11-a de julio









Kalendaro
Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro

julio 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31




























































julio

lu

ma

me

ĵa

ve

sa

di

1

2

3

4

5

6

7

8

9

10

11

12

13

14

15

16

17

18

19

20

21

22

23

24

25

26

27

28

29

30

31





aranĝo de 2019
tagoj

La 11-a de julio estas la 192-a tago de la jaro (la 193-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 173 tagoj restas.


Je la 11-a de julio okazis, interalie:




Enhavo






  • 1 Eventoj


  • 2 Naskiĝoj


  • 3 Mortoj


  • 4 Specialaj tagoj kaj festoj


  • 5 Tagoj de semajno





Eventoj |




  • 212: Romia imperiestro Karakalo eldonis edikton Constitutio Antoniniana, atribuanta al ĉiuj liberaj loĝantoj de la Romia Imperio rajtojn de la romiaj civitanoj


  • 472: Romia imperiestro Antemio estis kaptita en Antikva baziliko Sankta Petro kaj mortigita


  • 813: Leono la 5-a la Armena ektronis en Bizanca imperio


  • 911: Franka reĝo Karlo la 3-a kaj Rollo, estro de vikingoj, finaranĝis la traktaton de Saint-Clair-sur-Epte


  • 1276: Hadriano la 5-a iĝis papo


  • 1302: Batalo de la oraj spronoj - flandra popola infanterio venkis francan kavalerion


  • 1346: Karolo la 4-a iĝis reĝo de Germanio


  • 1405: Ĉina admiralo Ĉeng He eknavigis direkte al Afriko - fronte de la ŝiparo de pli ol 200 ŝipoj kaj preskaŭ 28 mil maristoj komencis marajn ekspediciojn dum kiuj esploris Sud-Orientan Azion, azian flankon de la Hinda Oceano, Persan Golfon kaj orientan flankon de Afriko


  • 1533: Reĝo de Anglio Henriko la 8-a estis ekskomunikita


  • 1616: Fondinto de Kebeko Samuel de Champlain revenis al Kebekio


  • 1655: Dum la milito inter Respubliko de Ambaŭ Nacioj kaj Rusa carlando la rusa armeo konkeris Minskon


  • 1657: Sveda diluvo kontraŭ Respubliko de Ambaŭ Nacioj: pola-tatara venko en batalo de Magierów (nun en Lviva provinco)


  • 1700: Prusa Akademio de Sciencoj fondiĝis en Berlino


  • 1735: Laŭ matematikaj kalkuloj nanoplanedo Plutono ekmoviĝis interne de la orbito de Neptuno lastfoje antaŭ 1979


  • 1776: Angla velisto kaj esploristo James Cook ekiris la trian vojaĝon


  • 1798: Usona Marinfanteria Korpuso reestablita post ties malfondo post la Usona Milito de Sendependeco


  • 1801: Franca astronomo Jean-Louis Pons malkovris sian unuan kometon - dum sekvaj 27 jaroj pluajn 36, pli ol iu ajn en la historio


  • 1810: Aŭstraliano malkovris Makvoran Insulon


  • 1848: En Londono estis inaŭgurita kapostacio Stacidomo Waterloo


  • 1889: Limpaseja kun Usono urbo Tijuana fondiĝis en Meksiko


  • 1893: Japano Mikimoto Kokichi ekbredis la unuan perlon


  • 1889: Itala firmao Fiat establiĝis en Torino


  • 1901: Itala astronomo Luigi Carnera malkovris asteroidon Romo


  • Unua mondmilito:

    • 1915: Serioze damaĝita de britaj artileriaj ŝipoj germana malpeza krozŝipo SMS Königsberg memsinkiĝis sur rivero en Germana Orient-Afriko



  • 1919: Okhora labortago kaj liberaj dimanĉoj ekvalidis en Nederlando


  • 1921: Ruĝa Armeo sub preteksto de helpo al Damdin Suĥbataro okupis Mongolion


  • 1921: Irlanda partizana milito pri sendependeco finiĝis


  • 1922: Kalifornio: en antaŭurbejo de Los-Anĝeleso ekfunkciis amfiteatro Hollywood Bowl


  • 1927: Tertremo super Granda Rifto mortigis en Palestino kaj Jordanio ĉirkaŭ 500 personojn, 700 vundigis


  • 1931: Majoro de infanterio Piotr Demkowski estis arestita de pola kontraŭspiona agentejo dum transdono de spionaĵoj al helpanto de soveta armea ataŝeo en Varsovio - mortkondamnita kaj ekzekutita


  • Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:


    • 1940: Estro de Bydgoszcz-areo malpermesis al poloj eniron antaŭ la 10-a horo al foirhaloj kaj ĉiusemajnaj bazaroj


    • Berlino: "Das Schwartze Korps" skribis pri eldonita libro Der Tod in Polen (Morto en Pollando) de Edwin Erich Dwinger, kie oni priskribis - ŝajnajn - reprezaliojn de germanoj en Pollando; Budapeŝto: "Wieści Polskie" skribis pri apelo de "Journal de Geneve" por helpi al internigitaj polaj kaj francaj soldatoj en Svislando


    • 1941: En Varsovio konspira revuo "Jutro PN" aperigas artikolon Nasze Ziemie Wschodnie (Niaj Orientaj Limregionoj); en Lvovo estis arestita kaj baldaŭ murdita de ukraina polico Władysław Wisłocki, ĉefgardisto, bibliografo kaj redaktoro de la eldonejo Ossolineum; Soveta registaro transdonis al la pola generalo Władysław Sikorski informon, ke en Sovetunio troviĝas ĉirkaŭ 20 mil internigitaj polaj soldatoj; germanoj komencis en Ponary (nun kvartalo de Vilno) amasajn ekzekutojn de la loĝantaro de Vilno-regiono, ĉefe de poloj kaj judoj

    • Germanaj regopovoj forpelis ekzistantajn en Lvovo ukrainan nacian registaron kaj Ukrainan Nacian Konsilion kaj internigis membrojn de la registaro; germanoj establis geton en Vicebsko; en Britio en ĉiuj taĉmentoj de la Unua Pola Korpuso okazas Libro-Tago kun kolektado por bibliotekoj, antaŭigita per ekspozicioj kaj aliaj aranĝoj


    • 1942: Germana sekura polico pafmortigis en Dmenin (proksime al Radomsko) 11 polojn pro mortigo de germano, fare de nekonataj kaŭzintoj; en Ĝenerala Gubernio aperis anonco pri protekto de rikoltoj, kiu antaŭvidis mortpunon pro jenaj, faritaj inter la 1-a de aŭgusto ĝis la 30-a de novembro 1942, agoj: detruo aŭ ŝtelo de agrikulturaj rikoltaĵoj kaj neliverado de altruditaj kontingentoj koncerne agrikulturajn kaj bredajn produktojn


    • 1943: Sanga dimanĉo en Volinio - kulmino de la kruela genocida Volinia masakro planita sub la devizo: "Morto al poloj" - frumatene Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj de Stepan Bandera kaj Ukraina Ribela Armeo, helpataj de ukrainaj vilaĝanoj, inside atakis 150 polajn vilaĝojn en kvar distriktoj: kovela, goroĥiva, volodimira kaj lucka dum la tago murdante ĉirkaŭ 8 miloj de poloj, kio komenciĝis de la vilaĝo Gurów, atakita ĉirkaŭ la 3-a horo matene, en kiu el 480 loĝantoj saviĝis nur 70 (julie oni organizis ĉirkaŭ 530 atakojn) - entute en Volinio-Orienta Galicio-Lublinio de 1939 ĝis 1947 pereis 130 mil poloj en 4300 lokoj, revenĝe 10-12 mil ukrainoj ); pola poeto Zygmunt Rumel, pledanto de pola-ukraina amikeco, estis disŝirita de ĉevaloj fare de Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj


    • 1944: Generalo Tadeusz Komorowski ordonis al Pola Enlanda Armeo aneksi en la regiono de Bjalistoko, antaŭ eniro de soveta armeo, pli gravajn urbojn, en tio: Bjalistoko, Grodno, Vaŭkavisk, Zambrów kaj Ostrołęka; soldatoj de la Enlanda Armeo en Krakovo atencis kontraŭ ĉefo de SS en ĜG Wilhelm Koppe, kiu estis vundita kaj kelkaj germanaj gardistoj mortigitaj

    • En Turkio troviĝis 546 polaj ekzilitoj




  • 1946: Internacia Federacio de Manpilkado fondiĝis en Kopenhago


  • 1947: Ŝipo "Exodus" transportanta elmigrantajn judojn forlasis Francion


  • 1950: Pakistano aliĝis al Internacia Monunua Fonduso


  • 1960: Benino, Burkino kaj Niĝero sendependiĝis


  • 1962: La unua transatlantika transmisio de satelita televido


  • 1966: La 8-a Futbala Mondpokalo komenciĝis en Anglio


  • 1971: Ŝtatigo de kupro-minejoj en Ĉilio


  • 1972: Kubo membriĝis al la Konsilio de Reciproka Ekonomia Helpo


  • 1972: En Rejkjaviko komenciĝis ŝakludo inter ĝisnuna soveta ŝakmondĉampiono Boris Spasskij kaj usona pretendanto Bobby Fischer - la Mondĉampiono pri ŝako okazis dum kulmino de la malvarma milito, Sovetunio perdis prestiĝon.


  • 1978: Katalunio: 217 personoj pereis kaj 200 vundiĝis dum eksplodo de cisterno-kamiono apud kampadejo en urbo Alcanar


  • 1979: Restaĵoj de usona kosmostacio Skylab falis sur Aŭstralion


  • 1980: Strikoj de Lublin: en Aviada Fabriko de la apudurba Świdnik fondiĝis Strika Komitato


  • 1982: En Madrido dum la Futbala Mondpokalo Italio venkis Okcidentan Germanion


  • 1987: Laŭ UN la loĝantaro de la mondo superis 5.000.000.000, danke al loĝanto de Zagrebo


  • 1991: Plena suna eklipso videbla i.a. sur Havajaj Insuloj


  • 1995: Bosnia Milito: serbaj trupoj okupis Srebrenica - masakro de Srebrenico komenciĝis, oni murdis ĉirkaŭ 8 mil bosnajn virojn.


  • 2001: Flughaveno en Nov-Orleano ricevis la nomon de Louis Armstrong


  • 2002: Maroka armeo aneksis senhoman Petroselan insulon kaŭzante la unuan armitan konflikton kun Hispanio, konsiderata la unua milito komencita en la nova jarmilo


  • 2004: Boris Tadić iĝis prezidento de Serbio


  • 2006: Microsoft finis teknikan apogon por la sistemoj Windows 98 kaj Windows Me


  • 2006: En serio de bombo-eksplodoj en trajnoj kaj fervojaj stacidomoj en la barata Mumbajo 209 personoj pereis kaj pli ol 800 vundiĝis


  • 2010: Plena suna eklipso videbla sur Pacifika Oceano kaj en Sudameriko


  • 2010: En bomba atenco en la ĉefurbo de Ugando Kampalo 74 personoj pereis kaj 70 vundiĝis


  • 2013: Malkovro de la Monumento de Volinia Masakro en Varsovio memore al la viktimoj de kruela genocido de poloj fare de ukrainaj naciistoj, banderanoj kaj vilaĝanoj, armitaj per hakiloj, akraj forkegoj kaj 362 metodoj de torturoj


  • 2014: Konflikto en Orienta Ukrainio: apud urbo Roweńky en Luganska provinco separistoj pripafis per raketoj Grad kolumnon de unuoj de la 24-a Mekanigita Brigado de ukraina armeo - 19 soldatoj pereis, 93 vundiĝis



Naskiĝoj |




  • 154: Bardesano, siria gnostikisto persdevena, filozofo kaj poeto (m. 222)


  • 1274: Roberto Bruso, reĝo de Skotlando elmilitanta sendependecon (de Anglio) (m. 1329)


  • 1561: Luis de Góngora, hispana poeto de la hispana ora epoko (m. 1627)


  • 1603: Kenelm Digby, angla diplomato, sciencisto, alkemiisto kaj astrologo (m. 1665)


  • 1657: Frederiko la 1-a, reĝo de Prusio el dinastio Hohencolernoj (m. 1713)


  • 1662: Maksimiliano la 2-a Emanuelo, princo-elektisto de la Sankta Romia Imperio (m. 1726)


  • 1683: Caspar Neumann, german kemiisto kaj apotekisto poldevena (m. 1737)


  • 1723: Jean-François Marmontel, franca verkisto, historiisto, filozofo kaj literatura kritikisto (m. 1799)


  • 1732: Jérôme Lalande, franca astronomo, verkisto kaj framasono (m. 1807)


  • 1757: Johann Matthäus Bechstein, germana naturalisto, forstisto, ornitologo kaj entomologo (m. 1822)


  • 1767: John Quincy Adams, prezidento de Usono (m. 1848)


  • 1811: Johann Georg von Hahn, aŭstra diplomato kaj filologo, konanto de la albana lingvo kaj kulturo (m. 1869)


  • 1811: William Robert Grove, kimra juĝisto kaj kemiiisto, konstruisto de la unua fuelpilo, inventinto de ampolo (m. 1896)


  • 1819: Antal Reguly, hungara lingvisto, etnografo kaj vojaĝisto, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1858)


  • 1826: Aleksandr Afanasjev, rusa esploristo de folkloro kaj literaturo (m. 1871)


  • 1836: Antônio Carlos Gomes, brazila operkomponisto (m. 1896)


  • 1846: Léon Bloy, franca katolika verkisto konvertita de Jules Barbey d'Aurevilly (m. 1917)


  • 1863: Mór Petri, hungara instruisto, poeto (m. 1945)


  • 1864: Petar Danov, bulgara spirita majstro fondinta skolon de esoterisma kristanismo (m. 1944)


  • 1866: Richard Beer-Hofmann, aŭstra verkisto (m. 1945)


  • 1876: Afonso d'Escragnolle Taunay, brazila verkisto (m. 1958)


  • 1881: Béla Zerkovitz, hungara komponisto (m. 1941)


  • 1886: Boris Grigoriev, rusa pentristo kaj grafikisto,reprezentanto de avangardo (m. 1939)


  • 1888: Karlo Schmitt, germana juristo kaj politika filozofo (m. 1985)


  • 1893: Miklós Fischer, hungara verkisto kaj publicisto (m. 1977)


  • 1897: Gregorio Fuentes, kuba markapitano (m. 2002)


  • 1889: Károly Bartha, hungara etnografo kaj lingvisto, privatprofesoro de la Universitato de Debreceno (m. 1956)


  • 1899: Béla Bíró, hungara arthistoriisto (m. 1982)


  • 1900: Ferenc Borbély, hungara kuracisto (m. 1974)


  • 1906: Herbert Wehner, germana politikisto


  • 1910: Kazimierz Flatau, pola klavicenisto, tradukisto kaj muzika kritikisto, astrologo (m. 2000)


  • 1916: Aleksandr Proĥorov, soveta Nobelpremiita fizikisto, heroo de socialisma laboro, 5-foje premiita de la Ordeno de Lenin (m. 2002)


  • 1920: Yul Brynner, holivuda aktoro rusdevena (m. 1985)


  • 1923: Richard Pipes, usona historiisto kaj sovetologo pol-juddevena, konsilisto de usona prezidento Ronald Reagan


  • 1929: Júlia Sigmond, hungara pupaktorino, esperantistino, redaktorino de revuo Bazaro.


  • 1934: Giorgio Armani, itala tajloro kaj mododezajnisto


  • 1943: Howard Gardner, usona psikologo, aŭtoro de la teorio pri multoblaj inteligentoj


  • 1943: Péter Tömöry, hungara verkisto, ĵurnalisto


  • 1945: Gábor Borsos, rumania hungara pentristo, grafikisto


  • 1966: Cheb Mami, alĝeria kantisto kantanta france kaj arabe


  • 1972: Henrique Capriles Radonski, venezuela politikisto pol-rus-nederlanddevena, gubernatoro de la subŝtato Miranda


  • 1973: Andrew Bird, usona muzikisto, komponisto kaj tekstaŭtoro


  • 1983: Marie Serneholt, sveda kantistino komencinta sian karieron en la muzika grupo A*Teens



Mortoj |




  • 472: Antemio, romia imperiestro, kies kampanjoj kontraŭ vandaloj kaj visigotoj fiaskis (n. 420)


  • 969: Olga de Kievo, regantino de Kieva Regno, katolika kaj ortodoksa sanktulino (n. ĉ.890)


  • 1382: Nikolao de Oresme, franca episkopo, filozofo, matematikisto, tradukisto (n. 1320)


  • 1553: Morico (Saksio), duko kaj princo-elektisto (n. 1521)


  • 1557: Johano la 3-a, 15-a reĝo de Portugalio (n. 1502)


  • 1593: Giuseppe Arcimboldo, itala manierisma pentristo (n. 1527)


  • 1751: Auguste Dorothea von Braunschweig-Wolfenbüttel, germana dukino (n. 1666)


  • 1817: William Gregor, angla pastro kaj mineralogo, malkovrinto de titano (n. 1761)


  • 1856: Josef Kajetán Tyl, ĉeĥa verkisto, aŭtoro de la nacia himno Kie patruj'? (n. 1808)


  • 1889: Gyula Reviczky, hungara poeto kaj verkisto; enenstanta en Hungara Antologio (n. 1855)


  • 1892: Ravachol, franca krimulo kaj anarkiisto, ekzekutita (n. 1859)


  • 1896: Ernst Curtius, germana historiisto kaj arkeologo (n. 1814)


  • 1905: Muhammad Abduh, granda muftio de Egipto, teologo kaj reformisto (n. 1849)


  • 1909: Simon Newcomb, kanada astronomo kaj matematikisto, aŭtoro de astronomiaj tabeloj "Efemeridoj" (n. 1835)


  • 1909: Hans Hoffmann, germana verkisto kaj pedagogo (n. 1848)


  • 1917: Ignác Reiner, hungara juristo, frato de Zsigmond Reiner (m. 1861)


  • 1920: Eugenia de Montijo, la lasta imperiestrino de Francio (n. 1826)


  • 1937: George Gershwin, usona komponisto juddevena, aŭtoro de la opermuziko por Porgi kaj Bes (n. 1898)


  • 1941: Arthur Evans, brita arkeologo esploranta Minoan civilizon (n. 1851)


  • 1943: Zygmunt Rumel, pola poeto, oficiro de Pola Enlanda Armeo, pledanto de pola-ukraina amikeco, murdita (n. 1915)


  • 1948: Béla Katona, hungara ĵurnalisto kaj redaktoro (n. 1991)


  • 1950: Alfréd Erőss, hungara romkatolika episkopo, eklezia verkisto (n. 1909)


  • 1969: Ernő Balogh, rumania hungara geologo kaj grotesploristo (n. 1882)


  • 1969: Guilherme de Almeida, brazila poeto, juristo, ĵurnalisto, kinokritikisto, eseisto kaj tradukisto, pli konata kiel la Princo de la Brazilaj Poetoj (n. 1890)


  • 1972: Józef Zarański, pola diplomato, elmigrinta ĵurnalisto, laboranto de Radio Libera Eŭropo (n. 1903)


  • 1974: Pär Lagerkvist, sveda Nobelpremiita verkisto, membro de Sveda Akademio, esperantigata de Gunnar Gällmo kaj Sten Johansson (n. 1891)


  • 1975: Kurt Pinthus, germana verkisto kaj eldonisto (n. 1886)


  • 1976: León de Greiff, kolombia poeto, membro-korespondanto de la Kolombia akademio de la lingvo (n. 1895)


  • 1977: Sándor Tekeres, hungara popol-kantisto kaj operetkantisto (n. 1921)


  • 1988: János Ady, hungara eldonisto, redaktoro, elmigrinta al Aŭstralio (n. 1917)


  • 1988: Jan Strzelecki, pola sociologo, konsilanto de Solidareco, murdita (n. 1919)


  • 1989: Sylwester Zych, pola pastro, kapelano de Konfederacio de Sendependa Pollando, persekutata de komunistoj kaj samjare murdita post la pastroj Stefan Niedzielak kaj Stanisław Suchowolec (n. 1950)


  • 1989: Laurence Olivier, britia aktoro, scenaristo kaj reĝisoro, kunrolanta kun sia edzino Vivien Leigh (n. 1907)


  • 1992: Vilmos Szejke, rumania hungara pentristo (n. 1942)


  • 1997: Gusztáv Herédi, rumania hungara verkisto, redaktoro (n. 1925)


  • 2003: Zahra Kazemi, irana-kanada fotistino, forkaptita, torturita kaj murdita (n. 1949)


  • 2009: Ji Xianlin, ĉina historiisto, paleografo kaj verkisto (n. 1911)


  • 2011: Tom Gehrels, nederlanda astronomo partopreninta la projekton Spacobservo (n. 1925)


  • 2011: Erzsébet Kántor, rumania hungara tradukistino el la rumana, edzino de Lajos Kántor (n. 1938)


  • 2014: Tommy Ramone, hungara-usona drumisto kaj produktoro, membro de punka muzikgrupo The Ramones (n. 1949)


  • 2015: Satoru Iwata, japana entreprenisto, prezidanto de Nintendo (n. 1959)



Specialaj tagoj kaj festoj |




  • Kiribato: Tago de Gospelo


  • Nacia tago en Flandrio


  • Nacia tago en Mongolio, mongola festivalo Naadam, tago de la sendependeco (1921); plia tago estas la 26-a de novembro.


  • Benino: Tago de sendependiĝo (1960)


  • Romkatolika Kalendaro: liturgia rememoro pri


    • Sankta Benedikto, katolika abato, patrono de Eŭropo


    • Olga de Kievo, granda princino skandinavdevena


    • Pio la 1-a, papo



  • Monda Tago de Loĝantaro - en la datreveno de t.n. Tago de Kvin Miliardoj


  • Pollando: Nacia Memor-Tago pri Viktimoj de Genocido farita de ukrainaj naciistoj kontraŭ civitanoj de Dua Pola Respubliko - voĉdonita de Pola Sejmo la 22-an de julio 2016



Tagoj de semajno |


La 11-a de julio estas (laŭ gregoria kalendaro):




  • Dimanĉo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;


  • Lundo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;


  • Mardo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;


  • Merkredo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;


  • Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;


  • Vendredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;


  • Sabato en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099.




  • 11-a de julio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio 11-a de julio en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)









Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg