Objektivo




Objektivo estas optika aparato, egala al kuniga lenso, por projekcii bildon de objektoj sur ebenon. Ĝi konsistas el lensoj aŭ speguloj. Uzado de kelkaj lensoj estas por malpligrandigi aberaciojn.


Objektivo povas havi ankaŭ diafragmon, obturatoron, sistemon de fokusado.


Objektivoj estas uzataj en fotado, filmado, fotoprintado, mikroskopoj, diversaj mezuriloj ktp.




Enhavo






  • 1 Ĉefaj parametroj de objektivo


  • 2 Specoj de objektivoj


  • 3 Bildaro


  • 4 Vidu ankaŭ





Ĉefaj parametroj de objektivo |




  • Ĉefa fokusa distanco kaj ebleco de ĝia ŝanĝo (objektivo kun varia pligrandigo);

  • Maksimuma relativa truo;

  • Grado de aberacioj;


  • Distingkapablo;

  • Maniero de fiksado al la fotilo - dimensioj de ŝraŭbeco aŭ bajoneta kunigo.



Specoj de objektivoj |


Laŭ konstrukcio:




  • Unulensa objektivo (monoklo)

  • Periskopo

  • Aplanato

  • Trilensa objektivo de Cooke

  • Anastigmato

  • Апохромат

  • Objektivo kun varia pligrandigo


Laŭ angulo de bildo




  • Normala objektivo.


  • Teleobjektivo por fotado de malgrandaj malproksimaj objektoj.


  • Larĝangula objektivo por fotado en limigata spaco.


  • Larĝegangula objektivo - kun andulo de bildo 140° ... 180°, pro grandaj geometriaj distordoj ĝi havas nur specialajn uzadojn.


Laŭ destino:



  • Portreta objektivo - por farado de portretetoj. Ĝi devas fari molan bildon sen geometriaj distordoj. Por ĉi tiu celo ofte estas uzataj teleobjektivoj.

  • Objektivo por fotado de malgrandaj objektoj.

  • Kopia objektivo - por kopiado de desegnaĵoj ktp. Ĝi devas havi minimumajn geometriajn distordojn.



Bildaro |




Vidu ankaŭ |




  • Kategorio Objektivo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Okulario



Popular posts from this blog

Reichsarbeitsdienst

Tanganjiko

Norda sulo