Ĥorazmo






A) Ĥorasano
B) Transoksiano
C) Ĥorazmo


Ĥorazmo (aveste: Xvairizem; en antikva persa lingvo Huŭarazmiŝ; perse: خوارزم (Ĥŭārazm), arabe: خوارزم (Ĥŭārizm); ĉine: 花剌子模 (Huālázǐmó); uzbeke: Xorazm (Ĥorazm); ruse: Хорезм (Ĥorezm); en orĥon-turkaj enskriboj: Apar; ankaŭ konata internacie kaj historie kiel Chorasmia, Khwarezmia, Khwarizm, Khwarazm, Khorezm, Khoresm, Khorasam kaj Chorezm) estis la nomo de kelkaj historiaj regnoj centraziaj kaj nun estas la nomo de uzbeka provinco Ĥorazmo.


Kiel regno, Ĥorazmo troviĝis oriente de la Aralo, inkluzivanta la nunan Karakalpakion, kaj la altebenaĵon de Ust-Urt. Sude ĝi atingis la limon de Ĥorasano kaj oriente limis al Sogdio. Ĝia ĉefurbo estis la nuna urbo Ĥiva (nun en Uzbekio), Monda heredaĵo laŭ UNESCO.


Kiam en la jaro 328 a.K. ĝia reĝo rilatiĝis kun la helena konkeranto Aleksandro la Granda, Ĥorazmo estis jam sedenta (malnomada) civiliza reĝlando bazita sur irigacia agrikulturo, bone defendita kontraŭ la ĉirkaŭantaj nomadoj.


La aramea lingvo, kvankam semida, estis la mastruma lingvo de la Persa imperio kaj la nura skribita lingvo ĝis tiam en la regiono.


Plej famaj naskitoj de la lando:




  • Al-Ĥorazmi, matematikisto


  • Al-Biruni, matematikisto, klerulo



Vidu ankaŭ |



  • Provinco Ĥorazmo

  • Ĥorazma Imperio

  • Ĥorazma Popola Soveta Respubliko

  • Ĥanlando de Ĥiva

  • Konje-Urgenĉ




Popular posts from this blog

Reichsarbeitsdienst

Tanganjiko

Norda sulo