Konstruaĵo
Konstruaĵo estas homfarita teknika konstrukcio, kiu estas firme ligita kun la grundo kaj nemovebla. Ĝi estas plej ofte destinita por daŭra uzo kaj povas servi al multaj diversaj celoj.
La vorto konstruaĵo nin kutime pensigas pri ĉiaj specoj de domo, sed ekzistas ankaŭ aliaj konstruaĵoj, kiuj ne estas dom-formaj.
Vidu edifico.
Enhavo
 1 Disdividoj laŭ funkcio
 
 2 Pliaj diferencigoj
 
 2.1 laŭ situo
 
 2.2 laŭ konstruo kaj materialo
 
 2.3 laŭ formo, strukturo
 
 2.4 laŭ energikonsumo
 
 
 
 
 
 
 
 
 3 Vidu ankaŭ
 
Disdividoj laŭ funkcio | 
Konstruaĵo povas estis ejo, en kiun la  homo povas enpaŝi kaj kiu konvenas aŭ estas destinita por protekto de homoj, bestoj aŭ objektoj kontraŭ maloportunaj influoj el la ĉirkaŭaĵo. Tia konstruaĵo havas murojn , plafono(j)n kaj tegmenton kaj eble ankaŭ kelon. En la ĉiutaga parolo ĝi nomiĝas plej ofte domo.
- La domformajn konstruaĵojn oni grupigas ĉefe laŭ tio, ĉu ili servas por loĝi (loĝdomoj) aŭ ne (ne-loĝdomoj).
- Oni povas pli precizigi la grupigon laŭ funkcio aŭ posedo:
 
 religia konstruaĵo kiel kirko, sinagogo, pagodo, templo
 
 sociaj konstruaĵoj: registara konstruaĵo, parlamento
 privataj konstruaĵoj: familidomo, vilao, plurfamilia domo, bangalo, garaĝo
 komunumaj konstruaĵoj: lernejo, teatro, operejo, banejo, sporthalo, stadiono
 komercaj konstruaĵoj: magazeno, banko, hotelo, restoracio
 
 industriaj konstruaĵoj: muntejo, fabriko, uzino
 agrikulturaj konstruaĵoj: stalo
 dumtempaj konstruaĵoj: tendo, ekzpozicia pavilono, vendobudo
- aliaj : feriejo, kabano, kiosko, kajuto, barako, amasloĝejo, klubejo
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
 
Konstruaĵo ankaŭ povas esti ne-doma ero de substrukturo.
 Trafikaj konstruaĵoj: ponto, strato, tunelo
 
 
 Provizaj konstruaĵoj: akvo- , poluakvodukto, akvopuriga instalaĵo, digo
 
 
 Konstruaĵoj por subĉielaj aranĝaĵoj: subĉiela teatro, stadiono, subĉiela banejo
 
 Dumtempaj konstruaĵoj: subĉiela scenejo, skafaldo, dumtempa barilo
 
Pliaj diferencigoj | 
Oni povas grupigi la konstruaĵojn ankaŭ laŭ diversaj pliaj kriterioj:
laŭ situo | 
oni disdividas la konstruaĵojn je surteraj konstruaĵoj kaj subter(nivel)aj konstruaĵoj.
laŭ konstruo kaj materialo | 
Ekz.:
masiva konstruaĵo, masonaĵ-konstruaĵo, skeletkonstruaĵo, trabfaka konstruaĵo, adobokonstruaĵo aŭ lignokonstruaĵo, slabokonstruaĵo
laŭ formo, strukturo | 
Ekzistas solastarantaj konstruaĵoj (solodomo) same kiel ĝemeldomoj kaj ĉendomoj. Ankaŭ altkonstruaĵo, nubskrapulo, turo, pluretaĝa domo, ktp.
laŭ energikonsumo | 
Ekzistas etenergion-konsuma domo, pasivdomo ĝis la t.n energiodonanta domo.
Vidu ankaŭ | 
- Konstruado
- Domkonstruado
- Konstruarto
- Arkitekturo
- Konstrufako
- Konstrumaterialo
- Edifico
