Ĉefanĝelo Miĥaelo







«Ĉefangelo Miĥaelo»
13ª jc, Monaĥejo Sankta Katarina






«Miĥaelo» en la Hebrea lingvo





Ĉefanĝelo Miĥaelo faligas Satanon
Altara bildo de Johann Michael Rottmayr, 1697


La ĉefanĝelo Miĥaelo, aŭ en iuj kristanaj konfesioj Sankta Mikaelo (hebree מִיכָאֵל [ˌmixaˈʔel]; greke Αρχάγγελος Μιχαήλ; arabe ميكائيل/ميكا „Mika'il/Mikaal“; traduke: Kiu estas kiel Dio?) estas ĉefanĝelo menciita en Biblio kaj Korano, kiu estas la estro de la ĉielaj armeoj kaj princo de la anĝeloj de ĉiuj tri abrahamaj religioj. Por kristanoj li estas ĉefe la venkinto de satano kaj animopesisto je la tago de la lasta juĝado. Por hebreoj li estas la protektanto de la hebrea popolo.


La Malnova testamento mencias Miĥaelon en la libro de profeto Danielo (10:13,21; 12:1), ekz-e:



En tiu tempo leviĝos Miĥael, la granda protektanto, kiu
defendas la filojn de via popolo ... (Dan. 12:1).



Kaj jen ekzemploj novtestamentaj:



Sed Miĥael, la ĉefanĝelo, kiam en kontraŭstaro al la diablo li
disputis pri la korpo de Moseo, ne kuraĝis lin akuzi insulte, sed
diris: La Sinjoro vin riproĉu (Jud. 9).




7 Kaj fariĝis milito en la ĉielo: Miĥael kaj liaj anĝeloj
ekmilitis kontraŭ la drako; kaj militis la drako kaj ĝiaj
anĝeloj; 8 kaj ne prosperis al ili, kaj ne plu troviĝis ilia loko
en la ĉielo. 9 Kaj ĵetiĝis malsupren la granda drako, la antikva
serpento, nomata Diablo kaj Satano, la trompanto de la tuta
mondo; ĝi ĵetiĝis sur la teron, kaj ĝiaj anĝeloj ĵetiĝis kun ĝi (Apo. 12:7–9).



En la malnova juda nesanktega literaturo, Miĥaelo okupas grandan parton. En la libroj Ĥanoĥo li estas menciita plurfoje kiel "Granda Kapitano", la mizerikordulo kaj tre pacienca.


Oni diras ke la 13-an de oktobro 1884, la papo Leono la 13-a spertis vizion, en kiu li vidis Satanon kaj ties demonojn defiantajn Dion, dirante ke li povus malkonstrui la eklezion se li volus. Tuj poste Leono vidis Sanktan Miĥaelon, kiu ĵetis Satanon kaj lian armeon en la abismon de la infero. Post tiu sperto Leono skribis preĝon, kiu alvokis la protekton de la Ĉefanĝelo Miĥaelo kaj ordonis preĝi ĝin dum la fino de la meso. Tiu ordono estis sekvata ĝis la 2-a Koncilio de Vatikano.



Festotago |



  • la 29-an de septembro

  • la 8-an de novembro kun la aliaj du ĉefanĝeloj Sankta Gabrielo kaj Sankta Rafaelo en la orienta eklezio



Protektanto |


Sankta Miĥaelo estas la protektanto de la germanoj.



Eksteraj ligiloj |




  • Ĉefanĝelo Miĥaelo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Ĉefanĝelo Miĥaelo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




  • Ikonoj de la ĉefanĝelo Miĥaelo

  • Kavalira ordeno de Sankta Mikaelo (Portugalio/Aŭstrio)

  • Guy Stair Sainty: Ordeno de Sankta Mikaelo (Francio)


  • Miĥaelo ĉe Heiligenlexikon.de (germane)


  • Michael de Sanctis ĉe Heiligenlexikon.de (germane)




Popular posts from this blog

Reichsarbeitsdienst

Tanganjiko

Norda sulo