Katmanduo




Koordinatoj: 27°42′00″N 85°20′00″E  /  27.7°N, 85.333333°O / 27.7; 85.333333 (Katmanduo)









































































































Katmanduo

nepale: काठमाडौं
urbo

Kathmandu Photo College 2017.jpg






Flag of Kathmandu, Nepal.svg

Flago



Oficiala nomo: काठमाडौं

Ŝtato

Nepalo Nepalo
Zono

Zono Bagmati
Distrikto

Distrikto Katmanduo

Montaro

Himalajo
Temploj

Paŝupatinath, Swayambhunath Simia templo
Rivero

Bagmati

Situo
Katmanduo
 - alteco
1 400 m s. m.
 - koordinatoj

27°42′00″N 85°20′00″E  /  27.7°N, 85.333333°O / 27.7; 85.333333 (Katmanduo)

Areo
50,67 km² (5 067 ha)

Loĝantaro
989 273 (2010)
Denseco

19 523,84 loĝ./km²

Fondita

723

Horzono

UTC (UTC+5,45)


Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Nomo
Valo Katmanduo
Tipo de heredaĵo

kultura heredaĵo

Jaro
1979 (#3)
Numero

121
Regiono

Azio-Pacifiko

Kriterioj
iii, iv, vi




Situo enkadre de Nepalo

ButtonRed.svg


Situo enkadre de Nepalo





Situo enkadre de Azio

ButtonRed.svg


Situo enkadre de Azio



Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Kathmandu

Retpaĝo: www.kathmandu.gov.np


KatmanduoKatmando (nepale kāṭhamādauṃ: काठमाडौं) estas ĉefurbo de Nepalo kun pli ol 500.000 homoj. Ĝi estis dekomence fando­poto, kaj tio klarigas ĝian riĉan kulturon. Ĝi havas unikan urboplanon: kvartalojn centritajn sur temploj kaj internaj kortoj. Ĉiam ĝi estis fonto de inspiro por multaj artistoj kaj verkistoj, kaj post la malfermiĝo de Nepalo en 1950 ankaŭ por multaj homoj el la tuta mondo.




Enhavo






  • 1 La valo de Katmanduo


  • 2 Katmanduo kaj Esperanto


  • 3 Famuloj


  • 4 Bildaro


  • 5 Panoramo


  • 6 Vidu ankaŭ


  • 7 Referencoj


  • 8 Eksteraj ligiloj





La valo de Katmanduo |


Je alteco de ĉirkaŭ 1.300 metroj super la marnivelo, la valo de Katmando entenas la ĉefurbon kaj estas ankaŭ la komerca kaj kultura centro de Nepalo. Ĝi kovras 360 km2 en formo de ovo ĉirkaŭita de verdaj montoj, mezurante 24 km orientalokcidente kaj 19 km nordalsude. La distrikto Katmando, Lalitpuro kaj Bhaktapuro en tuta fariĝas la Valo de Katmando.


Pasintece la valofundo estis kovrita de lago. Laŭ legendo la bodisatvo Manĝuŝri venis de Ĉinio kaj tranĉis la sudan monton por lasi la akvon elflui. Poste li kreis la unuan loĝantaron. De ĉirkaŭ 2,000 jaroj, la Nevaroj kresis propran civilizacion en la valo. Tiuj establis la dinastion Malla kaj kreis ties imponajn artaĵojn. Ĝis kiam la reĝo Prithvi Nārājaṇ Shāha akiris ĝin en la jaro 1768, nur la Nevaroj loĝis tie kaj ilia lingvo estis la lingvo de la ŝtato. Poste malrapide venis migrantoj de aliaj etnoj kaj rasoj.


Nun la Nevaroj, indiĝenoj estas nur 33 elcentoj de la loĝantaro kaj aliaj homoj apartenas al aliaj malgrandaj etnoj. La registaro eĉ malpermesis uzadon de Nevara lingvo en registaraj oficejoj. Post kiam la registaro deklaris ke Nepalo estu Federacia Respubliko, la Nevaroj deziras ĝin nomi kiel Nevara Respublika Ŝtato.


La 25-an de aprilo 2015 okazis forta tertremo en la valo, pli precize en la distrikto Gorkha. Mortis ĉirkaŭ 8000 homoj kaj multaj kulturaj heredaĵoj estis detruitaj.



Katmanduo kaj Esperanto |


En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Jen kiel oni prezentas Katmanduon:



La Katmanduan Valon superflugadas ebene

la vojaĝantoj: Noa miras pri l'Reĝa Sidejo

kun luksaj pavilonoj kaj pri l'Stupao de Ŝimbu.

Nun li rimarkas ombrojn en silvo, strange misterajn,

sed antaŭ ekdemando jam la pentristo respondas,

ĉar nur pensatajn vortojn li ĝuste povas ekkapti:

-Jen inter frondoj staras la Badgaona Reĝurbo

de l'Kvindek kvin Fenestroj kaj la Stupao Budaa,

el kies supro sondas la ĉiovida rigardo.[1]



Famuloj |



  • Prakash Neupane, repkantisto


Bildaro |




Panoramo |



Panoramo de Katmanduo


Kathmandu Paranoma.jpg
Panoramo de Katmanduo



Vidu ankaŭ |



  • Bodnath

  • Festivalo Pahaĉareo



Referencoj |





  1. Abel Montagut, Poemo de Utnoa. Pro Esperanto. Vieno, 1993. ISBN 3-85182-007-X. 225 p., p. 115.




Eksteraj ligiloj |



  • Vizito al Katmanduo - 15-minuta filmo en Esperanto pri vizito en 1990




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg