Ŝilingo estas la nomo de la valuto de diversaj ŝtatoj. Ĝi germane nomiĝas Schilling, angle shilling kaj dum la mezepoko ankaŭ uziĝis en norda Germanio kaj Danio sub la malaltgermane kaj dane nomo Skilling.
Oficiala valuto la ŝilingo nuntempe estas en Kenjo (kenja ŝilingo), Somalio (somalia ŝilingo), Tanzanio (tanzania ŝilingo) kaj en Ugando (uganda ŝilingo). En iuj aliaj landoj ĝi antaŭe estis valuto aŭ unuopa monero, ekzemple en Aŭstrio (aŭstra ŝilingo) aŭ Britio.
Enhavo
1Etimologio
2Germanio
3Britio
4Aŭstrio
5Kenjo
6Tanzanio
Etimologio |
La deveno de la vorto ŝilingo ne tute klaras. En la gota lingvo ĝi estis la vorto por la romia ora monero solidus, kiun homoj ankaŭ portis kiel juvelo je kolĉeno. Laŭ aliaj teorioj la vorto de venu de la ĝermanaj schild-ding aŭ schild-ling, kio signifus ŝildaĵo, aŭ de la altgermana "Schelle" ( = sonorilo).
Germanio |
La ŝilingaj moneroj kompareblis al la groŝoj (Groschen) kaj ĝenerale havis la valoron de 12 pfenigoj, ekzemple en la urbo Hamburgo antaŭ la jaro 1871.
Britio |
La antaŭe kutima brita monero shilling (mallongigite „s“ de solidus) havis valoron de 12 pencoj (mallongigite „d“ de denarius). Ĝi malaperis dum la jaro 1971, kiam la nacia valuto reorganiziĝis laŭ la dekuma sistemo. La moneroj tamen ankoraŭ dum iom da tempo uziĝis kaj ankoraŭ valoris 5 pencojn. Tial oni poste ankoraŭ foje nomis la "novan" 5-pencan moneron "ŝilingo".
Aŭstrio |
De 1925 ĝis 1938 kaj de 1945 ĝis la 28-a de februaro 2002 la aŭstra ŝilingo estis la valuto de Aŭstrio.
Kenjo |
Vidu la artikolon pri kenja ŝilingo.
Tanzanio |
Vidu la artikolon pri tanzania ŝilingo.
Ŝilingo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
Kategorio Ŝilingo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
Die Liste der Baudenkmäler in Partschins (italienisch Parcines ) enthält die 18 als Baudenkmäler ausgewiesenen Objekte auf dem Gebiet der Gemeinde Partschins in Südtirol. Basis ist das im Internet einsehbare offizielle Verzeichnis der Baudenkmäler in Südtirol. Dabei kann es sich beispielsweise um Sakralbauten, Wohnhäuser, Bauernhöfe und Adelsansitze handeln. Die Reihenfolge in dieser Liste orientiert sich an der Bezeichnung, alternativ ist sie auch nach der Adresse oder dem Datum der Unterschutzstellung sortierbar. Siehe auch : Liste der geschützten Ensembles in Partschins Liste | Foto Bezeichnung Standort Eintragung Beschreibung Metadaten ja Gaudententurm ID: 16382 Gaudententurmstraße 7 46° 41′ 3″ N, 11° 4′ 28″ O 75477601225 0 9. Mai 1950 (MD) Auf das Mittelalter zurückgehender, im 17. Jahrhundert in heutige Form gebrachter Turm mitsamt Nebengebäude Höllhaus ; die links in der Spalte Standort stehenden Koordinaten beziehen sich auf de...
Sámuel Mokry [ŝAmuel mokri], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Mokry Sámuel estis hungara pastro, agronomo, instruisto. Lia frato estis Endre Mokry. Sámuel Mokry [1] naskiĝis la 8-an de majo 1832 en Hungara reĝlando en Monostorszeg (nuntempa Baĉki Monoŝtor en Serbio), li mortis la 10-an de junio 1909 en Budapeŝto, sed li estis entombigita en Orosháza. Enhavo 1 Biografio 2 Elektitaj kontribuoj 3 Memorigiloj 4 Fontoj Biografio | Sámuel Mokry akiris diplomojn en Halle kaj en Georgikon. Inter 1854 kaj 1858 li estis luterana pastro en Orosháza, poste li instruis en mezlernejo en Békéscsaba, eĉ gimnaziestro en 1860. Inter 1860-1864 li estis predikisto en la loka preĝejo, poste li faris agrikulturadon en Gerendás. Li okupiĝis pri selektado de tritikoj, li estis la unua hungara tritikoselektisto kun tutlanda konateco. En 1900 li retiriĝis kaj vivis en Budapeŝto. Li edziĝis en 1858, li vidviĝis en 1894. Elektitaj kontribuoj | Beszélgetések a búza...
Parko Thabor Vido al la oranĝerio de la parko Thabor. Situo Geografia lokigo sur la mapo : Bretonio Geografia lokigo sur la mapo : Francio Plano de la parko Thabor. Geografia situo 48° 6′ 51″ N , 1° 40′ 12″ U 48.11416667 -1.67 Koordinatoj: 48° 6′ 51″ N , 1° 40′ 12″ U Lando(j) Francio Urbo Rennes Urboparto Thabor - Saint Hélier Geografio Alteco 56 m Areo 10 ha Trajtoj Kreo 18 a jarcento Tipo Botanika ĝardeno, angla ĝardeno kaj franca ĝardeno. Specioj Pli ol 3 000 malsamaj specioj. Interreta ligilo Parkoj kaj ĝardenoj de Rennes v • d • r La parko Thabor aŭ Thabor , situanta en Rennes proksime de la urbocentro, estas publika parko organizita sur pli ol dek hektaroj, kies aparteco estas la miksado de francastila ĝardeno, anglastila ĝardeno kaj grava botanika ĝardeno. Ĝia nomo referencas al monto superanta la Maron Kineret (fr: lac de Tibériade) en...