Romaniko




AbbDames façade.jpg

Romaniko estas epoko en la evoluo de la arto en okcidenta Eŭropo proksimume inter 950 kaj 1250. Ĝi sekvis la karolidan arton kaj poste cedis sian lokon al gotiko. La Skeldo-Gotiko estas regiona frugotika transira stilo de la romanika arkitekturo al la gotika arĥitekturo en la preĝejkonstruo, kiu aperis ĉefe en la nuna Belgujo. La Skeldo-Gotiko estis krom la gotikaj katedraloj en Francujo infludona por la evoluo de la brikogotiko en norda Germanujo kaj ĉe la suda baltamara regiono.































SaintPierre1.JPG
Tiu ĉi artikolo estas parto de
serio de artikoloj pri
Historio de arkitekturo.


Neolitika arkitekturo

Arkitekturo de antikva Egipto

Arkitekturo de Mezopotamio

Arkitekturo de antikva Grekio

Arkitekturo de antikva Romio

Hinda arkitekturo

Prakristana arkitekturo

Bizanca arkitekturo

Praromanika arkitekturo

Islama arkitekturo

Irana arkitekturo

Otomana arkitekturo

Romanika arkitekturo

Gotika arkitekturo

Renesanca arkitekturo

Novrenesanca arkitekturo

Baroka arkitekturo

Klasikisma arkitekturo

Arkitekturo de romantismo

Secesia arkitekturo

Moderna arkitekturo

Postmoderna arkitekturo


Rilataj artikoloj


Redaktu tiun ĉi ŝablonon



Enhavo






  • 1 Konstruado


    • 1.1 Preĝejoj


      • 1.1.1 Origino


      • 1.1.2 Skemo


      • 1.1.3 Statiko


      • 1.1.4 Aperturoj


      • 1.1.5 Ornamo


      • 1.1.6 Elementoj




    • 1.2 Ekzemploj de verkoj de la romanika konstruarto


      • 1.2.1 Francio


      • 1.2.2 Germanio


      • 1.2.3 Hispanio


      • 1.2.4 Italio


      • 1.2.5 Britio (kie ĝi nomatas "Normanda stilo" aŭ "Normana stilo")


      • 1.2.6 Nederlando


      • 1.2.7 Nordio


      • 1.2.8 Centra Eŭropo






  • 2 Skulptarto


    • 2.1 Branĉoj


      • 2.1.1 Konstruintegrita plastiko


      • 2.1.2 Ornamo de librokovriloj


      • 2.1.3 Metalmetiaĵoj




    • 2.2 Ekzemploj de verkoj kaj artistoj de la romanika skulptarto


      • 2.2.1 Germanio






  • 3 Pentrado


    • 3.1 Principoj


    • 3.2 Sociaj fono kaj funkcio


    • 3.3 Branĉoj


      • 3.3.1 Freskoj


      • 3.3.2 Libropentraĵoj


      • 3.3.3 Vitropentraĵoj


      • 3.3.4 Tabulpentraĵo


      • 3.3.5 Murtapiŝoj




    • 3.4 Ekzemploj de verkoj de la romanika pentra arto




  • 4 Novromaniko


  • 5 Vidu ankaŭ


  • 6 Eksteraj ligiloj





Konstruado |


La romaniko eliras de konstruformoj de romia, frankonia-karolida kaj araba deveno kaj sintezas ilin je unueca stilo. Post la fino de la romia epoko la romanika arkitekturo estis la unua artostilo, kiun oni aplikis ĉie en Eŭropo.

La romanikan konstrustilon karakterizas duonsferaj volboj, apogaj pilastroj, fenestroj kun rondaj arkoj, grandaj ebenaj surfacoj, dikaj defendotaŭgaj muroj kaj masivaj blokecaj formoj.



Preĝejoj |



Origino |


La kirkokonstruo transprenas formojn de la romia baziliko. Romanika baziliko estas plurnava preĝejo, kies meza navo laŭ alto superas la flankajn.



Skemo |


En horizontala projekcio la romanika preĝejo egalas al kruco. La transversan trabon de la kruco oni nomas transversa navo aŭ transepto. La vertikalan kructrabon formas alta meza (aŭ ĉefa) navo. La rektangulo kie ambaŭ intersekcias navokruciĝo. Ĝia grandeco estas la baza mezurunuo de la preĝejkonstruo. Ekzemple la flankaj navoj, kiuj sude kaj norde kadras la mezan navon mezuras ĝian duonan larĝon.


La plilongigo de la meza navo trans la kruciĝo rezultas je unujuga korusejo. La duoncirkla niĉo, kiu kompletigas la korusejon, nomiĝas absido.



Statiko |


Por dispartigi la premon de la plafona ŝarĝo kaj por ebligi trapason al la flankaj navoj, oni separis la navojn per kolonoj (cirkla profilo) aŭ pilastroj (kvadrata profilo), kiuj ĉiam staras ĉe la randopunktoj de la jugo. Apartaj kolonotipoj estas la faskokolono kaj la faskopilastro.



Aperturoj |


La granda premo de la plafona volbo permesis nur malgrandajn fenestrajn aperturojn. La rondarka formo de la fenestroj kaj portaloj estas karakterizaĵo de la romanika konstruarto.



Ornamo |


Ankaŭ por ornamo de la eksteraj muroj oni aplikis la rondarkon.
Horizontale kurantajn ornamobendojn oni nomas rondarka friso. Por optika dispartigo antaŭmasonitaj vertikalaj arkoj nomiĝas tromparkoj. La okcidenta kirkogablo estis la ornamita "bela flanko", kie la skulptistoj kaj vitropentristoj povis montri sian arton. Embrazuro estas la flanka limigo de portalo, fenestro aŭ pafbreĉo tajlita oblikve en la masonaĵon.



Elementoj |


  • Dutura fasado


Ekzemploj de verkoj de la romanika konstruarto |



Francio |



  • Dipatrino de Beaune


  • Sankta Filiberto, Tournus

  • Sainte-Foy, Conques

  • Saint-Pierre, Moissac

  • Saint-Sernin, Toulouse

  • Saint-Bénigne, Dijon

  • Notre-Dame-du-Port, Clermont-Ferrand

  • Sainte-Trinité, Caen

  • Saint-Pierre, Angulemo

  • Saint-Trophime, Arles

  • Sainte-Madeleine, Vézelay

  • Paray-le-Monial

  • Saint-Front, Perigueux

  • Notre-Dame-la-Grande, Poitiers

  • Saint-Savin-sur-Gartempe

  • abateja preĝejo en Cluny

  • Tour Fenestrelle, Uzès



Germanio |




  • Sankta Mikaelo kaj la katedralo de Hildesheim

  • Katedralo de Limburgo

  • Katedralo de Bamberg

  • "Imperiestraj katedraloj" (Kaiserdome) de Majenco, Speyer, kaj Worms


  • Kolonjo, St. Maria im Kapitol


  • Maria Laach, Benediktana preĝejo


  • Osnabrück katedralo


  • Treviro katedralo



Hispanio |



  • San Miquel de Cuixa

  • Santiago de Compostela

  • Katedralo de Orense, romanika kaj gotika

  • Kirkoj de la nordo de la provinco de Palencio; monaĥejo de Santa María la Real en Aguilar de Campoo.

  • Taull

  • Ripoll



Italio |



  • Sant' Ambrogio, Milano

  • San Zeno, Verona

  • Katedralo de Pizo

  • San Michele, Pavio

  • San Miniato al Monte, Florenco

  • Katedralo de Cefalu

  • Katedralo de Monza



Britio (kie ĝi nomatas "Normanda stilo" aŭ "Normana stilo") |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Normana arĥitektura stilo.



  • katedralo de Durham

  • katedralo de Peterborough

  • katedralo de Southwell



Nederlando |



  • Onze-Lieve-Vrouwe, Maastricht


  • katedralo de Tournai



Nordio |




  • katedralo de Lund

  • katedralo de Trondheim



Centra Eŭropo |



  • Sankta Georgo, Prago (Ĉeĥio)

  • Preĝejo Jak (Hungario)

  • Preĝejo Belapatfalva (Hungario)

  • Sankta Andreo, Krakovo (Pollando)



Skulptarto |



Branĉoj |


Krom al la konstruintegrita plastiko la romanika skulptado koncentriĝas al la libroornamo kaj al malgrandaj artobjektoj religiaj. Ni ne konas artistojn el tiu ĉi tempo, ĉar ili kreis serve al la disvastigo de la kristana mesaĝo kaj metis sian personecon en la ombron de siaj verkoj.



Konstruintegrita plastiko |


Ĉe la konstruintegrita plastiko la proporcioj de la korpo restas sen signifo; dominas la simbola enhavo de la figuroj. La vestofaldoj estas forte troakcentitaj, pro kio oni parolas pri la romanika vestofiguro. Ĉi figurojn preskaŭ ĉiam akompanas ornamaĵoj en la formoj de plantoj...


Ŝtonaj biblioj nomiĝas figuraj dekoracioj ĉe la esktera flanko de kelkaj romanikaj preĝejoj. Ilin disvolvus proksimume 1100 francaj ŝtontajlistoj. Ekzemplo el la tempo proksimume 1210 troviĝas ĉe la orientaj absidoj de la paroĥopreĝejoj en Aŭstrujo.


La skulptaĵo ĉiam restas ligita al la arkitekturo, kio kaŭzas ĝian kolonforman karakteron. Krom ĉe la ornamado de kolonoj, la ŝtonskulptistoj trovas plian taskokampon ĉe la kapiteloj.



Ornamo de librokovriloj |


La ornamaĵon de la librokovriloj de valoraj manuskriptoj oni ofte skulptas el eburo.



Metalmetiaĵoj |


troveblas ĉe la portaloj de la grandaj katedraloj, aŭ komplete gisitaj aŭ bositaj popece (Bernvarda Pordo en Hildesheim).


Ankaŭ en la skulptarto rekoneblas la blokeca formlingvo de la romanika arkitekturo.



Ekzemploj de verkoj kaj artistoj de la romanika skulptarto |



Germanio |



  • Ora Pordego, Freiberg

  • Bernvarda Pordo, Hildesheim

  • Gisleberto



Pentrado |



Principoj |


La karakterizaj trajtoj de la romanika pentrado estas dudimensieco pro rezigno pri la profundeco de la spaco, firmaj konturolinioj, aranĝo de la bildobjektoj, kiu akcentas simetrion kaj esprimiva gesta lingvo.
Ankaŭ ĉi tie oni negas la tridimensiecon de la figuroj, anstataŭante ĝin per alegoria funkcio de koloro kaj proporcio.



Sociaj fono kaj funkcio |


de la romanika pentrado evidentiĝas, se ni rigardas en kiuj kondiĉoj vivis la mezepokaj homoj: neniu - escepte de la klerikaro - scipovis skribi kaj legi. La biblio disponeblis nur en greka aŭ latina lingvo. Ankaŭ la prediko dum la diservoj okazis nur latine.



Branĉoj |


Por proksimigi la enhavon de la biblio al la analfabeta popolo, la muroj de romanikaj preĝejoj estis kovritaj per monumentecaj



Freskoj |


Oni parolas pri "biblia pauperum", la biblio por povruloj - por la spirite povraj, tio estas tiuj, kiuj povas nek skribi nek legi. En la skribejoj de la klostroj produktiĝas



Libropentraĵoj |


por bildeca transdono de la biblioteksto.



Vitropentraĵoj |


en la romanikaj fenestrorozoj peras unuan impreson de la pompo ĉiela. La pentraĵo sur moveblaj bildportiloj - en la romaniko plej ofte sur ligno - la



Tabulpentraĵo |


,etpaŝe ekiras sur la vojo de la eŭropa arto. Grandformataj



Murtapiŝoj |


same servas al la bilda redono de historiaj kaj bibliaj rakontoj.



Ekzemploj de verkoj de la romanika pentra arto |



Novromaniko |


Ĉirkaŭ 1850 kaj poste aperis emo konstrui (precipe preĝejojn) laŭ la modelo de la romaniko aŭ rekonstrui (malnovajn) romanikajn konstruaĵojn stilkonforme (ekzemple en Speyer).
Ĉi tiun konstrustilo nomiĝas novromaniko. Bonvolu legi ankaŭ sub historiismo.
Cetere en tiu tempo oni ofte forigis originalajn barokajn internaĵojn.



Vidu ankaŭ |


  • Antaŭromaniko


Eksteraj ligiloj |




  • http://www.romanes.com Franca Romanika arto tra 150 lokoj


  • http://www.circuloromanico.com Círculo Románico hispane





  • Romaniko en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Romaniko en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)









Popular posts from this blog

Statuo de Libereco

Tanganjiko

Liste der Baudenkmäler in Enneberg