Regno Irako

















































Reĝlando Irako
Origina nomo

arabe المملكة العراقية al-Mamlakah al-‘Irākijjah'






← Reĝlando Irako sub administrado de Britio

1921 – 1958

Araba Federacio →
Respubliko Irako →


Flag of Iraq (1924–1959).svg



Coat of arms of the Kingdom of Iraq.svg



Geografio

Situo de la reĝlando
Situo de la reĝlando


Ĉefurbo:

Bagdado


Areo:


438 000 km²


Loĝantaro

Kvanto de loĝantoj:


6 000 000



Lingvoj:



araba, aramea, kurda



Religio:



sunaa islamo, ŝijaa islamo, kristanismo, judismo, jezidismo


Ŝtat-strukturo


Ŝtat-strukturo:


Konstitucia monarĥio



Monunuo:



Iraka dinaro
ĝis 1931 Barata rupio






















Antaŭaj ŝtatoj:



Reĝlando Irako sub administrado de Britio
Reĝlando Irako sub administrado de Britio


Postsekvaj ŝtatoj:









Araba Federacio
Araba Federacio
Respubliko Irako
Respubliko Irako


Historio
Reĝo de Irako
1921–1933

Fajsal la 1-a (Irako)
1933–1939

Ghazi la 1-a (Irako)
1939–1958

Fajsal la 2-a (Irako)








v  d  r


Information icon.svg



La Reĝlando Irako (arabe المملكة العراقية al-Mamlakah al-‘Irākijjah) estis ŝtata antaŭaĵo de Iraka Respubliko fondita la 23an de Aŭgusto 1921 sub brita administraciado sekve de la venko super la Otomana Imperio en la Militkampanjo en Mezopotamio de la Unua Mondmilito. Kvankam la Ligo de Nacioj atribuis al Britio mandaton en 1920, la Iraka ribelo de 1920 rezultis en la ruinigo de la origina mandatplano favore de brita administrata duon-sendependa reĝlando, sub hegemonio de la Haŝemidoj, nome aliancanoj de Britio, pere de Angl-Iraka Traktaĵo. La regno Irako ricevis kompletan sendependon en 1932,[1] sekve de la Angl-Iraka Traktaĵo de 1930. La sendependa Iraka Reĝlando sub Haŝemidaj regantoj suferis periodon de tumultoj laŭlonge de sia tuta ekzistado. Establado de Sunaisma religia dominado en Irako estis sekvita de agitado kaj sekvaj masakroj de Asirianoj (Aŭgusto 1933), de Jezidoj (Oktobro 1935) kaj de Ŝijaistoj (1935–1936). En 1936, okazis la unua militista puĉo en la Reĝlando Irako, kiam la kurda generalo Bakr Sidki sukcesis anstataŭigi la funkciantan Ĉefministron pere de sia kunaganto Hikmat Sulejman. Multaj puĉoj sekvis en periodo de politika malstabileco, pinte en 1941.


Dum la Dua Mondmilito, la Iraka reĝimo de la Regento 'Abd al-Ilah estis forigita en 1941 per puĉo fare de oficiroj de la Ora Kvaropo, estritaj de Raŝid Ali. La mallongdaŭra por-Naziisma regado de Irako estis venkita en Majo 1941 fare de aliancanaj fortoj en la Angl-Iraka Milito. Irako estis poste uzata kiel bazo por aliancanaj atakoj kontraŭ la Mandato de Sirio regata de la Reĝimo de Vichy kaj kiel helpo al la Brit-Soveta invado de Irano. Samtempe, la Kurdestro Mustafa Barzani estris en 1943 ribelon kontraŭ la centra registaro en Bagdado. Post la malvenko de la ribelo, Barzani kaj liaj sekvantoj eliris al Sovetunio.


En 1945, dum la finaj stadioj de la Dua Mondmilito, Irako aliĝis al la Unuiĝintaj Nacioj kaj iĝis fonda membro de la Araba Ligo. En 1948, amasaj perfortaj protestoj, konataj kiel Ribelo al-Ŭatbah eksplodis tra Bagdado kiel populara leviĝo kontraŭ la registara traktaĵo kun la Britoj, kaj kun la helpo de la komunisma partio. Pliaj protestoj sekvis en printempo, sed estis interrompitaj en Majo, pro milita juro, kiam Irako eniris en la Arab-Israela Milito de 1948 kun aliaj membroj de la Araba Ligo.


En Februaro 1958, la reĝo Husejn de Jordanio kaj `Abd al-Ilāh proponis unuiĝon de Haŝemidaj monarkioj por kontraŭstari la ĵus formitan Egipti-Sirian unuiĝon. La rezulta Araba Federacio, formita la 14an de Februaro 1958 estis mallongdaŭra. Ĝi finiĝis en 1958, kiam la monarkio estis nuligita de militista puĉo, estrita de Abd al-Karim Kasim, kiu finigis la reĝadon de Fajsal la 2-a, nome lasta reĝo de Irako.



Notoj |





  1. Hunt, C. 2005




Eksteraj ligiloj |


  • Constitution of the Kingdom of Iraq



Popular posts from this blog

Wolfgang Unzicker

Unua mondmilito

Schloss Hohenburg (Lenggries)