Plzeň
| Plzeň | |||
germane: Pilsen | |||
| urbo | |||
Plzeň vidata de Zoologia ĝardeno | |||
| |||
Oficiala nomo: Plzeň | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Regiono Plzeň | ||
| Distrikto | Distrikto Plzeň-urbo | ||
| Administra municipo | Plzeň | ||
| Historia regiono | Bohemio | ||
| Tipo de urbo | Statuta urbo | ||
| Konataj lokoj | 4 - Granda sinagogo - ZOO Plzeň - Monumento al viktimoj de malbono - Historia subterejo en Plzeň | ||
| Muzeoj | Okcidentbohemia muzeo, Bierfareja muzeo | ||
| Riveroj | 4 - Mže - Radbuza - Úhlava - Úslava | ||
| Situo | Plzeň | ||
| - koordinatoj | 49°44′53″N 13°22′27″E / 49.74806°N, 13.37417°O / 49.74806; 13.37417 (Plzeň) | ||
| Plej alta punkto | |||
| - alteco | 452 m s. m. | ||
| Plej malalta punkto | |||
| - alteco | 293 m s. m. | ||
| Areo | 137,65 km² (13 765 ha) | ||
| Loĝantaro | 170 936 (1.1.2018) | ||
| Denseco | 1 241,82 loĝ./km² | ||
| Unua skribmencio | 976 Starý Plzenec | ||
| - fondo | 1290 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 301 00 | ||
NUTS 3 | CZ032 | ||
NUTS 4 | CZ0323 | ||
NUTS 5 | CZ0323 554791 | ||
| Katastraj teritorioj | 23 | ||
| Partoj de urbo | 10 | ||
| Lokaj partoj | 31 | ||
| Bazaj sidejunuoj | 104 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio | |||
Retpaĝo: www.plzen.eu | |||
Plzeň (germane Pilsen, internacie Pilzeno - vidu Rimarkojn) (
aŭskultu) estas regiona kaj distrikta urbo de memstara distrikto Plzeň-urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas en okcidenta Bohemio super kunfluiĝo de riveroj Mže, Radbuza, Úhlava kaj Úslava. La urbo kun ĉirkaŭ 170 000 loĝantoj estas mondfama pro sia biero (Prazdroj [= pra-fonto], Gambrinus) kaj pro la maŝinfabriko Škoda. En la kvartalo Bory troviĝas ŝtata malliberejo por pezaj krimuloj. En 2015 Plzeň kune kun la belgia urbo Mons estas la du Eŭropaj Kulturaj Ĉefurboj.
Enhavo
1 Historio
2 Vidindaĵoj
3 Transporto
4 Ĝemelurboj
5 Famaj personoj
6 Vidu ankaŭ
7 Esperanto en la urbo
8 Rimarkoj
Historio |
La urbo estis fondita en 1290. En 1468 estis en Plzeň eldonita la unua ĉeĥlingva presita libro "Trajánská kronika". La ĉefa historia memorindaĵo estas la arkidekana gotika katedralo de Sankta Bartolomeo el la 14-a jarcento, kies turoj estas la plej altaj kirkaj turoj de Ĉeĥio (102 metroj).
En 1599 kaj 1600 Pilseno estis rezidejo de la bohemia reĝo Rudolfo la 2-a.
La blazono de Pilseno enhavas kristanan krucon kun la latina devizo "In hoc signo vinces" (= "en tiu signo vi venkos"). Tiu devizo laŭlegende aperis al la romia imperiestro Konstanteno.
Vidindaĵoj |
La historia urbokerno estas proklamita kiel urba monumentrezervejo. Sur teritorio de la urbo kroma troviĝaj kelkaj aliaj vilaĝaj monumentrezervejoj kaj urbaj kaj vilaĝaj monumentzonoj.
- Gotika katedralo de sankta Bartolomeo (el 1292) kun 102 m alta turo, la plej alta en Ĉeĥio (alireblas ankaŭ belvidejo en alto de 62 m, al kiu kondukas 301 ŝtupoj)
- eksa franciskana monaĥejo kun preĝejo de Ĉielenpreno de Virgulino Maria
- renesanca urbodomo el 16-a jarcento, ornamita de sgrafitoj
- baroka dominikanina monaĥejo kun preĝejo de Sankta Anna el 1711-1714, rekonstruita en 1805-1807 je lernejo, nuntempe Ŝtata scienca biblioteko
- Teatro de Josef Kajetán Tyl
- Granda sinagogo kaj malgranda sinagogo
- Historia subterejo
- Okcidentbohemia muzeo
- Bierfareja muzeo
- Monumento al viktimoj de malbono kaj uniketosa medita ĝardeno en Plzeň-Doudlevce

Katedralo de sankta Bartolomeo
Urbodomo
Domoj sur la ĉefplaco
Granda sinagogo
Teatro de J.K.Tyl
Okcidentbohemia muzeo
Ŝtata biblioteko
Pordego de la bierfarejo Pilsner Urquell
Transporto |
En Plzeň estas vojkruco de kvin fervojaj linioj:
- Linio numero 170 de Zdice al Mariánské Lázně kaj Cheb
- Linio numero 190 de Plzeň en direkto Nepomuk - Strakonice - České Budějovice
- Linio numero 183 en direkto Klatovy - Železná Ruda
- Linio numero 180 en direkto Domažlice - Furth im Wald
- Linio numero 160 en direkto Žatec
Ĝemelurboj |
Birmingham (Alabama) en Usono
Limoges en Francio
Regensburg en Germanio
Gera en Germanio
Takasaki en Japanio
Winterthur en Svislando
Santo André en Brazilo
Izmir en Turkio
Liège en Belgio
Hengelo en Nederlando
Famaj personoj |
En la urbo naskiĝis
Josef Beran, kardinalo
Jiří Trnka, figurartisto kaj reĝisoro de animigitaj filmoj
Miroslav Horníček, aktoro
Miroslav Zikmund, vojaĝisto kaj verkisto
Jiří Suchý, teatristo, poeto kaj muzikisto
Karel Gott, kantisto
Kateřina Kůrková, sportistino-pafistino
Petr Čech, futbalgolejisto
Peter Grünberg, germana fizikisto, Nobelpremiito
Gertrud Fussenegger, germanlingva verkistino
En la urbo studis aŭ agadis
Bedřich Smetana, muzikkomponisto
Emil Škoda, fondinto de la firmao Škoda
František Křižík, inventisto
Josef Skupa, kreinto de popularaj marionetoj Spejbl kaj Hurvínek
Pavel Nedvěd, futbalisto
Vidu ankaŭ |
Discopříběh - filmo, kiu estis filmita en Plzeň
Esperanto en la urbo |
En Plzeň aktivas unu el plej malnovaj E-kluboj en la lando (fondita en 1905).
Rudolf Novák movade aktivis kaj propagandis Esperanton tie en frua 20-a jarcento.
Rimarkoj |
La formo Pilzeno estas uzita en jenaj libroj:
- Encklopedio de Esperanto, Budapest 1935, p. 294, vidu Frua Esperanto-gazetaro
- Kamarýt, Stanislav: Historio de la Esperanto-movado en Ĉeĥoslovakio, Praha 1983 (uzita 29-foje)
- Krause, Erich-Dieter: Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch, Hamburg 1999, p. 576
- Krause, Erich-Dieter: Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto, Hamburg 2007, p. 1050
- Eichholz, Rüdiger: Esperanta Bildvortaro, Ontario 1988, p. 93/40
- Desmet', Petro - Horváth, Jozefo: Bildvortaro, Antverpeno 2012, p. 247/21
- Schicke, Harald: Germanaj biero kaj bierkulturo, Bánská Bystrica 2006, p. 5 kaj 43
- Pilzeno vokas vin! - invitilo al Renkonto Pilzeno 1967
| Statuta urbo Plzeň | |
|---|---|
Plzeň 1: | |
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||