Gyula Szini
Gyula SZINI [djula sini], hungare Szini Gyula, Esperante Julio Szini estis hungara verkisto kaj ĵurnalisto.
Gyula Szini naskiĝis la 9-an de oktobro 1876 en Budapeŝto. Li mortis la 17-an de majo 1932 en Budapeŝto.
Enhavo
 1 Biografio
 
 2 Verkoj (elekto)
 
 3 En Esperanto aperis
 
 4 Fontoj
 
Biografio | 
Li lernis juron, poste li vojaĝis al Italio kaj Francio. Baldaŭe li ĵurnaladis en gravaj ĵurnaloj kaj revuoj kaj dekomence li aliĝis al Nyugat. En 1919 li simpatiis kun la komunistoj kaj laboristoj, tial poste li ne havis ŝancon en la elito. Li mortis malriĉa. en 1929 unuafoje li ricevis premion.
Verkoj (elekto) | 
 Trilibi és egyéb történetek (Trilibi kaj aliaj historioj), noveloj, 1907
 
 A rózsaszínű hó (La rozkolora neĝo), 1913
 
 Írói arcképek (Verkistaj portretoj), studoj, 1922
 
 Barbara (Barbara), romano, 1926
 
 Válogatott elbeszélései (Elektitaj noveloj), 1933
 
- 3 dramoj en 1917, 1923, 1924
 
- diversaj tradukaĵoj
En Esperanto aperis | 
 Hungara Antologio: novelo: Amo, nenio pli
Fontoj | 
- Hungara Vikipedio