Libera korpuso




Libera korpuso (franc.: corps, „korpo, korporacio“; el la lat.: corpus, „korpo“) nomiĝis ĝis la komenco de la 20-a jarcento militistaj kromtaĉmentoj sendepende de sia nacia deveno. En germanlingvaj landoj oni formis unuafoje en la 18-a jarcento liberajn regimentojn el landanaj volontuloj, malamikaj transfuĝintoj, fuĝintoj el la propraj armeoj kaj krimuloj. La foje ekzote ekipitaj trupoj servis kiel infanterio kaj kavalerio, pli malofte kiel artilerio. Parte nur je rota forto, parte kun pluraj miloj da viroj, ankaŭ ekzistis miksitaj taĉmentoj resp. legioj kunmetitaj el diversaj trupospecoj. la prusa Libera Korpuso von Kleist entenis infanterion, militĉasistojn, dragonojn kaj husarojn. La francaj Volontaires de Saxe unuigis ĉevalrajdajn lancistojn kaj dragonojn.



Vidu ankaŭ |


Freikorps Lichtschlag



Eksteraj ligiloj |




  • Kategorio Libera korpuso en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




  • 1918–1933 Freikorps en LeMO (DHM kaj HdG)

  • Federacia Arĥivo je Freiburg




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg