Bintulu
| Bintulu | |||
|---|---|---|---|
| Administrado | |||
Retpaĝaro | www.bda.gov.my [+] | ||
| Demografio | |||
| Geografio | |||
Geografia situo | 3° 10′ N, 113° 2′ O3.17113.03Koordinatoj: 3° 10′ N, 113° 2′ O [+] | ||
Alto | 8 m [+] | ||
| |||
| Alia projekto | |||
Interna urboparto de Bintulu
Bintulu, ĉine 民都魯 estas havenurbo en Malajzio, en Borneo, en subŝtato Saravako, en la samnoma distrikto Bintulu.
Aerfoto pri Bintulu en la 1950-aj jaroj
Interna urboparto de Bintulu
Vido en Bintulu
Enhavo
1 Bazaj informoj
2 Geografio
3 Historio
4 Ekonomio
5 Trafiko
6 Klimato
7 Vidindaĵoj
8 Fontoj
Bazaj informoj |
Loĝantaro: 114,058 (urbo, 2010)
Areo: km²
Supermara alteco: 8 m
Horzono: UTC + 8 (ankaŭ somere)
Telefonkodo:
Poŝtkodo: 97000
Telefonkodo: +6086
Aŭtokodo: QT- 03°10′24″N 113°02′36″E / 3.17333°N, 113.04333°O / 3.17333; 113.04333 (Bintulu)
Geografio |
Butikoj en Bintulu
Hotelo en Bintulu
Templo en Bintulu
Bintulu situas laŭ laŭ la marbordo en proksimeco de buŝo de rivero. Miri troviĝas 200, Sibu 216, Kuching 610, Kuala-Lumpuro 1262 km [1].
Historio |
Dum la 16-a jarcento Bintulu estis nomita "Rivero de Burulu" fare de portugalaj kartografoj. Bintulu estis nur malgranda fiŝkaptista vilaĝo, kiam James Brooke akiris ĝin en 1861. En la sekva jaro fortikaĵo konstruiĝis. Dum 2-a mondmilito pro la japana okupo la aliancanoj bombardis la flughavenon, sed poste la britoj rekonstruis ĝin. La malnova flughaveno estis anstataŭigita per nova flughaveno en 2002. Bintulu restis fiŝkaptista vilaĝo ĝis 1969, kiam naftoj estis malkovritaj ĉe la marbordo. Ekde tiam, Bintulu fariĝis industria centro.
Ekonomio |
Bintulu estas industria urbo kun elektrocentralo. Oni produktas precipe palmoleojn, lignaĵojn, cementojn.
Trafiko |
Bintulu havas trairantan ĉefvojon laŭ la marbordo. La nova flughaveno servas al la enlanda trafiko kaj al Singapuro. La haveno havas grandan trafikon. En la urbego aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Klimato |
Bintulu havas tropikan klimaton kun musono dufoje en la jaro. Spite tion en ĉiuj monatoj ofte pluvas, resume en la jaro 3749 mm. La relativa humideco estas 85%. La jara averaĝa temperaturo estas 27 °C, kiu varias en la jaro averaĝe inter 18-36 °C.
Monumento de Bintulu
Vidindaĵoj |
- nacia parko
- moskeoj
- temploj
- monumento
- strando
kajtofestivalo
Fontoj |
- WikiTrans

Haveno de Bintulu

Haveno de Bintulu