George W. Bush






  • George W. Bush en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio George W. Bush en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • George W. Bush en la Vikicitaro (Kolekto de citaĵoj)





































































George Walker Bush

George W. Bush




43-a Prezidento de Usono


En funkcio:
20-a de januaro 2001 – 20-a de januaro 2009
Vicprezidento

Dick Cheney
Antaŭulo

Bill Clinton
Sekvanto

Barack Obama



47-a guberniestro de Teksaso


En funkcio:
22-a de januaro 1995 – 14-a de decembro 2000
Vicestro

Bob Bullock
(1995–1999)
Rick Perry
(1999–2000)
Antaŭulo

Ann Richards
Sekvanto

Rick Perry

Naskiĝo

6-a de julio 1946
en Usono New Haven, Konektikuto, Usono
Politika partio

Respublikanoj
Edz(in)o
Laura Bush
Sidejo

Crawford, Teksaso
Alma mater

Yale University
Harvard Business School
Okupo
komercisto (naftindustrio)
Religio

Evangelia eklezio metodistika
Subskribo

George W. Bush, subskribo







v  d  r


Information icon.svg



George Walker BUSH [Prononcu: ĝorĝ ŭakr buŝ] (naskiĝis la 6-an de julio 1946 en New Haven, Konektikuto) estis la 43-a Prezidento de Usono.


Li estas filo de George H. W. Bush. Lia frato, John Ellis "Jeb" Bush, elektiĝis guberniestro de Florido. Lia edzino estas Laura Welch, kaj la paro havas du ĝemel-filinojn, Barbara kaj Jenna.


Dum lia prezidenteco (2001 – 2009) okazis:



  • 2001 – En frua prezidanteco, Bush subtenas kaj efektivigas malpliigon de enspez-impostoj, kaj rabaton de jam-pagitaj impostoj al pagintoj.

  • 2001 – Terorisma atako kontraŭ la Ĝemelturoj kaj Pentagono, la 11-an de septembro

  • 2001 – Invado en Afganion kontraŭ Al Qaeda kaj la taliboj

  • 2002 – Bush subskribas (tiel do efektivigante) la akton "Neniu Infano Postlasata" (angle No Child Left Behind), kiu celis draste plibonigi la edukon por malriĉaj lernantoj.

  • 2002 – Kontadaj skandaloj en Enron kaj aliaj gravaj firmaoj

  • 2002 – Bush proponas "preventan" atakon kontraŭ la reĝimo de Saddam Hussein en Irako

  • 2003 – Bush efektivigas militon en Irako, kiel gvidanto de tiel nomata Koalicio de Volantoj konsistanta el Usono, Britio, Kartvelio, Aŭstralio, Koreio, Pollando, Rumanio, Elsalvadoro, Bulgario, Azerbajĝano, Mongolio, Ĉeĥio, Danio, Albanio, Armenio, Makedonio, Bosnio, Estonio, Kazaĥio, Moldava Respubliko, Litovio, Slovakio, Latvio, Italio, Japanio, Norvegio, Singapuro, Nederlando, Portugalio, Ukrainio, Hispanio, Honduro, Nikaragvo, Dominikana Respubliko, Filipinoj, Tajlando, Hungario, Nov-Zelando, Tongo, kaj Islando, laŭ la doktrino de Bush.

  • 2004 – Post sia reelektiĝo Bush nomis sian sekurecan konsilanton Condoleezza Rice ministro pri eksteraj aferoj.

  • 2005 – Malsukcesa provo mortigi Bush-on en Tbilisi, Kartvelio.

  • 2005 – Uragano Katrina trafas la Usonan marbordon ĉe Golfo de Meksiko, kaj Bush agnoskas malsukcesojn en la Federala reago al la krizo.

  • 2008 (14-a de decembro) – Ŝu-ĵetado de Bagdado, Irako. La iraka ĵurnalisto Muntazer al Zaidi esprimas sian abomenon per ĵetado de ambaŭ ŝuoj kontraŭ la usona ŝtat-prezidento dum gazetara konferenco de ties lasta vizito al Irako.


Bush estis membro de la sekreta Yale universitata grupo Kranio kaj tibio (Skull and Bones).


Li reelektiĝis en 2004 kontraŭ John Kerry, akirinte 59 459 765 voĉdonojn, ĉirkaŭ 3,7 milionojn pli ol Kerry.


Eksteraj ligiloj




  • George W. Bush en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio George W. Bush en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
















Antaŭe: 43-a Prezidento de Usono
Poste: Flago-de-Usono.svg
Bill Clinton 2001-2009 Barack Obama














Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg