Mapo pri la situo de Chessel en la Distrikto Aigle
v•d•r
Chessel estas komunumo en la distrikto Aigle en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 363 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.
Enhavo
1Geografio
2Najbaraj komunumoj
3Trafiko
4Historio
5Notoj kaj referencoj
6Eksteraj ligiloj
Geografio |
La komunumo Chessel situas proksimume 5 kilometrojn norde de la Lago Lemano ĉe la orienta bordo de la rivero Rodano. Krom la vilaĝo Chessel al la komunumo apartenas la setlejo Grand Bois en nordoriento de la komunumo. En nordokcidento de la komunumo apud la riverbordo de Rodano situas golfludejo.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,57 km², de kiuj 19,6% estas kovritaj de arbaro, 62,2% servas por agrikulturo kaj 10,9% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj |
La komunumo Chessel limas en nordo al Noville, en oriento al Roche, en sudoriento al Yvorne, en sudokcidento al Vouvry, kaj en nordokcidento al Les Evouettes.
Trafiko |
Tra Chessel pasas la kantona ĉefvojo n-ro 144 de Renaz al Les Evouettes. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9 situas tri kilometrojn sudoriente de la komunumo apud Villeneuve.
Historio |
La unua dokumenta mencio de Chessel datiĝas el la jaro 1364 kiel Chessey. Sub la preĝejo estis trovitaj restaĵoj de romia aŭ frumezepoka setlejo. Dum mezepoko la vilaĝo apartenis al la Subvoktejo Chillon kaj la familioj Pontverre kaj Châtillon tie posedis bienojn. Sub la berna regado de 1475 ĝis la Helveta Revolucio de 1798 en Chessel troviĝis tribunalo de la Voktejo Aigle. Ĝis la malfermo de la ponto en la jaro 1839 pramo trafikis trans Rodano.[3]
Notoj kaj referencoj |
↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
↑ Fonto: Jean-Jacques Bouquet: Chessel en Historia Leksikono de Svislando (2005-02-22)
Eksteraj ligiloj |
Oficiala retejo de la komunumo Chessel
Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Chessel – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Die Liste der Baudenkmäler in Partschins (italienisch Parcines ) enthält die 18 als Baudenkmäler ausgewiesenen Objekte auf dem Gebiet der Gemeinde Partschins in Südtirol. Basis ist das im Internet einsehbare offizielle Verzeichnis der Baudenkmäler in Südtirol. Dabei kann es sich beispielsweise um Sakralbauten, Wohnhäuser, Bauernhöfe und Adelsansitze handeln. Die Reihenfolge in dieser Liste orientiert sich an der Bezeichnung, alternativ ist sie auch nach der Adresse oder dem Datum der Unterschutzstellung sortierbar. Siehe auch : Liste der geschützten Ensembles in Partschins Liste | Foto Bezeichnung Standort Eintragung Beschreibung Metadaten ja Gaudententurm ID: 16382 Gaudententurmstraße 7 46° 41′ 3″ N, 11° 4′ 28″ O 75477601225 0 9. Mai 1950 (MD) Auf das Mittelalter zurückgehender, im 17. Jahrhundert in heutige Form gebrachter Turm mitsamt Nebengebäude Höllhaus ; die links in der Spalte Standort stehenden Koordinaten beziehen sich auf de...
Sámuel Mokry [ŝAmuel mokri], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Mokry Sámuel estis hungara pastro, agronomo, instruisto. Lia frato estis Endre Mokry. Sámuel Mokry [1] naskiĝis la 8-an de majo 1832 en Hungara reĝlando en Monostorszeg (nuntempa Baĉki Monoŝtor en Serbio), li mortis la 10-an de junio 1909 en Budapeŝto, sed li estis entombigita en Orosháza. Enhavo 1 Biografio 2 Elektitaj kontribuoj 3 Memorigiloj 4 Fontoj Biografio | Sámuel Mokry akiris diplomojn en Halle kaj en Georgikon. Inter 1854 kaj 1858 li estis luterana pastro en Orosháza, poste li instruis en mezlernejo en Békéscsaba, eĉ gimnaziestro en 1860. Inter 1860-1864 li estis predikisto en la loka preĝejo, poste li faris agrikulturadon en Gerendás. Li okupiĝis pri selektado de tritikoj, li estis la unua hungara tritikoselektisto kun tutlanda konateco. En 1900 li retiriĝis kaj vivis en Budapeŝto. Li edziĝis en 1858, li vidviĝis en 1894. Elektitaj kontribuoj | Beszélgetések a búza...
Parko Thabor Vido al la oranĝerio de la parko Thabor. Situo Geografia lokigo sur la mapo : Bretonio Geografia lokigo sur la mapo : Francio Plano de la parko Thabor. Geografia situo 48° 6′ 51″ N , 1° 40′ 12″ U 48.11416667 -1.67 Koordinatoj: 48° 6′ 51″ N , 1° 40′ 12″ U Lando(j) Francio Urbo Rennes Urboparto Thabor - Saint Hélier Geografio Alteco 56 m Areo 10 ha Trajtoj Kreo 18 a jarcento Tipo Botanika ĝardeno, angla ĝardeno kaj franca ĝardeno. Specioj Pli ol 3 000 malsamaj specioj. Interreta ligilo Parkoj kaj ĝardenoj de Rennes v • d • r La parko Thabor aŭ Thabor , situanta en Rennes proksime de la urbocentro, estas publika parko organizita sur pli ol dek hektaroj, kies aparteco estas la miksado de francastila ĝardeno, anglastila ĝardeno kaj grava botanika ĝardeno. Ĝia nomo referencas al monto superanta la Maron Kineret (fr: lac de Tibériade) en...