Ŝodierio-Apalaĉio
Ŝodierio-Apalaĉio
| |
---|---|
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | Montmagny |
Areo | 15 070 km² |
Loĝantaro | 406 401 (en 2011) |
Loĝdenso | 27,0 loĝantoj/km² |
Ŝodierio-Apalaĉio - france Chaudière-Appalaches - estas administra regiono en la sudoriento de la kanada provinco Kebekio. Ĝi pludividiĝas al naŭ regionaj kantonoj (municipalités régionales de comté) kaj al 136 komunumoj, rezervujoj kaj senkomunumaj teritorioj. Administra sidejo estas la urbo Montmagny.
La regiono kovras areon de 15 070 kvadrataj kilometroj kaj en 2011 havis 406 401 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de 27,0 loĝantoj po km². 99,8 procentaĵoj de la loĝantoj denaske parolas la francan kaj 0,1 procentaĵoj la anglan kiel precipa lingvo.
Oriente la regiono Ŝodierio-Apalaĉio limas je la usona ŝtato Majno, sude je la regiono Estrio, okcidente al la regiono Centro-de-Kebekio, nordokcidente je la regiono Capitale-Nationale (Kebek-regiono) kaj nordoriente je la regiono Malsupra Sankt-Laŭrencio.
Eksteraj ligiloj |
- oficiala retejo de Ŝodierio-Apalaĉio (france kaj angle)
- turisma reta informilo pri Ŝodierio-Apalaĉio (france)
- informoj en retejo de la statistika instituto de Kebekio
Administraj regionoj de Kebekio | |
01: Malsupra Sankt-Laŭrencio | 02: Saganio–Sankt-Johan-Lagio | 03: Kebek-regiono | 04: Maŭricio |