Ĉashundoj (konstelacio)
Ĉashundoj | |
---|---|
Latina nomo | Canes Venatici (genitiva Canum Venaticorum) |
Mallongigo | CVn |
Imagata bildo | |
Observaj datumoj (Epoko 1875.0) | |
Rektascensio | 12h 0m 0s ... 14h 2m 0s |
Deklinacio | 28° 30' 0" ... 53° 0' 0" |
Areo | 465 kvadrataj gradoj |
Rango laŭ la areo | 38 |
Najbaraj konstelacioj | Granda Ursino, Bovisto, Berenica Hararo |
Enhavo | |
Kvanto de steloj de videbla magnitudo < 3 | 1 |
Videbla magnitudo de la plej hela stelo | 2,90 |
Videbleco | |
Latitudoj de almenaŭ parta videbleco | -62° ... 90° |
Latitudoj de plena videbleco | -37° ... 90° |
Tempo de jaro de la plej bona videbleco | Majo |
Historio | |
Unua priskribo | Johannes Hevelius |
Jaro de unua priskribo | 1690 |
Verko, en kiu ĝi estis priskribita | Firmamentum Sobiescianum |
Postaj ŝanĝoj | |
Ĉashundoj estas konstelacio de la tera ĉielo.
Steloj |
Cor Caroli estas la alfa stelo de la konstelacio, en la hundo Asterion. La nomo Cor Caroli referencas al la koro de Karolo la dua de Anglujo, kiu mortis en 1685.
Mitologio |
Laŭ la helena mitologio Demeter kaj Jasion amoris ekstere en senkultivejo dum la geedziĝfesto de Kadmo kaj Harmonio. Sekve Demeter naskis Philomelos-on. Plenkreskula, li inventis plugilon tiratan de du eksvirbovoj. Kompreneble tiu plaĉis al Demeter, kiu estas la diino de agrikulturo. Ŝi petis de Zeŭso, ke Philomelos staru por ĉiam en la ĉielo. Kaj nuntempe li nomiĝas la Bovisto
En la mano li tenas du ĉashundojn per konduk-ŝnuroj.
Antaŭ 1687, la Ĉashundoj estis parto de la konstelacio de la Bovisto. Sed la pola astronomo Hevelius kreis aparte la nomon de tiu konstelacio, kaj nomis Asterion kaj Chara la du hundojn.