Kalkulo




Kalkulo estas matematika aŭ logika formala sistemo.


Foje oni uzas la vorton kalkulo kiel mallongigo por infinitezima kalkulo.


Jen gravaj kalkuloj:




  • Infinitezima kalkulo - Branĉo de matematiko, kiu entenas la diferencialan kaj integralan kalkulojn, kaj pritraktas la infinitezimojn.


    • Diferenciala kalkulo - Branĉo de matematiko, kiu sin bazas sur la nocioj diferencialo kaj derivaĵo, kaj okupiĝas pri solvado de diferencialaj ekvacioj.


    • Integrala kalkulo - Branĉo de matematiko, kiu okupiĝas pri kalkulado de integraloj kaj malderivaĵoj, kaj pri solvado de diferencialaj ekvacioj.




  • Probablokalkulo - Branĉo de matematiko, kiu okupiĝas pri modeligo de hazardo.

  • Bulea kalkulo

  • Propozicia kalkulo

  • Predikatkalkulo

  • Lambdokalkulo


Laŭ Francisko Azorín Kalkulo estas Operacio per nombroj.[1] Li indikas etimologion el la latina calculus (ŝtoneto). Kaj li aldonas terminon kalkuli, por operacii per nombroj.[2]



Proverbo |


Ekzistas pluraj proverboj pri kalkulo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[3]:









  • Citaĵo

     Bonaj kalkuloj, bonaj kunuloj. 







  • Citaĵo

     For el la manoj -- for el kalkulo. 







  • Citaĵo

     Kiu vivas sen kalkulo, baldaŭ estos almozulo. 



Referencoj |




  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 101.


  2. Azorín, samloke.


  3. Lernu




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg