Markemblemo






Markemblemo de la Fondaĵo Vikimedio




Infana tago inspirita je la markoemblemo de vikipedio.


Markemblemo estas speciala signo uzita de firmao aŭ institucio, metita sur ion kaj servanta por rekonigi kaj distingigi ĝin. Markemblemo estas originala desegnaĵo, vorto, kombino de literoj, nombro k.a. kiu ebligas distingi la varojn de unu fabriko disde tiuj de la aliaj. Multaj firmaoj uzas kiel markemblemon la nomon skribitan en karakteriza skribotipo.




Enhavo






  • 1 Origino


  • 2 Fasonado


  • 3 Markemblemoj kaj Esperanto


  • 4 Referencoj


  • 5 Vidu ankaŭ





Origino |


La uzo de markemblemo rapide progresas dum industria epoko. Konkurenco kaj tutmonda merkata ekonomio devigis firmaojn esti videblaj. Reklamo estis pli kaj pli uzita. Ĉiu entrepreno bezonis krei sian propran videblan identecon. Por esti rekonita, fabrikistoj markis siajn produktojn per simbolo, signo aŭ emblemo kaj la nomo de sia firmao.



Fasonado |


Bona markemblemo estas atentokapta, facile rekonebla kaj internacie uzebla sen tro da lingvodependeco. Krei markemblemon estas grafik-dezajna laboro.



Markemblemoj kaj Esperanto |



Esperanta eldono de la Vikipedia emblemo

Esperanta eldono de la Vikipedia emblemo


Ekzistas publikaĵo en la nederlanda lingvo kiu donas superrigardon de pli ol 100 belgaj firmaoj kaj asocioj kiuj elektis nomon en Esperanto por sia aktivado.[1]



Referencoj |





  1. (nl) Yves Nevelsteen, 100+merknamen in het Esperanto (100+ markonomoj en Esperanto), 2019, eld. FEL , 62 pp., formatoj A4, A5.




Vidu ankaŭ |




  • Kategorio Markemblemo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Emblemo



Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg