Aigle VD









Disambig.svg
- La mallongigo VD en Aigle VD staras por la svisa Kantono Vaŭdo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Aigle.













































Aigle

Blazono de Aigle


Blazono de Aigle

Preĝejo kaj Kastelo Aigle


Preĝejo kaj Kastelo Aigle
Kantono
Vaŭdo
Distrikto
Aigle

Koordinatoj 

46°19′2″N 6°58′2″O  /  46.31722°N, 6.96722°O / 46.31722; 6.96722 (Aigle VD)Koordinatoj: 46°19′2″N 6°58′2″O  /  46.31722°N, 6.96722°O / 46.31722; 6.96722 (Aigle VD)
Nombro de enloĝantoj
9541
Areo
16,41 km²
Alteco
415 m super marnivelo
Poŝtkodo
1860
Komunumkodo
5401

Mapo de Aigle


Mapo de Aigle







v  d  r


Information icon.svg



Aigle estas historia urbo, komunumo kaj ĉefloko de la Distrikto Aigle en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 9541 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Najbaraj komunumoj


  • 3 Trafiko


  • 4 Historio


  • 5 Vidu ankaŭ


  • 6 Notoj kaj referencoj


  • 7 Eksteraj ligiloj


  • 8 Bildoj





Geografio |


La komunumo Aigle situas ĉe la orienta bordo de la rivero Rodano en la flotebenaĵo sudoriente de la Lago Lemano. La komunumo konsistas el la urbo Aigle kaj la vilaĝoj Le Cloître, Vers Pousaz kaj Fontanney.[1]


La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 16,41 km², de kiuj 36,3% estas kovritaj de arbaro, 34,3% servas por agrikulturo kaj 25,5% por setlado.
[2]



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Aigle limas en nordnordokcidento al Yvorne, en nordnordoriento al Leysin, en nordoriento al Ormont-Dessous, en sudoriento al Ollon, en okcidento al Collombey-Muraz (VS), kaj en nordokcidento al Vouvry (VS).



Trafiko |


En Aigle kruciĝas la kantonaj ĉefvojoj n-ro 9 kaj 11, kaj pasas la svisa aŭtovojo A9, al kiu la komunumo disponas pri propra alveturejo. Aigle disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Laŭzano al Brigo. De la stacidomo de Aigle eliras tri etspuraj fervojlinioj, nome al Leysin, al Champéry kaj al Sepey-Diablerets. Krome Aigle disponas pri loka busreto.



Historio |


La unuaj dokumentaj mencioj de Aigle datiĝas el la jaro 1150 kiel Alium kaj el la jaro 1152 kiel Aleo. El la malfrua bronzepoko en Aigle estis trovitaj restaĵoj de ceramikaĵoj kaj el la romia epoko vilao kaj restaĵoj de akvokondukilo. En la jaro 1231 Aigle ricevis merkatorajtojn kaj en la 1314 per liberecletero de la princo Amadeo la 5-a de Savojo la urborajton.[3]



Vidu ankaŭ |


  • Aliaj signifoj de Aigle


Notoj kaj referencoj |




  1. Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo


  2. Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011


  3. Fonto: Jean-Jacques Bouquet: Aigle en Historia Leksikono de Svislando (2010-02-17)



Eksteraj ligiloj |


  • Oficiala retejo de la komunumo Aigle

  •  Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Aigle – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)


Bildoj |








Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg