Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento




La Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento estis armitaj fortoj organizitaj aŭtune 1939 ekster la landlimoj de Pollando, surbaze de interaliancaj paktoj subskribitaj de Britio kaj Francio. La Polaj Armitaj Fortoj estis komandataj de Supera Komandanto.




Enhavo






  • 1 Pola Militistaro en Francio


  • 2 Polaj Armitaj Fortoj en Britio


  • 3 Polaj Armitaj Fortoj en Sovetunio


  • 4 Pola Armeo en Proksima Oriento kaj Meza Oriento


  • 5 Pola Armeo en Oriento


  • 6 Vidu ankaŭ


  • 7 Eksteraj ligiloj





Pola Militistaro en Francio |


La unuaj taĉmentoj de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento, tiutempe sub la nomo Pola Armeo en Francio, kreiĝis jam septembre 1939 sur franca teritorio el inter poloj loĝantaj en Francio, Nederlando, Belgio kaj Britio.


Sume la Pola Armeo en Francio nombris en 1940 ĉirkaŭ 85 000 soldatojn.


Post kapitulaco de Francio evakuiĝis ĉirkaŭ 27 000 soldatoj kaj oficiroj al Palestino kaj Britio.



Polaj Armitaj Fortoj en Britio |


En Britio fondiĝis la 1-a Pola Korpuso. Poloj ricevis tie taskon organizi defendon de orienta marbordo de Skotlando.


De julio ĝis oktobro 1940 polaj pilotoj, en la nombro de 2226 aviadilistoj, en tio 243 oficiroj, partoprenis Batalon de Anglio.


Polaj Aer-Fortoj subiĝis operace al Royal Air Force kaj Pola Mararmeo al Royal Navy.


En 1942 generalo Stanisław Maczek iĝis komandanto de formiĝinta 1-a Kirasita Divizio, konsistanta la 1-an Korpuson. Polaj pilotoj ankaŭ partoprenis bombadon de Germanio kaj de germanaj militistaj objektoj en okupataj landoj.


En la jaroj 1943-1945 ĉefa fonto de rekrutiĝo en Okcidenta Eŭropo estis militkaptitoj kaj 89 600 soldatoj de pola nacieco, kiuj sukcesis dizerti de Wehrmacht (el inter 250 087 devige enkorpigitaj).



Polaj Armitaj Fortoj en Sovetunio |


En 1941 fondiĝis Pola Armeo en Sovetunio, kies komandanto generalo Władysław Anders marte 1942 kolektis ĉirkaŭ 7 mil soldatojn. Marte kaj aprile kaj de junio ĝis aŭgusto 1942 interkonsente kun sovetaj regopovoj la armeo evakuiĝis al Irako (sume ĉirkaŭ 78 mil soldatoj kaj ĉirkaŭ 35 mil civiluloj).



Pola Armeo en Proksima Oriento kaj Meza Oriento |


Pola militista unuo batalis ankaŭ en Proksima Oriento. Brigado de Karpataj Pafistoj partoprenis batalojn en Sirio, Palestino kaj en Egiptio. De julio 1941 famiĝis i.a. en defendo de Tobruk.



Pola Armeo en Oriento |


Formita surbaze de ordono de Supera Komandanto brigada generalo Władysław Sikorski de la 12-a de septembro 1942, la Pola Armeo en Oriento aktivis en Irako, Irano kaj Palestino.


En 1943 en Irako fondiĝis la 2-a Pola Korpuso. En la jaroj 1944-1945 unuoj de Polaj Armitaj Fortoj batalis en teritorio de Italio, Francio, Nederlando, Belgio kaj Germanio.


La plej granda kaj plej sanga batalo koncernis Montokasinon.


La 6-an de majo 1945 en Wilhelmshaven generalo Stanisław Maczek kiel komandanto de la 1-a Kirasita Divizio akceptis kapitulacon de gvidantaro de fortikaĵo, la bazon de Kriegsmarine, ŝiparo "Ostfriesland", konsistanta de 10 divizioj de infanterio kaj ok regimentoj de infanterio kaj artilerio.



Vidu ankaŭ |


  • Mutobskuruloj


Eksteraj ligiloj |




  • Polskie Siły Powietrzne w II wojnie światowej Polaj Aer-Fortoj en la dua mondmilito


  • Byli żołnierze Wehrmachtu w PSZ Estintaj soldatoj de Wehrmacht en Polaj Armitaj Fortoj


  • Fundacja Polskich Sił Zbrojnych na Zachodzie Fondaĵo de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg