Hubert Haenel
Hubert Haenel | |
Membro de la Konstitucia Konsilio | |
Oficanta | |
Funkcio akceptita: 12-a de marto 2010 | |
| Antaŭulo | Dominique Schnapper |
|---|---|
Senatano de Haut-Rhin | |
En funkcio: 2-a de oktobro 1986 – 6-a de marto 2010 | |
| Naskiĝo | 20-a de majo 1942 en Pompey (Meurthe-et-Moselle) |
| Morto | la 10-an de aŭgusto 2015 en Parizo |
| Nacieco | Franca |
| Politika partio | RPR, UMP |
| Profesio | Ŝtatkonsiliano de la Ŝtatokonsilio |
Hubert Haenel, naskiĝinta la 20-an de majo 1942 en Pompey (Meurthe-et-Moselle), estas franca politikisto, senatano RPR poste UMP de Haut-Rhin, de 1986 en 2010. Li estas ekde 2010 membro de la Konstitucia Konsilio.
Enhavo
1 Biografio
2 Sintezo de liaj mandatoj
3 Elektitaj eldonoj
4 Notoj kaj referencoj
5 Vidu ankaŭ
5.1 Bibliografio
5.2 Eksteraj ligiloj
Biografio |
Hubert Haenel estas juĝisto, lerninto de la Nacia Centro pri Juĝaj Studoj (CNEJ).
Li estis elektita senatano de Haut-Rhin la 28-an de septembro 1986, kaj reelektita la 24-an de septembro 1995 kaj la 26-an de septembro 2004.
Hubert Haenel, prezidanto de la Komisiono pri Eŭropaj Aferoj de la Senato de 2008 ĝis 2010 estis membro de la Eŭropa Konvencio kaj de la Konvencio komisiita pri la redaktado de la Ĉarto de la fundamentaj rajtoj de la Eŭropa Unio.
Li estis nomumita la 24-an de februaro 2010 al la Konstitucia Konsilio de la prezidanto de la Senato Gérard Larcher[1]. Tiam forlasante ĉiujn siajn politikajn mandatojn, li enoficiĝis la 12-an de marto[2].
Sintezo de liaj mandatoj |
- Senatano de Haut-Rhin (1986 - 2010)
- Vicprezidanto de la Regiona Konsilio de Alzaco
- Membro de la franca grupo de la Interparlamenta Unuiĝo
- Membro de la Supera Konsilio de la fervoja publika servo
- Membro de la Justica Kortumo de la Respubliko
- Membro de la Supra Justica Kortumo
- Membro anstataŭanto por Francio en la Eŭropa Komisiono por la demokrateco de la juro (Komisiono de Venecio)
- Prezidanto de la parlamenta delegacio por la Eŭropa Unio de la Senato
- Sekretario de la Senato
- Honora urbestro de Lapoutroie
- Membro de la Supera Konsilio de la punadministracio
- Membro de la Supera Konsilio de la fervoja publika servo
- Membro de la Supra Justica Kortumo
- Estrarano de SNCF (1996 - 2008)
Elektitaj eldonoj |
La Defendo nationale, PUF, kol. « Que sais-je ? », 1982
La Gendarmerie, PUF, kol. « Que sais-je ? », 1983
La Marine nationale, PUF, kol. « Que sais-je ? », 1986 (kun René Pichon)
L'Armée de terre, PUF, kol. « Que sais-je ? », 1987 (kun René Pichon)
Justice sinistrée, démocratie en danger, Économica, 1991 (kun Jean Arthuis)
Le juge et le politique : les nouvelles règles du jeu, PUF, 1998 (kun Marie-Anne Frison-Roche)
De facteur à senatano, chemin faisant… : l'Alsace, l'Europe, la justice et la réforme de l'État, eld. "La Nuée Bleue", 2003
Enraciner l'Europe, Seuil, 2003 (kun François Sicard)
Justice, police et sécurité dans l'Union européenne, eld. "Fondation Robert Schumann", 2003
Les parlements nationaux, un appui pour l'Europe, eld. "Fondation Robert Schumann", 2006
Réflexions d'un ancien conventionnel sur la relance européenne, eld. "Fondation Robert Schumann", 2007
Régionalisation ferroviaire : les clés d'un succès, eld. "La Vie du Rail", 2011 (diskuto kun Eve-Marie Zizza-Lalu)
Notoj kaj referencoj |
↑ « Michel Charasse, Jacques Barrot kaj Hubert Haenel oficiale nomumitaj al la Konstitucia Konsilio », Le Nouvel Observateur, la 24-an de februaro 2010.
↑ « Barrot, Haenel, Charasse : la tri novaj saĝuloj ĵuris kaj eniris la Konstitucian Konsilion », Le Point, la 12-an de marto 2010.
Vidu ankaŭ |
Bibliografio |
- Jean-Pierre Kintz, « Hubert Stéphane Bernard Haenel », in Nouveau dictionnaire de biographie alsacienne, vol. 14, p. 1368
Eksteraj ligiloj |
- Lia slipo en la interretejo de la Senato
- Lia slipo en la interretejo de la Konstitucia Konsilio
| ||||||||||||||||