Krepuskulo

Multi tool use
Multi tool use






Plenkreska lampiro, nome krepuskula skarabo
Photuris lucicrescens


Krepuskaj bestoj estas tiuj kiuj estas aktivaj ĉefe dum krepusko, tio estas dum tagiĝo kaj noktiĝo. La vorto estas devena de la latina crepusculum, signifante "krepusko." Krepuska estas, tiel, en kontrasto kun taga kaj nokta kondutoj. Krepuskaj bestoj ankaŭ povas esti aktivaj sur brila lunlumita nokto. Multaj bestoj kiuj estas supraĵe priskribitaj kiel noktaj estas fakte krepuskaj.[1] Ene de la difino de krepuska estas la esprimoj matena kaj vespera, indikante specialajn aktivaĵojn nur en la komenca tagiĝo (matena) aŭ nur en la fina krepusko (vespera), respektive.


Oni supozas, ke tiuj modeloj de aktiveco estas reago kiel kontraŭpreda adapto. Multaj predantoj manĝas plej intense nokte, dum aliaj estas aktivaj tagmeze kaj vidas plej bone je plena sunlumo. Tiele la krepuska kutimaro povas malpliigi eventualan predadon. Krome, en varmaj areoj, ĝi povas esti vojo eviti termikan streson dum oni ĝuas je disponebla lumo.


Multaj konataj familiaraj specioj de mamuloj estas krepuskaj, kiaj katoj, hundoj[2], kunikloj, furoj, kobajoj, kaj ratoj. Aliaj krepuskaj mamuloj povas esti lemuredoj, la malgranda pando, cervoj, alkoj, ĉinĉiloj, la komunaj musoj, mefitoj, vombatoj, dasjuroj, hienoj, la rufa linko, tenrecedoj, kapibaroj, kaj la formortinta tilacino. Krepuskulaj birdoj estas la Amerika kaprimulgo, la Kamenapuso, la Amerika skolopo, kaj la Makula porzano.


Kelkaj specioj havas diferencan kutimaron se forestas predantoj. Ekzemple, la Marĉostrigo estas krepuskulo ĉe tiuj insuloj de la Galapagoj kie estas specioj de buteoj, sed taguloj kie ne estas tiuj.


Ankaŭ multaj tineoj, skaraboj, muŝoj, kaj aliaj insektoj estas krepuskulaj.



Vidu ankaŭ |



  • Kamuflimito

  • Krepuskaj radioj



Notoj |





  1. Crepuscular Summary. BookRags.com (2010-11-02). Alirita 2011-07-11.


  2. The ecology of stray dogs: a study of free-ranging urban animals By Alan M. Beck p.12








y6NbsMdAQL r0Mj,ZGu2,dVTPMj0qBszT 8l
JMLDN1 e7v3DtR,9Fw56 A DjPxtu q49tl5,wSxk,PyULy77R0NG1HQViUuNJAFSWT,5r6Cw2M07LO6RQHkrEwZO4Pg9cZa

Popular posts from this blog

Liste der Baudenkmäler in Partschins

Reichsarbeitsdienst

Aleksandro la 1-a (Rusio)