Estrio

Multi tool use

Mapo de Kebekio indikante Estrion
Estrio (franclingve Estrie) estas administra regiono de Kebekio, en la sudo de la provinco. Ĝi ampleksas 10 209,4 km² kaj en 2006 havis loĝantaron de 298 779. Ĝia plej granda urbo estas Ŝerbruko.
Estrio similas al (kaj fakte prenas sian nomon de) la tradicia regiono Orientaj Kantonoj (Cantons de l'Est, Eastern Townships); tamen tiu lasta inkluzivas la regionajn municipojn de La Haute-Yamaska kaj Brome-Missisquoi, en la administra regiono Montereĝio.
Estrio lokiĝas sud-oriente de Montrealo apud la usona landlimo (ŝtatoj de Vermonto, Nov-Hampŝiro kaj Majno); la grava anglalingva rurala kulturo en Estrio multe konektiĝas kun la kulturo de la nordo de tiuj ŝtatoj, kaj fakte plurajn urbetojn duonigas la kanada-usona landlimo (ekzemple Rock Island (Kebekio)/Derby Line (Vermonto)).
La angla lingvo havas profondajn radikojn en la regiono, pro setlado fare de lojalistoj fuĝintaj la Usonan Revolucion - la nomo Orientaj Kantonoj venas el la bien-lotado per la brita kantona sistemo anstataŭ la franca senjora sistemo. Tamen, anglalingvanoj estas minoritato, kvankam pli grava ol en aliaj kebekiaj regionoj, kaj la ĉefa lingvo estas la franca.
Turismo estas gravega industrio en Estrio, pro la belaj kamparaj pejzaĝoj de montetoj kaj lagoj. Pluraj vilaĝoj proponas feriojn en kamparaj domoj. Tri kebekiaj naciaj parkoj troviĝas en Estrio: la parkoj Mont-Mégantic, Mont-Orford kaj Frontenac.
Agrikulturo ankaŭ gravas, aparte la acera siropo.
Subdividoj |
Regionaj municipoj (municipalités régionales de comté, MRC)
- MRC de Coaticook
- MRC du Granit
- MRC du Haut-Saint-François
- MRC du Val-Saint-François
- MRC des Sources
- MRC de Memphrémagog
Sendependa urbo
Gravaj urboj |
- Asbestos
- Coaticook
- Cookshire-Eaton
- Danville
- East Angus
- Lac-Mégantic
- Magog
- North Hatley
- Richmond
- Sherbrooke
- Stanstead
- Valcourt
- Waterville
- Windsor

|
Administraj regionoj de Kebekio
|
01: Malsupra Sankt-Laŭrencio | 02: Saganio–Sankt-Johan-Lagio | 03: Kebek-regiono | 04: Maŭricio 05: Estrio | 06: Montrealo | 07: Otavio | 08: Abitibio-Temiskamingio | 09: Nord-Bordio | 10: Nord-Kebekio 11: Gaspegio–Magdalena Insularo | 12: Ŝodierio-Apalaĉio | 13: Lavalo | 14: Lanodierio | 15: Laŭrentidio 16: Montereĝio | 17: Centro-de-Kebekio
|
6yRz,R2PAR
Popular posts from this blog
Die Liste der Baudenkmäler in Partschins (italienisch Parcines ) enthält die 18 als Baudenkmäler ausgewiesenen Objekte auf dem Gebiet der Gemeinde Partschins in Südtirol. Basis ist das im Internet einsehbare offizielle Verzeichnis der Baudenkmäler in Südtirol. Dabei kann es sich beispielsweise um Sakralbauten, Wohnhäuser, Bauernhöfe und Adelsansitze handeln. Die Reihenfolge in dieser Liste orientiert sich an der Bezeichnung, alternativ ist sie auch nach der Adresse oder dem Datum der Unterschutzstellung sortierbar. Siehe auch : Liste der geschützten Ensembles in Partschins Liste | Foto Bezeichnung Standort Eintragung Beschreibung Metadaten ja Gaudententurm ID: 16382 Gaudententurmstraße 7 46° 41′ 3″ N, 11° 4′ 28″ O 75477601225 0 9. Mai 1950 (MD) Auf das Mittelalter zurückgehender, im 17. Jahrhundert in heutige Form gebrachter Turm mitsamt Nebengebäude Höllhaus ; die links in der Spalte Standort stehenden Koordinaten beziehen sich auf de...
Sámuel Mokry [ŝAmuel mokri], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Mokry Sámuel estis hungara pastro, agronomo, instruisto. Lia frato estis Endre Mokry. Sámuel Mokry [1] naskiĝis la 8-an de majo 1832 en Hungara reĝlando en Monostorszeg (nuntempa Baĉki Monoŝtor en Serbio), li mortis la 10-an de junio 1909 en Budapeŝto, sed li estis entombigita en Orosháza. Enhavo 1 Biografio 2 Elektitaj kontribuoj 3 Memorigiloj 4 Fontoj Biografio | Sámuel Mokry akiris diplomojn en Halle kaj en Georgikon. Inter 1854 kaj 1858 li estis luterana pastro en Orosháza, poste li instruis en mezlernejo en Békéscsaba, eĉ gimnaziestro en 1860. Inter 1860-1864 li estis predikisto en la loka preĝejo, poste li faris agrikulturadon en Gerendás. Li okupiĝis pri selektado de tritikoj, li estis la unua hungara tritikoselektisto kun tutlanda konateco. En 1900 li retiriĝis kaj vivis en Budapeŝto. Li edziĝis en 1858, li vidviĝis en 1894. Elektitaj kontribuoj | Beszélgetések a búza...
Parko Thabor Vido al la oranĝerio de la parko Thabor. Situo Geografia lokigo sur la mapo : Bretonio Geografia lokigo sur la mapo : Francio Plano de la parko Thabor. Geografia situo 48° 6′ 51″ N , 1° 40′ 12″ U 48.11416667 -1.67 Koordinatoj: 48° 6′ 51″ N , 1° 40′ 12″ U Lando(j) Francio Urbo Rennes Urboparto Thabor - Saint Hélier Geografio Alteco 56 m Areo 10 ha Trajtoj Kreo 18 a jarcento Tipo Botanika ĝardeno, angla ĝardeno kaj franca ĝardeno. Specioj Pli ol 3 000 malsamaj specioj. Interreta ligilo Parkoj kaj ĝardenoj de Rennes v • d • r La parko Thabor aŭ Thabor , situanta en Rennes proksime de la urbocentro, estas publika parko organizita sur pli ol dek hektaroj, kies aparteco estas la miksado de francastila ĝardeno, anglastila ĝardeno kaj grava botanika ĝardeno. Ĝia nomo referencas al monto superanta la Maron Kineret (fr: lac de Tibériade) en...