Leysin













































Leysin

Blazono de Leysin


Blazono de Leysin

Leysin


Leysin
Kantono
Vaŭdo
Distrikto
Aigle

Koordinatoj 

46°20′30″N 7°0′46″O  /  46.34167°N, 7.01278°O / 46.34167; 7.01278 (Leysin)Koordinatoj: 46°20′30″N 7°0′46″O  /  46.34167°N, 7.01278°O / 46.34167; 7.01278 (Leysin)
Nombro de enloĝantoj
3764
Areo
18,53 km²
Alteco
1253 m super marnivelo
Poŝtkodo
1854
Komunumkodo
5407

Mapo de Leysin


Mapo pri la situo de Leysin en la Distrikto Aiglo







v  d  r


Information icon.svg



Leysin estas komunumo en la Distrikto Aigle de Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 3764 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Najbaraj komunumoj


  • 3 Trafiko


  • 4 Historio


  • 5 Esperanto-Movado


  • 6 Notoj kaj referencoj


  • 7 Eksteraj ligiloj





Geografio |


Leysin situas sur alteco de 1253 m s.m. sur suna teraso alte super la valo de la rivero Grande Eau, norda alfluanto de Rodano. Leysin estas konata vintrosportloko. Plej alta punkto de la komunumo estas kun 2331 m s.m. la montopinto de Tour d'Aï, kiu kune kun la aliaj du rimarkindaj kalkorokoj Tour de Mayen (2326 m s.m.) kaj Tour de Famelon (2138 m s.m.) formas impresan panoramon kaj naturan rekonilon de la komunumo. Sude de tiuj montoj troviĝas la montaraj lagetoj Lago de Aï, Lago de Mayen kaj Lago de Segray.[1]


La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 18,53 km², de kiuj 37% estas kovritaj de arbaro, 33% servas por agrikulturo kaj 7% setlado; 23% estas dezertaj.[2]



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Leysin limas en nordoriento kaj oriento al Ormon Dessous, en sudo al Aigle, en sudokcidento al Yvorne, kaj en nordokcidento al Corbeyrier.



Trafiko |


Leysin situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas per flanka sakvojo, kiu deiras de la kantona ĉefvojo de Aigle al Col des Mosses. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per dentoradofervojo de Aigle al Leysin. Diversaj aertelferoj kaj skiliftoj kondukas de Leysin al la ĉirkaŭaj montoj.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Leysin datiĝas el la jaro 1231 kiel Leissins. Dum mezepoko Leysin apartenis kiel parto de la senjorlando Aigle al la duklando Savojo. En la jaro 1476 la senjorujo Aigle estis konkerita de Berno kaj fariĝis berna voktejo. Post la Helveta Revolucio de 1798 Leysin apartenis al la helveta Kantono Lemano, kiu en la la jaro 1803 estis integrita al la tiam fondita Kantono Vaŭdo. [3]



Esperanto-Movado |


La 31-an de marto 1920 en Leysin forpasis Hector Hodler, kunfondinto de Universala Esperanto-Asocio.



Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo


  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011


  3. Fonto: Jean-Jacques Bouquet: Aigle en Historia Leksikono de Svislando (2008-01-18)



Eksteraj ligiloj |



  • Oficiala retejo de la komunumo Leysin


  • Leysin en la Historia Leksikono de Svislando germane france itale


    Vikifontaro|}}
  • La vikipedia komunejo


  • Kunlaboru en CommonsKomunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Leysin












  • Popular posts from this blog

    Statuo de Libereco

    Tanganjiko

    Liste der Baudenkmäler in Enneberg