Vagono
Vagono estas fervoja veturilo, kiu veturadas sur trako, kutime en konsisto de trajno.
Laŭ Francisko Azorín vagono estas Surrela veturilo por pasaĝeroj aŭ varoj.[1] Li indikas etimologion el la angla wagen, el wegan (ĉaro). Kaj li aldonas la terminojn vagoneto, por malgranda ŝarĝovagono ofte uzata ĉe konstruado; vagonaro, envagonigi, elvagonigi.[2]
Enhavo
1 Tipoj
2 Konsisto
3 Vidu ankaŭ
4 Notoj
Tipoj |
Vagonoj estadas de ĉi tiuj tipoj:
Lokomotivo;
Vagonoj por malpezaj fervojoj:
Trama vagono;
Metroa vagono;
Pasaĝeraj vagonoj (por normalaj fervojoj):
Apudurba vagono,
Longdistanca vagono;
Ŝarĝaj vagonoj:
Normala ŝarĝa vagono;
cisternovagono;
Duonvagono;
Platforma vagono;
Vagono por ŝutaĵoj;
Faligpova vagono;
Malvarmiguja vagono;
Vagonoj mezaj inter pasaĝeraj kaj ŝarĝaj (ili estas vere por ŝarĝo, sed kutime veturadas kun pasaĝeraj trajnoj):
Pakaĵvagono;
Poŝta vagono;
Stolipina vagono;
Specialaj vagonoj:
Trakmezurila vagono;
Difektserĉa vagono;- Por konstrui kaj ripari la trakon;
- Por lavi tunelon (kutime en metroo);
Gruo.
Konsisto |
Ĉefaj partoj de vagono estas:
- Korpo;
kupeo;
Juntoj (du, po unu en ĉiu fino) kun bufroj;
Bremso;
Vetura parto, ĉaroj, ĉiu el kiuj ĉefe konsistas el
Framo;
Bolto;
Risortoj;
Lagroj;
Radoj.
Vagono povas ankaŭ havi:
Motoron por veturi;
Stiristejon por stiristo de la trajno.
Motoron kaj stiristejon ĉiam havas lokomotivoj kaj ofte - tramaj vagonoj, metroaj vagonoj, apudurbaj vagonoj.
Sed motoro kaj stiristejo ne ĉiam estas kune en sama vagono. Iam motoro estas en unu vagono kaj stiristejo estas en la alia.
Laŭ kvanto kaj lokiĝado de radoj vagonoj estadas
- 4-radaj, historie unuaj vagonoj estas tiaj, sed nun ili estas malofte uzataj;
- 8-radaj po 4 radoj en 2 ĉaroj, la plej oftaj, ĉiuj tipoj de vagonoj estadas tiaj;
- 12-radaj po 6 radoj en 2 ĉaroj, tiaj ofte estadas lokomotivoj;
- 12-radaj po 4 radoj en 3 ĉaroj, tia vagono fleksadas en loko de meza ĉaro, tiaj estadas tramaj kaj metroaj vagonoj;
- 16-radaj po 8 radoj en 2 ĉaroj, tiaj estadas ŝarĝaj vagonoj por pezaĵoj kaj ankaŭ kanistraj vagonoj;
- kaj ankaŭ malofte diversaj aliaj, ekzemple 10 radaj - 4 radoj en unu ĉaro kaj 6 en la alia.
Vidu ankaŭ |
- Vagono de la armistico
Notoj |
↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 208.
↑ Azorín, samloke.