Sungai Petani
Larĝa foto pri marbordo ĉe Sungai Petani
Sungai Petani, ĉine 双溪大年, tamile சுங்கை பட்டாணி estas universitata urbego en Malajzio, en subŝtato Kedaho. Mallongigo de la urbego estas SP.
Banko en Sungai Petani
Vendejo en Sungai Petani
Interno de templo en Sungai Petani
Enhavo
1 Bazaj informoj
2 Geografio
3 Historio
4 Ekonomio
5 Trafiko
6 Vidindaĵoj
7 Fontoj
Bazaj informoj |
Loĝantaro: 171.676 (nur la urbo mem en 2010)
Areo: km²
Supermara alteco: m
Horzono: UTC + 8 (ankaŭ somere)
Telefonkodo:
Poŝtkodo: 08xxx
Aŭtokodo:- 05°39′00″N 100°30′00″E / 5.65°N, 100.5°O / 5.65; 100.5 (Sungai Petani)
Geografio |
Sungai Petani troviĝas en nordokcidenta Malajzio. Ĝi situas proksimume 55 km sude de Alor Setar, (la ĉefurbo de Kedaho), 33 km nordoriente de George Town la (ĉefurbo de la najbara subŝtato de Penango), Kuala-Lumpuro 309 km [1]. Proksima urbeto Sungai Lalang situas nur 5 km. Sungai Petani apartenas al urbaro de Penango.
Vojparto en Sungai Petani
Historio |
Sungai Petani ankoraŭ estis malgranda urbo en la 1960-aj jaroj, poste paŝo post paŝo evoluoj okazis. Ekde la 1990-aj jaroj japana kaj aliaj internaciaj firmaoj investis en la pezan industrion. Sungai Petani ricevis municipan statuson en 2008.
Ekonomio |
Sungai Petani havas vastan skalon pri industrio (semikonduktaĵoj, televidoj, tuboj, tekstiloj, lignaĵoj). Gravas ankaŭ la komercado.
Trafiko |
Horloĝa turo en Sungai Petani
La fervoja linio de Singapuro al Tajlando kondukas rekte tra Sungai Petani. La plej proksima flughaveno funkcias en Alor Setar. Ĉefvojo laŭ tuŝas Sungai Petani, krome kuras alia ĉefvojo al interno de la lando. Estas ankaŭ mara trafiko. Interne aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Vidindaĵoj |
- temploj
- horloĝa turo
Fontoj |
- WikiTrans