Hajderabado (Pakistano)
Ekzistas ankaŭ urbo Hajderabado en Barato.
ISO
Hajderabado urdue: حیدرآباد | |||
---|---|---|---|
Administrado | |||
Statuso | urbo | ||
Lando | Pakistano | ||
Provinco | Sindo (Sindh) | ||
Fondita en | 1768 | ||
Retpaĝaro | http://www.hyderabad.gov.pk | ||
Politiko | |||
Urbestro | Kanwar Naveed Jamil | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1,536,398 (2 009) | ||
Loĝdenso | 10 751 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 25°23′06″N 68°22′45″O / 25.385°N, 68.37917°O / 25.385; 68.37917 (Hajderabado (Pakistano))Koordinatoj: 25°23′06″N 68°22′45″O / 25.385°N, 68.37917°O / 25.385; 68.37917 (Hajderabado (Pakistano)) | ||
Alto | 13 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero | ||
Areo | 3.198 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero | ||
Horzono | UTC+05:00 [+] | ||
i1 | |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Hyderabad, Sindh [+] | |||
Hajderabado (aŭ Hyderabad, sinda lingvo: حيدرآباد سنڌ, urdua lingvo: حیدرآباد Haidarābād) estas urbo en provinco Sindo en Pakistano kun 1.536.398 loĝantoj (2009), kiu situas ĉe rivero Induso.
Enhavo
1 Historio
2 Ekonomio
3 Geografio
4 Eduko
Historio |
Hajderabado estis fondita en 1768 de Mian Ghulam Ŝaho Kalhoro en regiono kun pluraj montetoj apud rivero Induso. Ĝia fondonomo estis Nehrun Kot. Sur unu monteto la fondinto konstruigis la fortikaĵon Pacca Qilla.
Post lia morto Hajderabado fariĝis ĉefurbo de la regejo de Mir Fateh Ali Ĥan Talpur, kiu rezidis en Pacca Qilla ekde 1789. La 24-an de marto 1843 la britoj konkeris la urbon (batalo de Miani) kaj regis tie ĝis la sendependiĝo de Pakistano (1947), kiam Hajderabado fariĝis ĉefurbo de la provinco Sindo (ĝis 1955, kiam Karaĉio fariĝis ĉefurbo de Sindo).
Ekonomio |
Hajderabado estas komerca centro por milio, tritiko, rizo kaj kotono. Oni produktas teksaĵojn, ornamaĵojn, ledaĵojn, metalaĵojn, vitraĵojn kaj cementon.
Geografio |
Hajderabado situas 150 km for de Karaĉio. Ĝi situas apud rivero Induso en alteco de 13 m. La kvanto de precipitaĵo estas ĉ. 180 mm, ĉefe musona pluvo.
Ĉefaj trafikvojoj estas la naciaj ŝoseoj N-5 kaj N-55 kaj la ekspresvojo al Karaĉio M-9.
Eduko |
Dosiero:Sindh Agriculture University Hyderabad.jpg
Hajderabado havas plurajn universitatojn:
Universitato de Sindh – www.usindh.edu.pk
Mehran-universitato – www.muet.edu.pk
Liaquat-universitato – [1]
Isra-universitato – [2]