Silikato





  • En Kemio, la specoj de silikato estas ligoj inter silicio kaj oksigeno (SixOy) kun unu aŭ pluraj metaloj kaj eventuale ankoraŭ hidroksida jono. Al tio apartenas ankaŭ la saloj de silicio.

  • En Mineralogio, la specoj de silikato estas granda grupo da mineraloj, la silikatmineraloj.


La ter-surfaco je pli ol 90 pocentoj konsistas el silikatoj. Plej ofta speco de silikato tie estas feldspato.
Aliaj gravaj mineraloj en la ter-surfaco estas glimo, argilo, amfibolo, pirokseno, grenato, olivino kaj diversaj specoj de kvarco.