Ŝraŭbaĵo




Ŝraŭbaĵo (aŭ ŝraŭbhelico, aŭ ŝraŭbkanelo aŭ ŝraŭbrelo) estas tipo de faco de trunko aŭ truo, kiu karakterizas ŝraŭbon kaj ŝraŭbingon.
Ĝi ebligas movi unu detalon laŭlonge rilate al la alia turnante unu rilate al la alia.


Ŝraŭbaĵo estadas ekstera - de ŝraŭbo kaj ena - de ŝraŭbingo.


Ankaŭ ŝraŭbaĵo estadas dekstra kaj maldekstra.


Ŝraŭbeco ekstera ena.png


1 - ekstera ŝraŭbaĵo, 2 - ena ŝraŭbaĵo (dekstra).


Ŝraŭbeco dekstra maldekstra.png


Ŝraŭbo kaj ŝraŭbingo: 1 - dekstra ŝraŭbaĵo, 2 - maldekstra ŝraŭbaĵo.


Ankaŭ ŝraŭbaĵo estadas diversa laŭ sia destino:




  • Kuniga ŝraŭbaĵo por kunmunti aparatojn per ŝraŭboj kaj ŝraŭbingoj;


  • Ira ŝraŭbaĵo por movi partojn de aparato dum funkciado;


  • Ŝraŭbeciganta ŝraŭbeco - estadas plejparte sur ŝraŭboj, destinitaj por esti ŝraŭbitaj en materialo, kiu antaŭe ne havis ŝraŭbaĵon.


Estas diversaj normaroj de ŝraŭbaĵoj:




  • Metreca ŝraŭbaĵo;


  • Coleca ŝraŭbaĵo;


  • Tuba ŝraŭbaĵo.














Popular posts from this blog

Reichsarbeitsdienst

Tanganjiko

Norda sulo