Historia centro de Kutná Hora kun preĝejo de sankta Barbora kaj kun templo de Ĉielenpreno de Maria Virgulino en Sedlec
Tipo de heredaĵo
kultura heredaĵo
Jaro
1995 (#19)
Numero
732
Regiono
Eŭropo
Kriterioj
ii, iv
Katastraj teritorioj
7
Partoj de urbo
12
Bazaj sidejunuoj
47
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Kutná Hora
Retpaĝo: www.kutnahora.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Kutná Hora ( aŭskultu) estas urbo kaj eksa minejurbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Mezbohemia regiono, 65 km oriente de la ĉefurbo Prago, surborde de la rivereto Vrchlice. En 2018 ĝi havis 20 536 loĝantojn.
Unike konservita historia urbocentro de Kutná Hora estas konsiderata kiel arkitektura juvelo de tuteŭropa signifo. En 1995 ĝi estis enskribita en Liston de monda kulturheredaĵo de UNESKO.
Enhavo
1Historio
2Vidindaĵoj
3Kulturaj aranĝoj
4Famaj personoj
Historio |
Historio de la urbo estas ligita kun minado de riĉaj trovejoj de arĝento. Laŭ mito la arĝento trovis en teritorio de hodiaŭa urbo monaĥo de cisterciana monaĥejo (hodiaŭ ĝi staras en antaŭurbo, fondita en la jaro 1142), kiu dormante sonĝis, ke li promenas en la ĉirkaŭaĵo de la monaĥejo kaj la arĝento elkreskas kvazaŭ herbo el la tero kaj kiam li estis vekiĝinta, li vere trovis ĝin apud si. La minado estis en spaco de hodiaŭa urbo komencita en la 13-a jarcento kaj „arĝenta febro“ allogis multe da loĝantoj el vico da lokoj de Eŭropo. Ĉirkaŭ unuopaj minejoj ili fondis vilaĝojn, kiuj kunkreskis en urban tutaĵon. Tial Kutná Hora havas kompare kun laŭplane fonditaj urboj neregulan bazplanon kaj reton de stratoj, laŭ kiuj estas videble, ke ili devenas el kelke da devenaj vilaĝoj. En la jaro 1300 reĝo Venceslao la 2-a eldonas novan superan leĝaron Ius Regale Montanorum, kiu regulis regulojn de la mineja entreprenado kaj samtempe ĝi reformis monsistemon. Ĝisnunaj 17 monerstampejoj disŝutitaj en la tuta lando estis malfondita kaj en Kutná Hora estis fondita nova, la centra monerstampejo de Reĝlando ĉeĥa. Estis komencita stampado de nova, pli kvalita arĝenta monero nomata praga groŝo. La urbo fariĝas en mezepoko dank‘ al sia riĉeco la dua plej granda kaj plej grava urbo de la reĝlando. Pluan periodon de ekfloro la urbo travivas dum regado de reĝo Venceslao la 4-a, kiu en Kutná Hora ofte restadis havante ĉi tie pli grandan trankvilon de la ĉeĥa sinjoraro, kiu senĉese batalis kontraŭ li pro divido de potenco. En la jaro 1409 la reĝo eldonis ĉi tie la tn. Dekreton kutnohoran, per kiu li regulis rilatojn en Praga universitato. Kunkreinto de la dekreto estis ankaŭ Magistro Jan Hus. Periodo de nova disvolviĝo estas okazanta dum regado de Vladislao la 2-a Jagello, kiu estis ĉi tie surtronigita en landa koncilio en la jaro 1471 sur la ĉeĥan tronon. En la jaro 1485 ĉi tie kunvenas Kutnohora koncilio traktanta pri repaciĝo inter katolikoj kaj utrakvistoj. Ekde la 16-a jarcento profitig-kapableco de la minejoj en Kutná Hora sinkas kaj kun ĝi falas eĉ gloro de la urbo. En la jaro 1547 oni ĉi tie stampis la pragajn groŝojn lastfoje kaj en la jaro 1726 la monerstampejo estis plene fermita. Ĉefaj trafikvojoj en la 19-a jarcento evitis al Kutná Hora kaj la urbo tial dank‘ al malforta industriigo konserviĝis en malmulte difektita stato. Nuntempe en la urbo agadas filio de fabriko ČKD, filio de aŭtomobilfabriko de marko AVIA. En la jaro 1995 estis la urbo enskribita en Liston de monda kultura kaj natura heredaĵo de UNESCO.
Vidindaĵoj |
Katedralo Sankta Barbara (surloke disponeblas informilo en esperanto)
Katedralo de Sankta Jakobo
Kapelo de Dia korpo
Kastelo nomata Norditala korto
Hrádek (Burgeto) - Ĉeĥa muzeo pri arĝento
Princa domo (artlernejo kaj koncertejo)
Ŝtona domo
Ŝtona akvoputo
Preĝejo de Sankta Johano Nepomuka
Monaĥinejo de ursulaninoj
Tombeja kapelo kun ostejo (surloke disponeblas informilo en esperanto)
Jezuita kolegio
Preĝejo de Dipatrino
Pestokolono
Monaĥejo en Sedlec kun katedralo de Ĉielenpreno de Virgulino Maria
Muzeo pri alkemio.
Kulturaj aranĝoj |
"Kutnohorské stříbření" - Historia urba festeno (semajnfino ĉirkaŭ 21.6.)
Festeno de Sankta Venceslao - bunta kultura programo la lastan sabaton en septembro
Festivalo de klasika muziko - la tutan septembron
Famaj personoj |
En Kutná Hora naskiĝis: Mikuláš Dačický el Heslov (1555 – 1626), Josef Kajetán Tyl (1818 – 1856, en lia naskodomo proksime de placo estas lokigita monumento), Jiří Orten (1919 – 1941), Miroslav Florian (1931 – 1999).
Katedralo de Sankta Jakobo
Preĝejo de Sankta Barbara
Ŝtona domo
Ŝtona akvoputo
Kastelo nomata Norditala korto
Katedralo de Ĉielenpreno de Virgulino Maria en Sedlec
La ĉeĥaj memorigaĵoj en Listo de monda heredaĵo de UNESCO
Český Krumlov • Prago • Telč • Preĝejo de sankta Johano Nepomuka • Kutná Hora • Areo Lednice-Valtice (Hlohovec, Lednice, Fiŝlagoj en Lednice, Valtice) • Ĉefepiskopa kastelo Kroměříž • Holašovice • Litomyšl • Kolono de La plej Sankta Triopo • Vilao Tugendhat • Třebíč (Juda kvartalo en Třebíč, Baziliko de sankta Prokopo)
Wolfgang Unzicker, Bad Liebenzell 1995 Verband Deutschland Deutschland Geboren 26. Juni 1925 Pirmasens Gestorben 20. April 2006 Albufeira Titel Internationaler Meister (1950) Großmeister (1954) Beste Elo‑Zahl 2545 (Juli 1971) Wolfgang Unzicker (* 26. Juni 1925 in Pirmasens; † 20. April 2006 in Albufeira) war ein deutscher Schachmeister. Inhaltsverzeichnis 1 Leben 2 Nationalmannschaft 3 Vereine 4 Familie 5 Publikationen 6 Auszeichnungen 7 Literatur 8 Weblinks 9 Einzelnachweise Leben | Wolfgang Unzicker, 1953 Wolfgang Unzicker war der Sohn des Studienprofessors Eugen Unzicker (1884–1976), der in den 1920er Jahren Schachturniere organisierte und Lehrer am Theresien-Gymnasium in München war, das auch der Sohn bis zum Abitur 1944 besuchte. Von seinem Vater erlernte Unzicker im Sommer 1935 das Schachspiel. Er machte schnell Fortschritte und wurde 1939 zu einer von Willi Schlage geleiteten ...
Unua mondmilito Daŭro: 28-a de julio 1914 - 11-a de novembro 1918 Loko: Mondmilito (Eŭropo, Afriko kaj Proksima Oriento (mallongtempe en Ĉinio kaj Pacifiko) Rezulto: Venko de Interkonsento. La fino de la germana, la rusia kaj la aŭstra-hungara imperioj, ankaŭ la Osmanida imperio. La estiĝo de novaj landoj en la meza kaj la orienta Eŭropo. Casus belli : Murdo de sekvonto de trono Francisko Ferdinando (la 28-an de junio), la sekva aŭstria proklamo de milito al Serbio (la 28-an de julio), la rusa mobilizo kontraŭ Aŭstrio-Hungario (la 29-an de julio). Ankaŭ la naciismo, militismo kaj imperiismo. Flankoj Interkonsento : Cara Rusio Serba reĝlando Francio Brita imperio Itala reĝlando Usono Japanio Centraj potencoj : Germana imperio Aŭstrio-Hungario Osmanida imperio Bulgara imperio Komandantoj Georges Clemenceau Joseph Joffre Ferdinand Foch Robert Nivelle Herbert H. Asquith D. Lloyd George Douglas Haig John Jellicoe Vi...
Schloss Hohenburg Schloss Hohenburg ist ein Gemeindeteil der Gemeinde Lenggries im Isarwinkel. [1] Inhaltsverzeichnis 1 Baugeschichte 2 Bauherr 2.1 Spätere Eigentümer 3 Fotogalerie 4 Einzelnachweise 5 Literatur 6 Weblinks Baugeschichte | Bereits seit dem 11. Jahrhundert gab es bei Lenggries die mächtige Burg Hohenburg, von wo jahrhundertelang die Geschicke des Isarwinkels geleitet wurden. Seit 1566 war diese Burg im Besitz der Augsburger Adelsfamilie und Patrizier Herwarth . Während des Bayerischen Volksaufstandes von 1705 stand die stolze Veste im Zentrum dieser Erhebung, anschließend, im Spanischen Erbfolgekrieg wurde die Burg von österreichischen Soldaten besetzt. Am 21. Juli 1707 ging die Burg, unter bis heute ungeklärten Umständen, in Flammen auf und wurde in der Feuersbrunst zerstört (Genaueres zur Burg im Hauptartikel Hohenburg (Lenggries)). Bauherr | Graf Ferdinand Joseph von Herwarth , der zu dem Zeitpunkt Herr der Burg...