Makiso (vegetaĵejo)









Disambig.svg
La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigilan paĝon: Makiso




Disvastiĝa areo de makisa plantaro





hamvas levelű szuhar (rózsaszínű), bóbitás levendula és
Cistus monspeliensis (fehér, hátul jobboldalt) Korzika szigetén, Calvi mellett




Karakteriza sicilia pejzaĝo;
Nacia Parko Capo Rama


Makiso [1] estas vasta, densa, seka veprejo, kiun oni trovas sur apudmediteraneaj montaroj (itale macchia, france: maquis, analogio en la usona Kalifornio nomiĝas ĉaparalo ). Kontraste al garigo ĝi ĝenerale vegetas en nekalkaj grundoj.


Ĉar la homa agado ekstermis la originalan vegetaĵon (durlaŭbajn arbarojn) en la apudmediteranea regiono, tie aperis sur la nekultivitaj grundoj 5–8 m altaj, foje pikaj, ĉiamverdaj arbedaroj.


Ĉar la erozio detruis grandan parton de la fekunda grundo, en la maldikiĝinta fekunda grundo aperis, povi vivteni sin malgrandaj arboj, arbedoj, arbustoj. Plimulto de la plantoj estas restinta specio el la subarbaraĵo, alia parto estas invada planto. Tiel la specikonsisto de la biotopo estas tre varia. La „tipa” makiso konsistas el la sekvaj specioj:




  • karobarbo (Ceratonia siliqua),


  • kristodorno (Paliurus spina-christi),


  • pika rusko (Ruscus aculeatus),


  • mirto (Myrtus sp.),


  • korkokverko (Quercus suber),


  • kirmesa kverko (Quercus coccifera),


  • olivarbo (Olea europaea),


  • figo (Ficus carica),


  • aspra smilako (Smilax aspera),


  • oleandro,


  • ilekso,


  • cedroj,


  • cipresacoj,


  • sumako (Rhus spp.).


La unika karakterizo estas la plej forta sur tiuj insuloj, kien oni ne kunportis invadajn plantojn: sur tiuj lokoj la makiso konsistas el nanaj ekzempleroj de relikvospecioj. En Malto ekz. la ĉefaj specioj estas:




  • korkokverko (Quercus suber),


  • pistacio (Pistacia sp.),


  • olivarbo (Olea europaea),


  • figo (Ficus carica),


  • kristodorno (Paliurus spina-christi),


  • suharo ((Cistus sp.),


  • erikacoj : Okcidenta arbuto (Arbutus unedo), vepreja eriko (Erica arborea))


  • babero,


  • mirto (Myrtus sp.).




Enhavo






  • 1 Lokaj nomumoj, tipoj


  • 2 Iberia


  • 3 Genualta


  • 4 Kalifornia


  • 5 Sudafrika makiso


  • 6 Aŭstralia makiso


  • 7 Ŝajn-makiso


  • 8 Invadaj plantoj


  • 9 Referencoj


  • 10 Vidu ankaŭ





Lokaj nomumoj, tipoj |



Iberia |


Sur la Iberia duoninsulo, oni nomumas ĝin tomillares kaj karakterizaj plantoj estas:



  • bonodoraj salviospecioj,


  • lavendoj (Lavandula sp.),

  • timiano



Genualta |




Floranta genualta makiso en Korsiko


En sekaj regionoj, la makiso kreskas ĝis genualto kaj nomiĝas:



  • en la okcidenta Mediteraneo garigo,

  • en la orienta Medoteraneo frigana – elformiĝis sur la Balkano, Grekio pro la daŭra, forta paŝtado.


Oftaj specioj:




  • karmezina kverko (Quercus coccifera)


  • arbuto (Arbutus sp.),


  • lavendo (Lavandula sp.),


  • timiano,


  • cistaco ((Cistus spp.),


  • malfrua narciso (Narcissus serotinus).


Kutimaj specioj en Bulgario:




  • kampa ulmo (Ulmus minor),


  • tonsilfolia piro (Pirus amygdaliformis).



Kalifornia |




Kalifornia makiso aŭ ĉaparala en la botanika ĝardeno de la Kalifornia Universitato


Karekteriza plantaro de la kalifornia makiso:




  • pistacio (Pistacia spp.),


  • jasmeno (Jasminum spp.),


  • mirto (Myrtus spp.),


  • sumako (Rhus spp.),


  • figo (Ficus carica),


  • salvio (Salvia officinalis),


  • lavendo (Lavandula spp.),


  • olivarbo (Olea europaea).



Sudafrika makiso |


Ĝin karakterizas endemaj specioj, ĉefe ombrelformaj arboj. Krom iuj karakterizas:




  • pelargonio (Pelargium spp.),


  • gladiolo (Gladiolus spp.),


  • frezio (Freesia spp.),


  • olivarbo (Olea verrucosa).



Aŭstralia makiso |


Ĝiaj ĉefaj plantoj estas la:




  • eŭkaliptoj (Eucalyptus spp.)


  • herboarboj (Xanthorrhoea spp.),


  • Protea-specioj (sukerarbustoj)



Ŝajn-makiso |


En la modera mediteranea klimato aperas en la makiso eĉ laŭbaj arbospecioj: oni nomumas tiun veprejon ŝajnmakiso. La tipaj aldonaj specioj estas kverkoj:




  • pirenea kverko (Quercus pyrenaica) kaj


  • rondfolia kverko (Quercus rotundifolia).



Invadaj plantoj |


La plej gravaj, en preskaŭ ĉiu makiso aperantaj invadaj plantoj:




  • opuntio aŭ figokakto (Opuntia spp.),


  • agavo (Agave spp.),


  • jukao aŭ palmlilio (Yucca spp.).



Referencoj |





  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002, p. 703




Vidu ankaŭ |






Portala ikono Portalo pri Biologio



  • Arbustetaro

  • Arbustaro

  • Erikejo

  • Floridaj sablopinaroj

  • Orient-mediteraneaj koniferaj-sklerofilaj-foliarbaj arbaroj




Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg