Arta Universitato Moholy-Nagy




Arta Universitato Moholy-Nagy [moholi-nadj], hungare Moholy-Nagy Művészeti Egyetem (hungara mallongigo MOME) estas malgranda ŝtata universitato en Hungario, en Budapeŝto, kie instruas 125 pedagogoj ĉefe estontajn industriartistojn. Eksterlande ĝi ofte estas konata kiel Universitato pri Metiaj (aŭ Aplikataj) Artoj.




Arta Universitato Moholy-Nagy




Enirejo de Arta Universitato Moholy-Nagy




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Rektoroj [1]


  • 3 Iamaj instruistoj (elekto)


  • 4 Iamaj studentoj (elekto)


  • 5 Fontoj





Historio |


Ĝi estis fondita en 1880 kiel Tutlanda Reĝa Industriarta Lernejo (origine Országos Magyar Királyi Iparművészeti Tanoda) fare de Ágoston Trefort. La unua rektoro estis Gusztáv Kelety, kiu samtempe gvidis ankaŭ Hungaran Reĝan Desegnistan Edukejon. Komence oni okupiĝis pri skulptadoj de lignaĵoj, poste tie lernis ankaŭ la oraĵistoj, ornampentristoj, ornamistoj. Ekde 1888 oni lernis tie jam 5 jarojn, ekde 1924 jam 6 jarojn. Ekde 1896 la lernejo funkciis kune kun la muzeo en la Hungara Muzeo pri Metia Arto. En la studjaro 1911 jam ankaŭ virinoj povis lerni en ĉiuj branĉoj. En 1946 la lernejo iĝis Industriarta Akademio, samtempe la mezlerneja parto kreiĝis sendependa kiel liceo. Oni lernis en la akademio 4 jarojn la oraĵistoj, ceramikistoj, arkitektoj pri internaj spacoj, grafikistoj, teksaĵistoj, medalistoj. Post 2 jaroj la akademio ricevis la rangon altlernejo, en 1971 universitato. Ekde 1954 la ĉefa loko de lernado troviĝas en Zugliget. En 2005 la universitato prenis la nomon pri László Moholy-Nagy.




Aerfoto pri Arta Universitato Moholy-Nagy




La biblioteko



Rektoroj [1] |



  • 1880–1896 Gusztáv Kelety

  • 1896-1910 Kamill Fittler

  • 1910-1915 Elemér Czakó

  • 1915-1917 Róbert Nádler

  • 1917-1926 István Gróh

  • 1919 Gyula Mihalik

  • 1925-1927 Imre Simay

  • 1927-1936 Ferenc Helbing

  • 1936-1944 Ferenc Szablya-Frischauf

  • 1944–1945 Aladár Fáy

  • 1945 Lajos Pál

  • 1945-1946 Dénes Györgyi

  • 1946-1948 Lajos Kozma (arkitekto)

  • 1948-1952 Ernő Schubert

  • 1952-1958 Gyula Kaesz

  • 1958-1964 Gyula Hincz

  • 1964-1973 Frigyes Pogány

  • 1973-1982 Endre Gádor

  • 1982-1991 István Gergely (arkitekto pri internaj spacoj)

  • 1991-1993 Péter Csíkszentmihályi

  • 1993-1999 Imre Schrammel

  • 1999-2006 Judit Droppa

  • 2006-2014 Gábor Kopek

  • 2014- József Fülöp (reĝisoro)



Iamaj instruistoj (elekto) |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de instruistoj en Arta Universitato Moholy-Nagy.



  • Tivadar Abonyi

  • Sándor Bortnyik

  • József Csemegi

  • Béla Götz

  • Ernő Heim

  • Lajos Jánosa

  • Aladár Körösfői-Kriesch

  • Lajos Mátrai

  • Teréz Nagyajtay

  • Gusztáv Oláh

  • Károly Plesnivy

  • Ernő Rubik

  • Judit Schäffer

  • Kálmán Tellyesniczky

  • Ignác Ujváry

  • Nelly Vágó

  • Károly Weichinger

  • Crescencia Zelenák




Iamaj studentoj (elekto) |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de studentoj en Arta Universitato Moholy-Nagy.



  • József Árendás

  • Tivadar Bertalan

  • Géza Biczó

  • Irén Bódy

  • Árpád Csányi

  • Árpád Csekovszky

  • István Eigel

  • Zoltán Fülöp (dekoraciisto)

  • Mária Geszler

  • Ritta Hager

  • Lajos Jánosa

  • Jenő Körmendi-Frim

  • Gitta Mallász

  • Róbert Menczel

  • Károly Plesnivy

  • Rózsa Polgár

  • Iván Pólya

  • Judit Schäffer

  • Gizella Solti

  • György Szegő (arkitekto)

  • László Székely (dekoraciisto)

  • Júlia Vajda (pentristo)




Fontoj |


  • [2]



Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg