Ligo de Arabaj Ŝtatoj






Mapo de Ligo de Arabaj Ŝtatoj




Landoj konsiderataj kiel arabaj.




Sidejo de la Araba Ligo, Kajro.




Logoo de la Arabliga Pintokunveno de 2013.




Disiĝo de la araba lingvo.


La Araba Ligo, aŭ Ligo de Arabaj Ŝtatoj (arabe الجامعة العربية‎, al-Ĝāmiʻa al-ʻArabijja) estas politika ligo de arabaj ŝtatoj en Nordafriko, la Korno de Afriko kaj Sudokcidenta Azio. Ĝia oficiala celo estas "proksimigi la rilatojn de la membroŝtatoj kaj kunordigi kunlaboradon inter ili, defendi ilian sendependecon kaj memregadon, kaj pristudi el ĝenerala vidpunkto la aferojn kaj interesojn de arabaj landoj".[1]


Ĝi oficiale fondiĝis la 22-an de marto 1945 en Kairo, per la Pakto por la Araba Ligo. Ĝiaj tiamaj ses membroj estis Egiptio, Irako, Transjordanio (kiu iĝis Jordanio en 1946), Libano, Sauda Arabio kaj Sirio.[2]Jemeno aliĝis kiel membro la 5-an de majo 1945. Nuntempe la oficiala ĉefa sidejo de la Ligo plu estas en Kairo, kvankam dum la periodo ekde 1979 ĝis 1989 ĝi provizore translokiĝis al Tunizo, ĉar Egiptio estis forbarita de la Ligo pro sia sinteno al Israelo.


Hodiaŭ, la asocio konsistas el 22 membrolandoj, kvanakm la partopreno de Sirio estis suspendita ekde Novembro 2011, kiel konsekvenco de la registara subpremado farita dum la Siria enlanda milito.[3]; kvar kromaj landoj havas la rajton de observantoj. La du ĉefaj landoj en la Ligo estas Egiptio, kiu havas la plej multenombran loĝantaron, kaj Sauda Arabio, kiu plej riĉas.


Jam en 1945 la Ligo klopodis malebligi la estigon de la lando Israelo, kaj en 1947 ĝi deklaris militon. Ĝi ricevis oficialan agnoskon de la Unuiĝintaj Nacioj en 1958. En 2002 la Ligo restarigis siajn rilatojn kun Israelo, interŝanĝe de cedo de teritorio.


La du grandaj nuntempaj demandoj de la Ligo estas la rilatoj inter Israelo kaj Palestino kaj la demando de araba unuiĝo: kvankam estas 200 milionoj da araboj, kiuj posedas la plejmulton de la nafto en la mondo, ili estas averaĝe malriĉaj kaj malfortaj, kaj politike disigitaj inter 22 landoj.


Pere de institucioj kiaj ekzemple la Instrua, Kultura kaj Scienca Organizo de la Ligo De Arabaj Ŝtatoj (ALECSO) kaj la Ekonomia kaj Socia Konsilantaro de Araba Ekonomia Unuigo de la Araba Ligo (CAEU), la Araba Ligo faciligas politikajn, ekonomiajn, kulturajn, sciencajn kaj sociajn programojn dizajnitajn por reklami la interesojn de la araba mondo.[4][5] Ĝi funkciis kiel forumo por la membroŝtatoj por kunordigi iliajn strategiajn poziciojn, por konsiliĝi en aferoj de ofta koncerno, por solvi kelkajn arabajn disputojn, kaj por limigi konfliktojn kiel ekzemple ĉe la Libana krizo en 1958. La ligo funkciis kiel platformo por la redaktado kaj konkludo de multaj gravaj dokumentoj antaŭenigantaj ekonomian integriĝon. Unu ekzemplo estas la Komuna Araba Ekonomia Agad-Ĉarto), kiu skizas la principojn por laborpraktikado en la regiono.


Ĉiu membroŝtato havas nur unu voĉdonon en la Ligo-Konsilio, dum decidoj ligas nur por tiuj ŝtatoj kiuj voĉdonis por ili. La celoj de la ligo en 1945 devis fortigi kaj kunordigi la politikajn, kulturajn, ekonomiajn, kaj sociajn programojn de ĝiaj membroj, kaj mediacii disputojn inter ili aŭ inter ili kaj triaj partioj. Krome, la subskribo de interkonsento pri Komuna Defenda and Ekonomia Kunlaborado la 13-an de aprilo 1950 devige enkondukis la subskribintojn al kunordigo de armeaj defend-iniciatoj. En la komenco de la 1970-aj jaroj, la Ekonomia Konsilio de la Ligo de Arabaj Ŝtatoj prezentis proponon krei la Komunajn Arabajn Kamerojn de Komerco trans la eŭropaj ŝtatoj. Tio kondukis, sub la dekreto de la Ligo de Arabaj Ŝtatoj ne. K1175/D52/G, al la decido de la arabaj registaroj por starigi la araban britan komercan ĉambron al kiu estis postulita: "antaŭenigu, apogu kaj faciligu duflankan komercon" inter la araba mondo kaj ĝia plej grava komerca partnero, nome Britio.


La Araba Ligo ankaŭ ludis rolon en formado de lernejaj temaroj, avancante la rolon de virinoj en la arabaj socioj, antaŭenigante infansubtenon, instigante junecajnn kaj sportajn programojn, konservante araban kulturan heredon, kaj kreskigante kulturajn interŝanĝojn inter la membroŝtatoj. Legopovigaj kampanjoj estis lanĉitaj, menslaboroj reproduktiĝis, kaj moderna teknika terminologio estas tradukita por la uzo ene de membroŝtatoj. La ligo instigas al iniciatoj kontraŭ krimo kaj drogmanio, kaj traktas labortemojn - precipe inter la elmigranta araba laboristaro.




Enhavo






  • 1 Membroŝtatoj


    • 1.1 Observantaj landoj




  • 2 Geografio


  • 3 Ekonomio


  • 4 Prezidantoj


  • 5 Referencoj


  • 6 Vidu ankaŭ


  • 7 Eksteraj ligiloj





Membroŝtatoj |



Arab League History.svg


La kvar fondintaj landoj, kiuj estigis la Ligon de Arabaj Ŝtatoj en la jaro 1945, estis Egiptio, Irako, Libano, Sauda Arabio, Sirio kaj Transjordanio (nun Jordanio). Dum la dua duono de la 20-a jarcento la anaro de la Ligo konstante pliiĝis, kaj 16 pliaj ŝtatoj akiris membrecon - krom kvar pliaj landoj, kiuj iĝis observantoj.


La aneco de Egiptio estis suspendita en 1979, post kiam la lando subskribis pactraktaton kun Israelo; tiam ankaŭ la ĉefejo de la Ligo translokiĝis el Kairo al Tunizo. Ok jarojn poste, en 1987, arabaj landoj restarigis siajn diplomatiajn rilatojn kun Egiptio kaj la lando estis reakceptita en la Ligo; en 1989 la ĉefejo retranslokiĝis al Kairo.


En septembro 2006 Venezuelo estis akceptita kiel observanto, kaj Barato en 2007.


Israelo ne estas membro de la Araba Ligo, malgraŭ tio, ke 20% el ĝia loĝantaro estas araba, preskaŭ duono de la judaro devenas de arabaj landoj, kaj la araba estas oficiala lingvo en Israelo. Ankaŭ Ĉado ne estas membro, kvankam la araba estas uzata tie kaj oficiale, kaj en la ĉiutaga vivo de landanoj.



























































































































































































Lando

Aliĝo

Ĉefurbo

Loĝantaro (2008)

GDP (2009
per capita
Oficialaj lingvoj

Flago-de-Alĝerio.svg Alĝerio

16-a de aŭgusto 1962

Alĝero
38 700 000 (2014)[6]
4 588 $

Araba

Flago-de-Barejno.svg Barejno

11-a de septembro 1971

Manamo
791 000
34 662 $

Araba

Flago-de-Egiptio.svg Egiptio

22-a de marto 1945

Kairo
77 420 000
5 896 $

Araba

Flago-de-Ĝibutio.svg Ĝibutio

4-a de septembro 1977

Ĝibuto
864 000
2 396 $

Araba, franca

Flago-de-Irako.svg Irako

22-a de marto 1945

Bagdado
31 234 000
3 655 $

Araba, kurda

Flago-de-Jemeno.svg Jemeno

5-a de majo 1945

Sanao
23 580 000
2 410 $

Araba

Flago-de-Jordanio.svg Jordanio

22-a de marto 1945

Amano
6 316 000
5 661 $

Araba

Flago-de-Kataro.svg Kataro

11-a de septembro 1971

Doho
1 409 000
86 008 $

Araba

Flago-de-la-Komoroj.svg Komoroj

20-a de novembro 1993

Moroni
798 000
1 157 $

Komora, araba, franca

Flago-de-Kuvajto.svg Kuvajto

20-a de julio 1961

Kuvajturbo
3 000 000
38 875 $

Araba

Flago-de-Libano.svg Libano

22-a de marto 1945

Bejruto
4 224 000
13 952 $

Araba

Flago-de-Libio.svg Libio

28-a de marto 1956

Tripolo
6 420 000
9 570 $

Araba

Flago-de-Maroko.svg Maroko

1-a de oktobro 1958

Rabato
31 993 000
4 587 $

Araba

Maŭritanio Maŭritanio

26-a de novembro 1973

Nuakŝoto
3 291 000
2 055 $

Araba

Flago-de-Omano.svg Omano

29-a de septembro 1971

Maskato
2 845 000
24 674 $

Araba

Flago-de-Palestino.svg Palestino

9-a de septembro 1976

Ramalaho
4 136 540
2 900 $

Araba

Flago-de-Sauda Arabio.svg Sauda Arabio

22-a de marto 1945

Rijado
28 686 633
23 814 $

Araba

Flago-de-Sirio.svg Sirio

22-a de marto 1945

Damasko
21 906 000
2 767 $

Araba

Flago-de-Somalio.svg Somalio

14-a de februaro 1974

Mogadiŝo
9 133 000
795 $

Somala, araba

Flago-de-Sudano.svg Sudano

19-a de januaro 1956

Ĥartumo
42 272 000
2 309 $

Araba, angla

Flago-de-Tunizio.svg Tunizio

1-a de oktobro 1958

Tunizo
10 432 500
8 002 $

Araba

Flago-de-UAE.svg Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj

6-a de decembro 1971

Abu-Dabio
6 000 000
38 283 $

Araba


Observantaj landoj |




  • Flago-de-Barato.svg Barato


  • Flago-de-Brazilo.svg Brazilo


  • Flago-de-Eritreo.svg Eritreo


  • Flago-de-Venezuelo.svg Venezuelo



Geografio |




Flago de la Araba Ligo, kies ŝtatoj membroj havas la modernan normigan araban lingvon kiel oficiala lingvo.


La areo de la anaro de la Ligo de Arabaj Ŝtatoj kovras sume ĉirkaŭ 14 milionojn da kvadrataj kilometroj, kaj ampleksiĝas tra du kontinentoj - la sudokcidenta parto de Azio kaj la nordo kaj nordoriento de Afriko.


Granda parto de la teritorio konsistas el grandaj senpluvaj dezertoj - plej elstare, la Saharo. Tamen, la regiono ankaŭ enhavas plurajn tre fekundajn teritoriojn, kiel ekzemple la valo de Nilo, la Atlasa Montaro kaj la tiel nomata Fekunda duonluno, kiu etendiĝas ekde Irako tra Sirio kaj Libano ĝis Palestino. La areo ankaŭ posedas densajn arbarojn, ekzemple en suda Arabio kaj suda Sudano, kaj estas trairata de la plej longa rivero en la mondo: la Nilo.



Ekonomio |


La landoj de la Araba Ligo estas riĉaj, kun enormaj kuŝejoj de nafto kaj de natura gaso en kelkaj membroŝtatoj. Alia industrio kiu ege kreskas kaj rapide estas telekomunikado. Dum malpli ol unu jardeko, lokaj entreprenoj kiaj Orascom kaj Etisalat sukcesis konkurenci internacie.


Ekonomiaj defioj iniciatitaj de la Ligo inter membroŝtatoj estis malpli impresaj ol tiuj plenumitaj de pli malgrandaj arabaj organizoj kiaj la Golfa Koopera Konsilo (GCC).[7] Inter ili estas la Araba Gasdukto, kiu transportos egiptan kaj irakan gason al Jordanio, Sirio, Libano, kaj Turkio. Ĉe 2013, ekzistas grava diferenco en ekonomiaj kondiĉoj inter la disvolvigintaj naftolandoj kiaj Alĝerio, Kataro, Kuvajto kaj la UAE, kaj disvolvigantaj landoj kiaj Komoroj, Ĝibutio, Maŭritanio, Somalio, Sudano kaj Jemeno.




Membroj de organizo de arabaj naftoeksportaj landoj


Tiuj landoj ankaŭ havas grandajn fruktodonajn terojn en sudo de Sudano, kutime menciita kiel manĝokerno de la Araba Mondo, kaj krome la mondoregiona malstabileco ne troe tuŝis sian turisman industrion, kiu estas konsiderata la plej rapide kreskanta industrio en la regiono, kun Egipto, UAE, Libano, Tunizio kaj Jordanio hegemonie. Alia grava kreskoplenumo povos esti atingita danke al Araba Liberkomerca Interkonsento GAFTA kompletita en la 1-a de januaro 2008, kio farus 95% el ĉiuj produktoj de arabaj landoj impostolibera je doganoj.



Prezidantoj |




  • Egiptio Abdul Rahman Hassan Azzam (1945 — 1952)


  • Egiptio Abdul Ĥalek Hassouna (1952 — 1972)


  • Egiptio Mahmoud Riad (1972 — 1979)


  • Tunizio Chedli Klibi (1979 — 1990)


  • Libano Assad al-Assad (1990 — 1991)


  • Egiptio Ahmad Esmat Abd al Meguid (1991 — 2001)


  • Egiptio Amr Moussa (2001 — nun)



Referencoj |





  1. Pact of the League of Arab States, March 22, 1945. The Avalon Project. Yale Law School (1998). Alirita 2008-07-09.


  2. Arab League. The Columbia Encyclopedia (2013). Alirita 17-a decembro 2013.


  3. Sly, Liz, "Syria suspended from Arab League", 12 November 2011.


  4. The Arab League Educational, Cultural and Scientific Organization (ALESCO).


  5. Ashish K. Vaidya, Globalization (ABC-CLIO: 2006), p. 525.


  6. http://www.ons.dz/-Demographie-.html


  7. Reuters.com




Vidu ankaŭ |



  • Islamismo

  • Araba imperio

  • Araba mondo

  • Tutarabismo



Eksteraj ligiloj |




  • Ligo de Arabaj Ŝtatoj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Ligo de Arabaj Ŝtatoj en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)





  • Oficiala retpaĝaro de la Araba Ligo (arabe, angle)

  • http://qatarconferences.org/arableaguesummit2013/arabic/

  • arabe Ligo de Arabaj Ŝtatoj (oficiala retejo).


  • Ligo de Arabaj Ŝtatoj ĉe Al-Bab.com.


  • Arab-Turka Konferenco kaj Expo ĉe Bursa.


  • La Araba Ligo ĉe Council on Foreign Relations.


  • Profile: Araba Ligo, BBC News, 9-a de aŭgusto 2011.


  • Araba Ligo ĉe Jewish Virtual Library.


  • Araba Ligo ĉe WorldStatesmen.org.









Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg