Kapitolo (Romo)
La Kapitolo (latine Capitolium aŭ Collis Capitolinus, itale Campidoglio) estas unu el la sep montetoj de Romo, sur kiuj estis fondita Romo.
Sur la nuna "Kapitola Placo" en Romo staras rajda statuo de Marko Aŭrelio, kies bildo estas sur la itala 50-cenda monero.
Ĝi nun estas sidejo de la urba administrantaro.
Laŭ la roma kapitolo ankaŭ kelkaj alilandaj registaraj sidejoj alprenis la nomon kapitolo.
La anseroj de la templo de Juno en la Kapitola monteto laŭ Tito Livio savis Romon el la surpriza atako de Gaŭloj ĉirkaŭ la jaro -390 kiam ili estis ĝenitaj dum nokta atako. La historio povus esti klopodo klarigi la originon de la sakra aro de anseroj de Romo.