Zeiningen










































Zeiningen




Blazono de Zeiningen






Zeiningen


Kantono
Argovio
Distrikto
Rheinfelden

Koordinatoj 

47°32′35″N 7°52′15″O  /  47.54306°N, 7.87083°O / 47.54306; 7.87083 (Zeiningen)Koordinatoj: 47°32′35″N 7°52′15″O  /  47.54306°N, 7.87083°O / 47.54306; 7.87083 (Zeiningen)
Nombro de enloĝantoj
2199
Areo
11,37 km²
Alteco
342 m super marnivelo
Poŝtkodo
4314
Komunumkodo
4263




Mapo de Zeiningen









v  d  r


Information icon.svg





Enhavo






  • 1 Pri la komunumo


  • 2 Geografio


  • 3 Najbaraj komunumoj


  • 4 Trafiko


  • 5 Historio


  • 6 Eksteraj ligiloj





Pri la komunumo |


Zeiningen estas komunumo en la distrikto Rheinfelden de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 2199 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.



Geografio |





Preĝejo de Zeiningen


Zeiningen situas ĉe la rivereto Möhlinbach, tie, kie la Möhlin-Valo transiras al la leŭso-ebenaĵo sude de Rejno, kiu nomiĝas Möhliner Feld, de kiu signifa parto apartenas al la teritorio de la komunumo.


La teritorio de la komunumo etnediĝas sur areo de 11,37 km², de kiuj 5,02 km² estas kovritaj de arbaro kaj 1,35 km² de setlejoj. La plej alta punkto de la komunumo situas sur alteco de 599 m s.m. sur la altebenaĵo de la monto Schönenberg, dum la plej malalta punkto situas sur alteco de 320 m s.m. borde de la rivereto Möhlinbach, ĉe la nordokcidenta komunumlimo al Möhlin.



Najbaraj komunumoj |


La komunumo Zeiningen limas en nordokcidento al Möhlin, en nordoriento al Wallbach, en oriento al Mumpf, en sudoriento al Zuzgen, en sudo al Buus (Kantono Bazelo Kampara), kaj en sudokcicdento al Maisprach (Kantono Bazelo Kampara).



Trafiko |


La komunumo Zeiningen estas konektita al la publika transportreto per la poŝtaŭtolinio den Möhlin al Wegenstetten.


La viliaĝo mem situas flanke de la gravaj trafikvojoj, sed per la norde preterpasanta kantona ĉefvojo n-ro de Bazelo al Zuriko kaj la proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A3 en Rheinfelden, la komunumo tre bone atingeblas.



Historio |


La unua dokumenta mencio de Zeiningen datiĝas el la jaro 1222 kiel Ceînigen.


En mezepoko la Grafoj de Homberg-Thierstein kaj poste iliaj heredantoj la Habsburgoj, regis pri Zeiningen. Post la Milito de Waldshut en la jaro 1468 la Habsburgoj pandigis la tutan Frick-Valon al Burgonjo, sed post la burgonja malvenko dum la Burgonjaj Militoj kontraŭ la Svisa Ĵurkomunumo, la regiono revenis sub la kontrolon de la Habsburgoj, kiuj pluregis tie ĝis la jaro 1797, kiam la francoj okupis la regionon. Ek de tiam la Frick-Valo formis francan protektoraĵon, kiu en la jaro 1802 estis integrita kiel Kantono Frick-Valo al la Helveta Respubliko kaj en la jaro 1803 fariĝis parto de Kantono Argovio, kaj Zeiningen estiĝis komunumo de la argovia distrikto Rheinfelden.



Eksteraj ligiloj |


  • Oficiala retejo de la komunumo Zeiningen

    Vikifontaro|}}
  • La vikipedia komunejo


  • Kunlaboru en CommonsKomunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Zeiningen












  • Popular posts from this blog

    Statuo de Libereco

    Tanganjiko

    Liste der Baudenkmäler in Enneberg