Viola garolo
Viola garolo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Dunomo | ||||||||||||||
Cyanocorax violaceus (Du Bus de Gisignies, 1847) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Konserva statuso: Malplej zorgiga | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Viola garolo (Cyanocorax violaceus) estas specio de birdo de la familio de Korvedoj, kiu enhavas la korvojn, pigojn, garolojn ktp. Tiu specio estas de la genro Cyanocorax kiu karakteras pro kombino de nigro (ĉefe en kapo) kaj bluo (la korpo).
Enhavo
1 Aspekto
2 Distribuado kaj habitato
3 Kutimaro
4 Referencoj
5 Eksteraj ligiloj
Aspekto |
Pli precize tiu specio ne havas tiom da nigro kiel la proksimaj parencoj Jukatana garolo aŭ la Purpurdorsa garolo, sed nur en la beko, kapo, gorĝo kaj supra brusto. Tiu nigraj partoj kontrastas kun la resta blua koloro, kiel ĉe aliaj samgenranoj, sed ĉefe kun la blublankecaj aŭ arĝentbluaj nuko kaj malantaŭa kolo, kiuj estas samkoloraj ne kun la dorso, vosto kaj flugiloj, kiel ĉe la aliaj similaj parencoj, sed plie kun la subaj partoj kiuj estas helgrizaj. Fakte la arĝentblua nuko gradiĝas nuance al lavendoblua dorso, kiu siavice gradiĝas al pli malhelbluaj flugiloj kaj vosto.
Distribuado kaj habitato |
Ĝi troviĝas en granda parto de la norda duono de Sudameriko nome Bolivio, Brazilo, Kolombio, Ekvadoro, Gujano, Peruo kaj Venezuelo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj kaj tre degraditaj eksarbaroj kaj preferinde ĝi troviĝas en arbarbordoj kaj ĉe riveroj aŭ lagoj. Tio estas fakte sudokcidenta kaj nordokcidenta Amazono, el norda Bolivio, tra orientaj Peruo kaj Ekvadoro, Amazona Kolombio kaj la baseno de la rivero Orinoko kaj al norda Venezuelo. La teritorio estas oriente de Andoj escepte norde de Kolombio kaj Venezuelo kaj iome en Gujanoj. En tiu teritorio ĝi estas la ununura garolo.
Kutimaro |
Ili kutime formas arojn de ĉirkaŭ 12 birdoj kaj tiele ili estas bruemaj kaj rimarkindaj. Ili estas oportunemaj ĉiomanĝantoj, kiuj manĝas etajn vertebrulojn, insektojn, ovojn, fruktojn ktp.
Referencoj |
- BirdLife International 2004. Cyanocorax violaceus. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Elŝutita la 25an de julio de 2007.
Eksteraj ligiloj |
Filmetoj de Viola garolo ĉe Interreta Birdokolekto
Foto-Alta Rez; Artikolo kaj resumo arthurgrosset–Sudamerikaj Birdoj Foto no. 2 el 3--(dumfluge)
Foto-Mez Rez; Artikolo photobirder–"Corvidae:Crows and Allies"