Ĥaradrioformaj birdoj


















Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Ĥaradrioformaj birdoj


Amerika avoceto el la Rekurbrostruledoj

Amerika avoceto el la Rekurbrostruledoj


Biologia klasado


















Regno:

Animaloj Animalia

Filumo:

Ĥorduloj Chordata

Klaso:

Birdoj Aves

Subklaso:

Neornitoj Neornithes




Ordo


Charadriiformes
Huxley, 1857

Aliaj Vikimediaj projektoj







Wikispecies-logo.svg

Sistematiko en Vikispecioj








Commons-logo.svg

Komunejo pri Ĥaradrioformaj birdoj









v  d  r


Information icon.svg



Charadriiformes


La ĥaradrioformaj aŭ (Charadriiformes) estas ordo de birdoj. Preskaŭ ĉiuj specioj havas longajn krurojn kaj vivas en humidaj lokoj, ĉe la bordo de akvoj, ĉu maraj ĉu nemaraj, kaj do konsideriĝas akvobirdoj. Ili nestas surtere, ties idoj estas nestoforlasantoj kaj tuj kapablaj sin nutri. Ili nomiĝas ankaŭ vadbirdoj kaj estas diversaj laŭ grando kaj laŭ manĝokutimoj, ĉar mevoj manĝas fiŝojn kaj aliaj tre etajn bestetojn. Ili havas en la ordo 19 familiojn, preskaŭ 90 genrojn kaj pli ol 350 speciojn, kiuj estas disvastigitaj tra ĉiuj kontinentoj:



Familioj – elektitaj genroj |




(Gallinago gallinago)




  • Jakanaedoj (Jacanidae) – jakanao


  • Rostratuledoj (Rostratulidae) – rostratulo


  • Dromadedoj (Dromadidae) – krabpluvio


  • Hematopedoj (Haematopodidae) – hematopo


  • Ibidorinkedoj (Ibidorhynchidae) – struthers-ibidorinko aŭ ibisbekulo


  • Rekurbrostruledoj (Recurvirostridae) – himantopo, rekurbrostrulo aŭ avoceto


  • Burinedoj (Burhinidae) – burino aŭ trielo


  • Glareoledoj (Glareolidae) – kurbirdo aŭ kurulo, glareolo


  • Karadriedoj (Charadriidae) – vanelo, pluvio, karadrio


  • Pluvianeledoj (Pluvianellidae) – sociala pluvianelo aŭ magelanpluvio


  • Skolopedoj (Scolopacidae) – skolopo, galinago, tringo, limozo, kurlo aŭ numenio, kalidro, falaropo


  • Pedionomedoj (Pedionomidae) – pedionomo


  • Tinokoredoj (Thinocoridae) – tinokoro


  • Ĥionedoj (Chionididae) – ĥiono


  • Laredoj (Laridae) – mevo, kitio


  • Ŝternedoj (Sternidae) – ŝterno


  • Rinkopedoj (Rhynchopidae) – tondilbekulo


  • Sterkorariedoj (Stercorariidae) – sterkorario aŭ rabmevo


  • Aŭkedoj (Alcidae) – aŭko, urio, urieto, fraterkulo aŭ marpapago



Subordoj |


La ordo estis iam dividita laŭ tri subordoj:


  • La vadbirdoj propre dirite (aŭ "Charadrii"): tipaj strandobirdoj, multaj el kiuj manĝoplukas en koto aŭ el la surfaco kaj ĉe marbordo kaj ĉe akvofluaj medioj.

  • La mevoj kaj similaj (aŭ "Lari"): tiuj estas ĝenerale grandaj specioj kiuj prenas fiŝojn el maro. Multaj mevoj, rabmevoj kaj ŝternoj sin nutras en strandoj aŭ rabas el aliaj specioj. Kelkaj estas adaptitaj al insula vivo.

  • La aŭkoj (aŭ "Alcae") estas marbordaj specioj kiuj nestas ĉe klifoj kaj flugas super surfaco por kapti fiŝojn.




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg