Ibrahim al-Ĝafari
Ibrahim al-Ĝafari (Ibrahim abd al-Karim Hamza al-Aŝaikir al-Jafari, arab إبراهيم لأشيقر الجعفري) estas ŝijaisma iraka politikisto kaj inter la jaroj 2005 kaj 2006 estis ĉefministro de Irako.
Li naskiĝis en Al Hindijah, Kerbala en 1947, kaj studis medicinon en la universitato de Mosulo. Li aliĝis en 1966 al la Islama Daŭa-Partio.
En 1980 li elmigris al Irano, kie li partoprenis la batalon kontraŭ la baaza reĝimo de Sadam Husein, kaj en 1989 al Londono.
Li revenis nur post la usona okupado (2003) en Irakon kaj partoprenis en la iraka transira registra konsilio, kreita de Usono. En 2004 li fariĝis unu el la du vicprezidentoj de la lando.
Post la balotoj de la jaro 2005, la venka ŝijaisma partio apogis lin iĝi ĉefministro de Irako. Tamen, la daŭrigo de la interna milito kaŭzis lian demision nur post unu jaro
Li havas 5 infanojn. Lia familio vivas en Londono.