Vouvry













































Vouvry

Blazono de Vouvry


Blazono de Vouvry

Kastelo Porte du Scex, komunumo Vouvry


Kastelo Porte du Scex, komunumo Vouvry
Kantono
Valezo
Distrikto
Monthey

Koordinatoj 

46°20′15″N 6°53′26″O  /  46.3375°N, 6.89056°O / 46.3375; 6.89056 (Vouvry)Koordinatoj: 46°20′15″N 6°53′26″O  /  46.3375°N, 6.89056°O / 46.3375; 6.89056 (Vouvry)
Nombro de enloĝantoj
3706
Areo
33,50 km²
Alteco
387 m super marnivelo
Poŝtkodo
1896
Komunumkodo
6159

Mapo de Vouvry


Mapo de Vouvry







v  d  r


Information icon.svg



Vouvry estas komunumo en la distrikto Monthey en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 3706 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Najbaraj komunumoj


  • 3 Trafiko


  • 4 Historio


  • 5 Partneraj komunumoj


  • 6 Notoj kaj referencoj


  • 7 Eksteraj ligiloj





Geografio |


La komunumo Vouvry situas en okcidento de Valezo kaj etendiĝas de la okcidenta bordo de Rodano en la riverdelto ĝis al la Alpoj. Al la komunumo apartenas la vilaĝoj Vouvry kaj Porte du Scex en la riverebenaĵo kaj la montaraj vilaĝoj Miex kaj Taney.[1]


La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 33,50 km², de kiuj 35,9% estas kovritaj de arbaro, 37,5% servas por agrikulturo kaj 5,9% por setlado.
[2]



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Vouvry limas en nordo al Port-Valais, en nordoriento al Chessel (VD), en oriento al Yvorne (VD), en sudoriento al Aigle (VD), en sudsudoriento al Collombey-Muraz, en sudo al Vionnaz, en okcidento al La Chapelle d'Abondance (Savojo, Francio), kaj en nordoriento al Saint-Gingolph.



Trafiko |


Tra Vouvry pasas la kantona ĉefvojo n-ro 21, kiu kondukas de Savojo al Valezo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas 1 kilometron oriente de la komunumo aliflanke de Rodano en Aigle. Pere de la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Saint-Gingolph al Saint-Maurice la komunumo estas konektita al la publika transportreto.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Vouvry datiĝas el la jaro 1018 kiel Vobreium kaj Wovregium. En la jaro 1018 la reĝo Rudolfo la 3-a de Burgonjo koncedis la reĝan teritorion Vouvry al la Abatejo Saint-Maurice, kiu tie instalis subvoktejon. La landa suvereneco apartenis ek de 1032 al la Sankta Romia Imperio kaj poste al la Grafoj de Savojoj. Ĝis 1536, kiam Valezo ĝin konkeris ĝi apartenis al la Voktejo Chillon. Ek de 1536 ĝi apartenis al la Voktdistrikto Monthey kaj dividis ties historian sorton.[3]



Partneraj komunumoj |


Vouvry havas komunuman partnerecon kun la komunumo Bodnegg en Baden-Virtembergo en Germanio.



Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo


  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011


  3. Fonto: David Rey: Vouvry en Historia Leksikono de Svislando (2013-04-18)



Eksteraj ligiloj |


  • Oficiala retejo de la komunumo Vouvry

  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Vouvry – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)











Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg