Korano

























Parto de serio

Islamo
Mosque02.svg
Historio de islamo



Kredo kaj praktikoj

Unueco de Dio
Konfeso de kredo
Preĝo • Fasto
Pilgrimo • Almozo • Moskeo



Ĉefaj personecoj

Mohamedo
Ali • Abu Bakr
Samtempuloj de Mohamedo
Membroj de hejmo de Mohamedo
Profetoj de islamo



Tekstoj kaj leĝoj

Korano • Sunao • Ŝario
Legislativo
Biografioj de Mohamedo



Branĉoj de islamo

Sunaismo
(Salafismo, Vahabismo) • Ŝijaismo • Sufismo •
Ĥariĝismo (Ibadismo)



Sociopolitikaj aspektoj

Arto • Arkitekturo
Urboj • Kalendaro
Scienco • Filozofio
Religiaj gvidantoj
Virinoj en islamo
Politika islamo • Ĝihado
Liberalisma islamo



Vidu ankaŭ

Vortareto de islamaj nocioj
Listo de islamaj terminoj
Listo de signifaj moskeoj
Listo de artikoloj pri islamo





La unua surao de la Korano.


La Korano (arabe: القرآن Al-Qur'an) estas la sankta libro de Islamo, konsiderata la Vorto de
Dio kaj la kulmino de la Dia revelacio al la homoj. La Korano priskribas la islaman kredon.


Laŭ la islama tradicio, la Korano estis diktita dum 23 jaroj en la 7-a jarcento de la Anĝelo Gabrielo al la profeto Mohamedo. Mohamedo unuafoje aŭdis la voĉon de Gabrielo kiel sonorilon, sed poste li povis aŭdi la vortojn. Li kaj liaj sekvantoj skribis la vortojn sur palmfolioj kaj ŝtonoj. Nur post lia morto la Korano estis inkigita kaj ricevis ĝian finan formon (sub la rego de Utmano, de 644 ĝis 656). Ĝi enhavas
114 ĉapitrojn (nomite surah, t.e. surao), ordigitaj ne laŭ temo sed ĝenerale laŭ longeco, la plej longa metita unua, ktp. Pro la
strukturo de la Korano, ĝi estas facile parkerigita en la araba, tiel ke hodiaŭ milionoj da kredantoj povas deklami la tutan libron parkere.


La profeto Mohamedo ne faris miraklojn, kiel Jesuo Kristo aŭ Moseo, sed laŭ islamo la Korano mem estas la miraklo: nenia homo povus verki ĝin aŭ similan sen la helpo de Dio.


Al kristanoj kaj judoj, la sceno, rolantoj kaj figurantoj de la Korano estas tre konataj: Adamo, Noa, Jozefo, Moseo, Maria kaj eĉ Jesuo; Dio, kiu estas unusola, ĉiopova, ĉioscia, Satano, la princo de mallumo, Tago de Juĝo, anĝeloj, paradizo por la bonaguloj kaj infero (la Fajro) por la aliaj, ktp. Tamen, ili estas malsame interpretitaj. Ekzemple, la Korano vidas la Leĝon de Moseo kiel profunde saĝa, sed en detalo sole por la judoj (parte kiel puno), ne por homaro. Ĝi vidas Jesuon ne kiel Dio enkarnigita, kiel en kristanismo, sed kiel tute homa profeto laŭ la modelo de Noa kaj Moseo.


La Korano havas multajn rakontojn pri profetoj. Laŭ la Korano, profeto estas homo kiu ricevas la vorton de Dio, avertas siajn
samlandanojn, kiuj tiam per ilia surdeco, pereas. Pensu pri Noa, Moseo aŭ Jesuo. La mesaĝo estas klara: aŭskultu al Mohamedo, la fina profeto, aŭ suferu la sekvon!


Laŭ islamo, la Korano ne estas Biblio alterna sed la kulmino de la Biblio mem. Islamanoj honoras la Biblion kiel sankta, sed kredas ke, per surdeco kaj blindeco de koro, la judoj kaj kristanoj difektigis ĝian tekston -- diiginte Jesuon, ekzemple. Homoj emas turni for de Dio, diiginte aliajn -- astron, statuon, kaj eĉ profeton. Kiel la miskompreno pri Moseo necesigis Jesuon, tiel ankaŭ la miskompreno pri Jesuo necesigis la Koranon.


Dum la Biblio instruas precipe per historio, poezio kaj rakonto, la Korano emas instrui per rekta instruo.


Kie judismo estis divastigita de Torao, kie kristanismo estis disvastigita de Evangelioj, tie islamo estis disvastigita de libro, la Korano. Kie en kristanismo la granda
miraklo estas homo -- Jesuo -- tie en islamo, la granda miraklo estas libro -- la Korano.


La juraĵoj en Korano estas bazo de ŝario.


Korano estas ĉefa studobjekto de koranlernejoj (madrasa). Ĉe pakistanaj koranlernejoj, studis kaj organiziĝis afganiaj taliboj.




Enhavo






  • 1 La diversaj teorioj de la historia skribo kaj konstitucio de la Korano


  • 2 Kritiko


  • 3 Referencoj


  • 4 Esperantaj tradukoj


  • 5 Listo de kapvortoj


  • 6 Vidu ankaŭ


  • 7 Eksteraj ligiloj





La diversaj teorioj de la historia skribo kaj konstitucio de la Korano |


Historiistoj malkonsentas pri la skriba redakto de la Korano: iuj kiel François DérocheJohn Burton (Dr) konsideras, ke la Korano estis metita skribe dum la tempo de Mohamedo. En kontrasto, aliaj historiistoj konsideras, ke ĝi estis metita skribe inter 685 kaj 715 kiel estimas William Montgomery Watt aŭ Alfred-Louis Prémare [1].


Per matematika metodo laŭ la Teorio de kodoj, studante la stilajn karakterizaĵojn de la aŭtoroj de teksto, Jean-Jacques Walter pruvis la ekziston de almenaŭ tridek malsamaj aŭtoroj, probable kvindek [2]. Unu el ili, kiu verkis multajn versojn el nazaretana teologio, kiel bazo de la islama teologio, havas tre gravan teologian influon [3].
Kelkaj malsamaj elementoj sugestas, ke la nuna Korano estus la frukto de longa evoluo, dum pli ol du cent jaroj[2].



Kritiko |


La Korano povas denove ĉesi aperi al la kredantoj kiel aro de ordonoj kaj malpermesoj sekvindaj ĉie kaj ĉiam. Ĝi ree iĝas tio, kio ĝi estis dum dudek du jaroj por la profeto kaj liaj kunuloj, malfermita teksto pri la refarado de la mondo; voko pensi kaj agi en plena respondeco, eblaĵo prezentita al ĉiu, trovi la vojon de Dio en la ĉiutaga vivo[4].



Referencoj |





  1. Reta informo kaj hipotezoj pri la historio de la Korano (france)

  2. 2,02,1Jean-Jacques Walter, Marie Thérèse Urvoy (red.) (2014). Le Coran révélé par la Théorie des Codes (La Korano malkaŝita per la Teorio de Kodoj (france) paĝo 25 el 308 paĝoj. Ed. de Paris.


  3. Jean-Jacques Walter, Marie Thérèse Urvoy (red.) (2014). Le Coran révélé par la Théorie des Codes (La Korano malkaŝita per la Teorio de Kodoj (france) paĝo 39 el 308 paĝoj.


  4. (esperanto) Mahmoud Hussein, La Korano inter teksto kaj kunteksto, Unesko-kuriero, aprilo-junio 2017, p. 43




Esperantaj tradukoj |


Ekzistas almenaŭ tri Esperantaj tradukoj de la Korano:




  • La Nobla Korano, trad. Italo Chiussi. Teherano, 1969 (serio Serio Oriento-Okcidento, n-ro 10) Eldonejo TK Kopenhago. La teksto estas dulingva, araba kaj Esperanto.


  • La traduko de la Sankta Kurano, trad. Muztar Abbasi (2000)


  • La Sankta Kurano, trad. Nino Vessella (2006-)




Listo de kapvortoj |


La Teherana traduko enhavas tre utilan liston de kapvortoj. En ĝi oni facile trovas deziratajn informojn pri gravaj aferoj. Ekzemploj:


En la sekva xx:yy signifas surao(ĉapitro):verso



  • milito 2:191, 192, 193, 194,

  • milito inter kredantoj 49:10

  • vestaĵoj 24:31, 24:32

  • vino (alkoholo) 2:220, 5:91 - 92

  • virinoj 3:16, 55:57

  • vualego 33:60



Vidu ankaŭ |



  • Mohamedo

  • Surao

  • La satanaj versoj

  • Islamaj terminoj

  • Religio

  • La Nomoj de Dio en Islamo



Eksteraj ligiloj |




  • Korano en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Korano en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)





  • Al-Quran (Korano online) text-formato (en la angla)


  • De Korano. wav-formato (ruslingva)









Popular posts from this blog

Wolfgang Unzicker

Unua mondmilito

Schloss Hohenburg (Lenggries)