Batu Pahat
| Batu Pahat | |||
|---|---|---|---|
| Administrado | |||
Retpaĝaro | www.mpbp.gov.my [+] | ||
| Demografio | |||
Loĝantaro | 140 000 (2010) [+] | ||
| Geografio | |||
Geografia situo | 1° 51′ N, 102° 56′ O1.85102.93Koordinatoj: 1° 51′ N, 102° 56′ O [+] | ||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||
| |||
Larĝa panoramo en Batu Pahat
Batu Pahat (pli frue Bandar Penggaram) estas universitata urbego en Malajzio, en Duoninsula Malajzio, en subŝtato Ĝohoro, en la samnoma distrikto Batu Pahat. La loknomo signifas: "ĉizita roko" en malaja, tio aludas al historio de 1546, kiam la siamaj soldatoj ĉizis ŝtonojn por ricevi dolĉakvojn.
Flago de Batu Pahat
Emblemo de Batu Pahat
Enhavo
1 Bazaj informoj
2 Geografio
3 Historio
4 Ekonomio
5 Trafiko
6 Klimato
7 Vidindaĵoj
8 Fontoj
Bazaj informoj |
Loĝantaro: 311,862 (urbo, 2010)
Areo: km²
Supermara alteco: m
Horzono: UTC + 8 (ankaŭ somere)
Telefonkodo:
Poŝtkodo: 83000
Telefonkodo: 07-42xxxxx - 07-45xxxxx
Aŭtokodo: J
Geografio |
Batu Pahat situas en sudokcidenta parto de la duoninsulo laŭ rivero. Muar troviĝas 50, Malako 95, Johor Bahru 130, Kuala-Lumpuro 239 km.
Historio |
Municipa administracio en Batu Pahat
Universitata domo en Batu Pahat
Proksime urbeto estis fondita en 1885 kaj pli nova urbeto jam ĉi tie inter 1892-1894. La kvartala konsilantaro formiĝis en 1976, la municipa konsilio en 2001.
Ekonomio |
Batu Pahat estas industria urbo, kiu inkludas tekstilojn, elektronikojn, nutraĵojn, konstrulignojn, porcelanojn kaj plastojn. Ekzistas pluraj industriaj zonoj apud la urbo. La agrikulturo estas alia grava fonto de la enspezo (kaŭĉukoj, kokosoj kaj kakaoj, akvomelonoj, papajoj, bananoj, ananasoj, legomoj.
Trafiko |
Batu Pahat estas ligita per 3 ĉefvojoj [1].
Klimato |
Batu Pahat havas tropikan klimaton.
Vidindaĵoj |
- moskeoj
Fontoj |
- WikiTrans

Moskeo
Moskeo

Hotelo

Riverborda panoramo

Urbopanoramo