamenhof - Fundamenta Krestomatio, 1903


  • Elektitaj poemoj / Trad. de Friedrich Pillath. – Essen : Rohden, 1914


  • Elektitaj poemoj / Trad. de Friedrich Pillath. – 2-a, kompletigita eldono. – Berlin : Ellersiek, 1920. – (Nova Esperanto-Biblioteko ; 6)


  • La montanida knabo. (Des Knaben Berglied.) Tradukis H. Hodler. En: Wilhelm Fricke: Universala legolibro, Berlin 1922, paĝoj 8–9.


  • Atta Troll. Somernokta sonĝo / Trad.: Zanoni. – Berlin kaj Dresden, 1925


  • Elektitaj Prozaĵoj / Trad.: Zanoni (t. e. Friedrich Pillath). – Frankfurt am Main, 1928. – (Universala Esperanto-Biblioteko „Pana“)


  • Kantoj kaj Romancoj / Trad.: Gaston Waringhien kaj Kálmán Kalocsay. –La Laguna, 1969


  • 329 tradukoj de poemoj de Heinrich Heine en Esperanto / Kolektis A. Holzhaus. – Columbus, Ohio : Holzhaus, 1972


  • Verkoj de Heinrich Heine en Esperanto / A. Holzhaus. – Tel-Aviv : ELI, 1973


  • La Rabeno de Baĥaraĥ / Trad.: Zamenhof en 1909 – Parizo: Esperantista Centra Librejo, 1924 kaj 1929.


  • La Rabeno de Baĥaraĥ / Trad.: Zamenhof/ Reinhard Haupenthal. – Chapecó : Fonto, 1997. - (paralela preso de du malsamepokaj tradukoj)

  • Rete legeblaj verkoj

  • Inge Simon/Karl Heinz Schaeffer: Die Loreley. Dichtung, Wahrheit, Legende? Ellaboraĵo por uzo dum la Esperanto-Kurso por progresintoj en Aalen. Kun i.a. 15 versioj de la fama poemo de Heinrich Heine en Esperanto - Aalen: Eld. Esperanto-Grupo Alena (EGA), [2007]. - 8 p.






Eksteraj ligiloj |




  • Heinrich Heine en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Heinrich Heine en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Heinrich Heine en la Vikicitaro (Kolekto de citaĵoj)


  • Heinrich Heine en Vikifontaro (Universala biblioteko)




  • http://www.duesseldorf.de/heineinstitut

  • http://heinrich-heine-gesellschaft.de

  • http://www.heinrich-heine.net



Referencoj |




  1. (germana) Deutschland transkulturell (Germanio transkulture), Kulturshaker.




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg